Petro la 2-a (Brazilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Petro la 2-a
brazila imperiestro
Pedro II circa 1887b transparent.png
Antaŭulo Petro la 1-a [#]
Sekvanto Deodoro da Fonseca [#]
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1825 (1825-12-02)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 5-an de decembro 1891 (1891-12-05) (66-jara)
en Parizo
Tombo Cathedral of Petrópolis [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj latina lingvofranca lingvogermana lingvoangla lingvoitala lingvohispana lingvotupia lingvogreka lingvoportugala lingvo [#]
Subskribo Petro la 2-a (Brazilo)
Familio
Dinastio House of Braganza [#]
Patro Petro la 1-a [#]
Patrino Maria Leopoldina de Aŭstrio [#]
Gefratoj Maria la 2-a • Isabel Maria de Alcântara Brasileira • Princess Maria Amélia of Brazil • Franciska de Braganzo • Princess Januária of Brazil • Princess Paula of Brazil • Miguel, Prince of Beira • João Carlos, Prince of Beira [#]
Edzino Tereza Kristina de Burbono [#]
Idoj Leopoldina de Braganzo kaj BurbonoIzabela de Brazilo • Afonso, Prince Imperial of Brazil • Pedro, Prince Imperial of Brazil [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Portugallingve Dom Pedro IIPedro de Alcântara João Carlos Leopoldo Salvador Bebiano Francisco Xavier de Paula Leocádio Miguel Gabriel Rafael Gonzaga, dua brazila imperiestro, naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro je la 2-a de decembro 1825. Surtroniĝis je la 18-a de julio de 1841, 15-jaraĝa, sub tutorado de José Bonifácio de Andrada e Silva kaj, poste, de Markizo de Itanhaém.

En 1843 li edziĝis al Napola princino Tereza Cristina Maria de Bourbon, kiu naskis kvar gefilojn, el kiuj survivis nur la princinoj Izabel kaj Leopoldina (1847-1871).

Petro la 2-a estis kulturema homo, estis nomata "Nepo de Marko Aŭrelio". Li protektis artistojn, verkistojn kaj sciencistojn, inkluzive de Alexander Graham Bell. Alvenigis al Brazilo modernajn teknikojn, kiel la telegrafon kaj la telefonon, krome la poŝtmarkon.

Li ankaŭ zorgis ekologion kaj ordonis la konstruadon de botanika ĝardeno en Manaŭso kaj la kreon de la Tiĵuka Arbaro en Rio-de-Ĵanejro.

Eliris Brazilon du tagojn post la puĉo, kiu ekis respublikon, kaj mortis du jarojn poste en Parizo, 66-jaraĝa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]