Petro la 2-a (Brazilo)
Petro la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Imperiestro de Brazilo ![]() | |||||
![]() | |||||
Regado | 1841-1889 | ||||
Antaŭulo | Petro la 1-a, lia patro | ||||
Sekvanto | (respubliko) | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Dom Pedro de Alcântara João Carlos Leopoldo Salvador Bibiano Francisco Xavier de Paula Leocádio Miguel Gabriel Rafael Gonzaga de Bragança e Habsburgo | ||||
Naskiĝo | 2-an de decembro 1825 en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Morto | 5-an de decembro 1891 (66-jara) en Parizo | ||||
Mortis pro | pneŭmonito [#] | ||||
Tombo | Katedralo de Petrópolis [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Etno | Austrian Brazilian • Portuguese Brazilians [#] | ||||
Lingvoj | latina lingvo • franca lingvo • germana lingvo • angla lingvo • itala lingvo • hispana lingvo • tupia lingvo • greka lingvo • portugala lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Brazilo [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Braganza [#] | ||||
Patro | Petro la 1-a de Brazilo [#] | ||||
Patrino | Maria Leopoldina de Aŭstrio [#] | ||||
Gefratoj | Maria la 2-a • Isabel Maria de Alcântara, Duchess of Goiás • Princess Maria Amélia of Brazil • Franciska de Braganzo • Januario de Brazilo • Paŭlino de Brazilo • Miguel, Prince of Beira • João Carlos, Prince of Beira [#] | ||||
Edz(in)o | Tereza Kristina de Burbono [#] | ||||
Infanoj | Leopoldina de Braganzo kaj Burbono • Izabela de Brazilo • Alfonso de Brazilo • Petro Alfonso de Brazilo [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Portugallingve Dom Pedro II aŭ Pedro de Alcântara João Carlos Leopoldo Salvador Bebiano Francisco Xavier de Paula Leocádio Miguel Gabriel Rafael Gonzaga, dua brazila imperiestro, naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro je la 2-a de decembro 1825. Surtroniĝis je la 18-a de julio de 1841, 15-jaraĝa, sub tutorado de José Bonifácio de Andrada e Silva kaj, poste, de Markizo de Itanhaém.
En 1843 li edziĝis al Napola princino Tereza Kristina de Burbono, kiu naskis kvar gefilojn, el kiuj survivis nur la princinoj Izabel kaj Leopoldina (1847-1871).
Petro la 2-a estis kulturema homo, estis nomata "Nepo de Marko Aŭrelio". Li protektis artistojn, verkistojn kaj sciencistojn, inkluzive de Alexander Graham Bell. Alvenigis al Brazilo modernajn teknikojn, kiel la telegrafon kaj la telefonon, krome la poŝtmarkon.
Li ankaŭ zorgis ekologion kaj ordonis la konstruadon de botanika ĝardeno en Manaŭso kaj la kreon de la Tiĵuka Arbaro en Rio-de-Ĵanejro.
Eliris Brazilon du tagojn post la puĉo, kiu ekis respublikon, kaj mortis du jarojn poste en Parizo, 66-jaraĝa.