„ William Bailey de Anglujo kaj Naokazu Kawasaki dividas inter si la honoron esti kredeble la du personoj en la mondo, kiuj plej profunde studis la verkojn de Zamenhof. S-ro Bailey estas ne nur Akademiano inda la nomon, sed vivanta enciklopedio de la Zamenhofa verkaro. Ŝajne li scias parkere ne nur ĉion skribitan de Zamenhof, sed ĉiun intencitan aŭ neintencitan variaĵon —eĉ rilate komojn— en ĉiu eldono de ĉiu lia verko. Kiam mi troviĝas en embaraso, mi turnas min al li, kun certeco ricevi helpan respondon. De tempo al tempo mi sendas al li tekston por kritiko, kaj per revenanta poŝto ricevas amason da sendubaj plibonigoj, kun Zamenhofe aŭtoritata kaj Zamenhofe modesta atentigo pri miaj eraroj. Oni diris pri William Bailey, ke li estas eĉ pli Zamenhofa, ol Zamenhof mem. Se do li ion verkas aŭ tradukas, oni scias jam antaŭe, ke ĝi estas plene modela, kaj ke oni ĝin legos grandaprofite — almenaŭ de vidpunkto lingva.
Pri la nuna traduko jam aperis aliloke kelke da recenzoj, kiuj proponas “plibonigi” unu aŭ alian tekston de Bailey, tute perfektan, per formo efektive erara. Evidente, ne ĉiuj kritikintoj plene posedas la Esperantan lingvon, kaj oni povas demandi al si, kial kelkaj el ili ne legas mem la verkojn de Zamenhof, la plej sperta Esperantisto.
Dirinte tion, nur kun timo kaj tremo mi mem kuraĝas miavice kritiketi. Mi miras tamen pri toasti, konfidencia, kiam oficialaj estas tosti, konfidenca. En esprimo kia ĉiuj la pordoj la uzo de la estas defendebla, eĉ Zamenhofa, tamen nekutima. Ne plaĉas al mi flot-o anst. ŝiparo, ĉar tiu radiko estas jam bezonata kaj longe uzata kun alia senco (floti > “‘to float’). Forlasi la kutiman kaj kontentigan vorton ŝiparo, ŝajnas al mi same nekonsilinde, kiel anstataŭigi vagonaro per trajno; arbaro per valdo aŭ forsto, aŭ patrino per matro. La fakto, ke floto jam uziĝis dufoje (en 1892 kaj 1893) ne sufiĉas, por ĝin defendi nun en preskaŭ ĉio.
Preseraroj preskaŭ mankas. Verŝajne preseraroj estas evoluos, pp. 40 (evoluigos ? kp. evoluigi, 44); Kristoj (Kristanoj ?) 108 ; malliberigi (liberigi ?) 115.
Abundas en la libro esprimoj trafaj: vestita per blankaĵo kaj bluaĵo ; li ne havis, kien iri; dealteparola maniero. Bona ekzemplo de la diferenco inter ne devas kaj devas ne troviĝas sur p. 46. Interesaj estas kvazaŭadjektivaj esprimoj, kiaj tiuj “juro kaj ordo” gazetoj ; ankaŭ parolaj mallongigoj kiaj “gim” laboro, Harv, Vern, Vio, anst. gimnasta, Harvey, Vernon, Viola. Plezure mi notas konformecon al la Zamenhofa uzo de majuskloj : Rusa, Ruso, Rusujo, k.s.
Inter vortoj diverskiale notindaj estas agresiva ; aŭro (“aura”); astro (“a film star”); bangalo; debiti (la malo de krediti ; nevendi) ; ĵangalo, ĵazo ; kolumno, mapo, maŝikolaĵoj (“machiolations”) ; morticianoj (funebrafistoj) (kredeble intenca reprodukto de la Usona vorto, sed ne proponita por imito); pajena (“pagan”); parki (aŭtomobilon); platformo (“a platform,” fervoja, k.s.; kp. perono, “front steps,” kaĵo, “quay”); ŝtofo (uzita pri vino, 77, kaj pri parolo, 38).
Pro la fakto, ke en la angla originalo svarmas Usona slango, parolaj idiotismoj, kaj lokaj aludoj; la libro estas kelkloke tre malfacile tradukebla, eĉ preskaŭ netradukebla. Estus interese scii, ĝis kiu grado tiaj aferoj estas internaciigeblaj, kaj ĉu en la traduko ili estas kompreneblaj por alilingvulo. — La interjekcioj Ĝi! Goli! verŝajne ne esprimus por li multon : tamen Sankta fumo ! signifas almenaŭ tiom Esperante, kiom Holy smoke! angle.
Pri la libro mem, ne utilas multon diri: ĝi estas ja tutmonde konata. En la formo de romano ĝi malkaŝas kelke da maljustaĵoj kaj sociaj malbonoj de la nuntempa industriismo. Mi persone bedaŭras, ke ĝi lasas la impreson, ke inter la plej grandaj malsaĝaĵoj kaj hipokritaĵoj estas la religio — ĉia religio: oni tiel pentras ne nur la ĉarlatanon, sed ankaŭ la romkatolikon, la
metodiston, k.a. Tian libron neniu, kiu vidas en la religio la solan savilon kontraŭ la malbonoj en la mondo, povas rigardi objektive kiel indiferentan. Se oni havas kredon ateistan, aŭ nenian, oni povas opinii ĝin bonega. Tamen en ĝi abundas vortoj ofendaj kaj doloraj por ĉiu, kiu amas Dion;
kun mokaj citaĵoj el vortoj sanktaj. Mi apenaŭ do supozas, ke multaj personoj, por kiuj la vortoj “Via nomo estu sanktigita” havas realan signifon, volonte ĝin permesus en sian domon. Mi ĝojas scii, ke S-ro Bailey jam tradukis por la eldonistoj alian libron, pli sendube indan je lia talento. ” |