Alexander Graham Bell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alexander Graham Bell
Alexander Graham Bell (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1847 (1847-03-03)
en Edinburgo
Morto 2-an de aŭgusto 1922 (1922-08-02) (75-jara)
en Beinn Bhreagh
Mortokialo diabeto • pernicious anemia
Tombo Beinn Bhreagh
Lingvoj angla lingvosignolingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoUsono
Alma mater Universitato de Edinburgo • Universitato-Kolegio de Londono • Royal High School
Subskribo Alexander Graham Bell
Familio
Patro Alexander Melville Bell
Edz(in)o Mabel Gardiner Hubbard
Profesio
Profesio fizikisto • elektronika inĝeniero • inĝenieroentreprenistoinventisto
v  d  r
Information icon.svg

Alexander Graham BELL (naskiĝis la 3-an de marto 1847 en Edinburgh, Skotlando, mortis la 2-an de aŭgusto 1922 en Baddeck, Nova-Skotio, Kanado) estis la inventinto de la unua bone funkcianta telefono kaj entreprenegisto.

En la jaro 1870 li elmigris al Kanado kaj jaron poste al Usono.[1] Ekde 1882 li estis usona civitano.

La unua tre primitiva telefono estis inventita de la germana fizikisto Philipp Reis en la jaro 1861. Bell, kiu cetere estis fiziologo pri la homa voĉo kaj instruisto pri la gesta lingvo (lia patrino estis surda), plibonigis ĝin tiamaniere, ke la parolado povis esti transdonata en bone komprenebla kvalito. Sian telefonon li prezentis en la jaro 1876: Je la 10-a de marto li unuafoje telefonis kun sia kolego, Thomas A. Watson, sidanta en la apuda ĉambro.[1]

Bell krome inventis ilon por mezuri la aŭdkapablon, ilon por loki metalajn objektojn en la homa korpo, cilindron por registri sonojn kaj diversaĵojn por la aviadtekniko.

En 1876 Bell pliefikigis la telefonon kaj starigis telefonsistemon. Ekestis Bell Telephone Company, kiu poste evoluis al la plej granda telefonkompanio de la mondo AT&T. En 1925 stariĝis Bell Telephone Laboratories, kiuj kunigis la esplorsekciojn de AT&T kaj Western Electric Company.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Alexander Graham Bell Laboratory Notebook, 1875-1876 (1875-1876). Alirita 2013-07-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]