Petro la 1-a (Brazilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Petro la 1-a de Brazilo
monarĥo de Brazilo kaj Portugalio
DpedroI-brasil-full.jpg
Persona informo
Devena nomo Pedro de Alcântara Francisco António João Carlos Xavier de Paula Miguel Rafael Joaquim José Gonzaga Pascoal Cipriano Serafim de BRAGANÇA E BOURBON
Naskiĝo 12-a de oktobro 1798
en palaco Queluz, apud Lisbono, Portugalio
Morto 24-a de septembro, 1834
en palaco Queluz, apud Lisbono, Portugalio
Mortokialo tuberkulozo [#]
Tombo Monument to the Independence of Brazil [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Reĝlando de PortugalioBrazila Imperio [#]
Lingvoj portugala lingvo [#]
Subskribo Petro la 1-a (Brazilo)
Familio
Dinastio Dinastio Braganza [#]
Patro Johano la 6-a [#]
Patrino Carlota Joaquina of Spain [#]
Gefratoj Infanta Ana de Jesus Maria of Braganza • Mikaelo la 1-a • Infanta Maria Francisca of Portugal • Francisco António, Prince of Beira • Infanta Maria da Assunção of Portugal • Maria Isabel of Portugal • Izabela Maria de Portugalio • Maria Teresa, Princess of Beira [#]
Edzino Maria Leopoldina de Aŭstrio • Amélie of Leuchtenberg [#]
Idoj Maria la 2-a • Miguel, Prince of Beira • , Prince of Beira • Princess Januária of Brazil • Paŭlino de Brazilo • Franciska de BraganzoPetro la 2-a de Brazilo • Princess Maria Amélia of Brazil • Isabel Maria de Alcântara Brasileira • Maria Isabel de Alcântara, Countess of Iguaçu • Rodrigo Delfim Pereira • Maria Isabel de Alcântara Brasileira [#]
Imperiestro de Brazilo Flag of Brazil (1870–1889).svg
Petro la 1-a
Regado 1822-1831
Antaŭulo (Brazilo parto de Portugalio)
Sekvanto Petro la 2-a, lia filo
reĝo de Portugalio Flag of Portugal.svg
Petro la 4-a
Regado aprilo-majo 1826
Antaŭulo Johano la 6-a, lia patro
Sekvanto Maria la 2-a, lia filino
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Petro la 1-a de BraziloPetro la 4-a de Portugalio, (portugale Dom Pedro I en BraziloDom Pedro IV en Portugalio) estis portugala reĝo kaj brazila imperiestro.

Li naskiĝis la 12-an de oktobro 1798 en palaco Queluz, apud Lisbono. Li estis filo de la princo Johano de Portugalio kaj princino Carlota Joaquina, filino de Karlo la 4-a de Hispanio. Post alveno de portugala kortego al Rio-de-Ĵanejro, en 1807 loĝis en Brazilo. En marto 1816, post kronigo de lia patro kiel reĝo de Portugalio, iĝis reĝa princo. En tiu jaro edziĝis al Carolina Josefa Leopoldina, arĥidukino de Aŭstrio. Post reiro de Portugala kortego al Lisbono, en aprilo 1821, Petro iĝis regento de Brazila Regno. En la 9-a de januaro 1822 ekis prepari la juran sendependecon de Brazilo. En la 7-a de septembro, en San-Paŭlo deklaris la Brazilan juran sendependon. En Rio-de-Ĵanejro, je la 12-a de oktobro iĝis imperiestro de Brazilo kaj kronita je la 1-a de decembro. En 1826, kiam mortis lia patro, iĝis reĝo de Portugalio, kiel Petro la 4-a. En 1829, post la morto de unua edzino, li edziĝis al Amélia de Beauharnais, dukino de Leuchtenberg. En 1831 rezignis pri la Brazila trono kaj reprenis la portugalan. Li mortis en la 24-a de septembro 1834 en la palaco Queluz, 36-jaraĝe.

Idaro[redakti | redakti fonton]

Petro la 1-a patris 18 konatajn (geedzecajn) gefilojn. En unua edzeco, naskiĝis Maria da Glória (estonta Maria la 2-a reĝino de Portugalio), Miguel (morta tuj post naskiĝo), João Carlos, Januária, Paula, Francisca kaj Pedro (estonta Petro la 2-a). Dum lia geedziĝo kun imperiestrino Amélia, naskiĝis nur la princino Maria Amélia. La Granda Kromedzino, la Markizino de Santos naskis al li krom mortan ĵusnaskiton, Isabel Maria Alcântara Brasileira, Pedro, Maria Isabel Alcântara Brasileira, dukinon de Cearao (kiu mortis unu-jaraĝa), kaj Maria Isabel Alcântara Brasileira, estonta grafino de Iguaçu. La franca kromedzino Noémi Thierry naskis al li la knabon Pedro, morta antaŭ unu jaraĝa. Maria Benedita Bonfim, estonta baronino de Sorocaba, fratino de Markizino de Santos, naskis al li Rodrigo Delfim Pereira. La Urugvaja kromedzino María del Carmen García naskis mortan infanon. La francino Clémence Saisset naskis al li Pedro de Alcântara Brasileiro. Kaj la monaĥino Ana Augusta naskis al li alian knabon nomita Pedro. Krom tiujn Petro la 1-a patris ĉirkaŭ 150 gefilojn kiujn naskis liaj sklavinoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]