Saltu al enhavo

Entreprenisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Entreprenisto (el la franca entrepreneur, pron. [ɑ̃tʁəpʁənœʁ]) estas persono, kiu iniciatas, decidas kaj organizas novan aŭ ekzistantan komercan entreprenonprojekton, por atingi certajn komercajn celojn. Kelkaj ekonomikistoj kredas, ke entreprenaj kaj administraj kapabloj estas kvara faktoro de produktado (kune kun krudmaterialoj, laboro kaj kapitalo). La termino unue estis difinita, en sia nuna ordinara senco, de la 18-a-jarcenta irlanda ekonomikisto Richard Cantillon. Multaj entreprenistoj estas instigitaj de konsideroj pri financa profito, kaj kelkaj havas diversajn sociajn ideojn. Ekzistas ankaŭ sociaj entreprenistoj, kiuj laboras por antaŭenigi sociajn kaj mediajn projektojn, kies celo ne estas krei profiton sed krei socian ŝanĝon.

Alternative, temas pri ĉiu persono povas havi sian propran entreprenon, aŭ povas helpi aliajn entreprenistojn krei entreprenojn. Entreprenisto estas fizika aŭ jura persono, kiu funkciigas entreprenon sole aŭ kune kun aliaj kunentreprenistoj.