Portugala Enlanda Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Portugala Enlanda Milito, konata ankaŭ kiel liberalaj militoj (portugale: Guerras Liberais), milito de la Du Fratoj (Guerra dos Dois Irmãos) kaj mikaela milito (Guerra Miguelista), estis enlanda milito de la Reĝlando Portugalio, inter liberalaj konstituciistoj aŭ «petristoj» kaj absolutistoj aŭ «mikaelistoj», kiu okazis inter 1828 kaj 1834.

La morto de la reĝo Johano la 6-a la 10an de marto 1826 kreis disputon pri la sukcedo. Oni surtronigis lian pli aĝan filon Petro la 1-a de Brazilo kaj 4-a de Portugalio, sed tiu regis nur ĝis la 2an de majo ĉar nek portugaloj nek braziloj volis personan union (en la persono de la reĝo) de ambaŭ landoj. Li devis abdiki favore al sia sepjara filino, María da Glória, kun kondiĉo ke ŝi edziniĝu al sia patrinflanka onklo Miguel de Braganza kiam ŝi maturiĝu.

Mikaelo alvenis la 22an de februaro 1828 en Lisbonon kaj la 13an de marto, kun apogo de la nobeloj, dissolvis la parlamenton kaj estis proklamita Miguel la 1-a. Li abolis la Konstitucion kiun lia frato aprobis kaj forpelis sian nevinon kaj heredanton. Li kontrolis la tutan landon escepte la Insulon Terceira. La 18an de majo la soldataro de Oporto, kerno de la portugala liberalismo, ribelis nome de Pedro, María kaj Konstitucio, sed ĝi malvenkis la 17an de julio. Miloj de liberaloj devis ekziliĝi.

En aprilo 1831 Petro abdikis kaj veturis el Brazilo en Eŭropon. Li alvenis al la insulo Terceira, en Acoroj, en marto, kaj la 8an de julio al Oporto. La mikaelistoj reagis kaj la 27an sieĝas la urbon kun 50 000 ĝis 60 000 homoj ĝis la 18an de aŭgusto 1833. La pedristoj estis apenaŭ nur 8000 dekomence. La sieĝo okazigis la morton de 5000 pedristoj, 10 000 civiluloj kaj 23 000 mikaelistoj. Ili ne kapablis konkeri la urbon, kaj la liberaloj sendis António Severim de Noronha, al Faro kaj poste al Alentejo, kaj eniris en Lisbono la 24an de julio, proklamante reĝinon María. Dume la skota Charles John Napier estre de ŝiparo venkis la mikaelistoj ĉe la kabo Sankta Vicenton la 5an de julio, kaj armeo elŝipiĝis cele al Lisbono el la sudo.​ En la fina fazo, la absolutistoj kontrolis la rurajn areojn, dum la liberaloj kontrolis la urbojn. Finfine, la 16an de majo 1834 okazis la batalo de Asseiceira, en kiu la pedristoj venkis super la mikaelistoj. La absolutistoj ankoraŭ disponis de 16 000 homoj sed ili estis ĉirkaŭitaj en Évora-Monte, kie post kelkaj tagoj oni subskribis batalĉeson, kiel fino de la milito. Absolutistoj ekziliĝis kaj la nova liberala reĝimo konfiskis iliajn havaĵojn por helpi la progreson de la lando.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Birmingham, David (2005). Historia de Portugal. Ediciones AKAL. ISBN 9788446022824.
  • Bollaert, William (1840). The Wars of Succession of Portugal and Spain, from 1826 to 1840: With Résumé of the Political History of Portugal and Spain to the Present Time. E. Stanford.
  • Canal i Morell, Jordi & Eduardo González Calleja (2012). Guerras civiles: Una clave para entender la Europa de los siglos XIX y XX. Casa de Velázquez. ISBN 9788496820791.
  • Olivié, Fernando (1992). La herencia de un imperio roto: dos siglos de política exterior española. MAPFRE. ISBN 9788471005168.