Suda Atlantiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Suda Atlantiko

Suda Atlantiko estas la parto de Atlantika Oceano kiu kuŝas sude de ekvatoro, inter Sudameriko kaj Afriko.

Suda Atlantiko entenas multenombrajn insulojn: Falklandoj, Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj, Sao-Tomeo kaj Principeo, Anobono, Ascension, Tristan da Cunha kaj Sankta Heleno. Plej parto de tiuj insuloj estas ege specifaj laŭ klimato kaj habitatoj, sed ĉefe estas eksterordinaraj pro la apartaj flaŭro, faŭno kaj multaj specioj endemiaj. Napoleono estis ekziliita en Sankta Heleno.