Upton Sinclair

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Upton Sinclair
Persona informo
Upton Sinclair
Naskiĝo 20-an de septembro 1878 (1878-09-20)
en Baltimore
Morto 25-an de novembro 1968 (1968-11-25) (90-jaraĝa)
en Bound Brook
Tombo Rock Creek Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato KolumbioUrba Kolegio de Nov-Jorko vd
Partio Socialisma Partio de Usono vd
Subskribo Upton Sinclair
Familio
Patro Upton Beall Sinclair vd
Patrino Priscilla Augusta Harden vd
Profesio
Alia nomo Clarke Fitch • Arthur Stirling • Frederick Garrison vd
Okupo ĵurnalisto • romanisto • filmproduktoroverkistopublikigisto • nutradisto • politikisto • poeto • dramaturgo vd
Aktiva dum 1898– vd
Verkado
Verkoj La Ĝangalo ❦
Reĝo Karbo ❦
Petrolo! vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Upton Beall SINCLAIR (naskiĝis la 20-an de septembro 1878 en Baltimore, Marilando, mortis la 25-an de novembro 1968 en Bound Brook, Nov-Ĵerzejo) estis usona verkisto, kiu uzis socikritikon en sia verkado por antaŭenigi la ideojn de socialismo kaj marksismo en Usono. En siaj verkoj li akre atakis kapitalismon kaj kondamnis la maljustecon kaj korupton, kiuj rezultas de ĝi.

tombo de Upton Sinclair en Vaŝingtono, DC kun lia libro "La Ĝangalo"

Lia unua granda sukceso, la romano La Ĝangalo (The Jungle), priskribas la malbonajn kondiĉojn en usonaj buĉejoj – kaj vere lia kritiko atingis pli striktajn leĝojn por la nutraĵindustrio. Tamen la ĉefa punkto de la libro ne atingis siajn legantojn (li plendis: "Mi celis iliajn korojn, sed mi vundis iliajn stomakojn"), ĉar la celo de lia verkado estis atentigi pri la malhomaj laborkondiĉoj de dungitoj en kapitalisma socio. La famo kaj riĉeco, kiujn li akiris eldonante tiun ĉi libron, tamen ebligis al li verki pri preskaŭ ĉiu temo kaj intereso en la kampo de socia maljusteco en la 20-a jarcento.

Pliaj verkoj sekvis tiun ĉi tradicion, kaj kvankam la aŭtoro iam forlasis siajn ideojn pri socialismo, la lukto por pli justa socio restis por li pli grava ol stilo kaj formo de la verkaro.

En la jaro 1943 Upton Sinclair gajnis la Premion Pulitzer.

Li pretendis postenon de la kalifornia guberniestro, cele likvidi senlaborecon en la "Ora" ŝtato, sed fiaskis.

Fine de 1935 okazis lia rendevujo kun du rusaj verkistoj: Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov, kiu estas detale priskribita en la libro Unuetaĝa Usono, ĉapitro 39 "Lando de Dio" (God`s country).

Socia agado[redakti | redakti fonton]

En 1906 Sinclair fondis utopian - sed nur por ne judaj blankuloj - socialisman komunumon en Nov-Ĵerzejo, kiun li nomis "Helicon Hall Colony", per la profitoj de "La Ĝangalo". Tiam li unue kandidatiĝis al la usona kongreso. Unu el tiuj, kiuj aliĝis al la komunumo, estis la verkisto kaj dramisto, Sinclair Lewis, kiu laboris tie. La komunuma konstruaĵo detruiĝis en 1907 probable pro bruligo. [1]

Sinclair renkontis tion, kion li poste priskribis kiel la plej malfacilan moralan problemon de sia vivo, kiam en sia romano "Boston" li prezentis Sacco kaj Venzetti kiel senkulpan, viktimon de falsa atesto, danke al iliaj politikaj vidpunktoj. Sed ilia advokato, Fred Moore, sekrete malkaŝis al li, ke ili estas kulpaj kaj ke ilia alibio, kiun li prezentis en la proceso, estis falsa. Upton Sinclair poste rakontis ke li pridubas la veron de la asertoj de Moore.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Manassas (romano, 1904)
  • The Jungle (romano, 1906)
  • The Metropolis (romano, 1908)
  • King Coal (romano, 1917)
  • Jimmie Higgins (romano, 1919)
  • Oil! (romano, 1927)
  • Boston (romano, 1928)
  • The Gnomobile – (1936)
  • Dragon’s Teeth (romano, 1942)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Prelego[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]