The Esperanto Publishing Company Limited

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

The Esperanto Publishing Company Limited (EPC) estis brita komerca eldonejo, eldonanata precipe lernolibrojn. Ĝi ekzistis de 1928 ĝis 1988.

1928-1948[redakti | redakti fonton]

EPC estis registrita je 18 februaro 1928 de Robert Robertson, E. W. Willcocks kaj Cecil Charles Goldsmith. La kapitalo estis mil pundoj. En 1933 aldoniĝis plia direktoro, K. R. C. Sturmer. Ĝis tiam ĝi eldonis 13 literaturajn kaj du anglalingvajn verkojn, inter ili: La Vivo de Jesuo de Charles Dickens.

Dum la unuaj dudek jaroj aperis tridek eldonoj je komune preskaŭ 250.000 ekzempleroj. La plejmulto estis lernolibroj kaj legolibroj, kelkaj estis distraj romanoj. La celo estis ĉiam komerca. EPC ĉiam nur eldonis kaj vendis librojn al librovendejoj aŭ libroservoj, sed ne al la ĝenerala publiko. En Britio, nur Brita Esperanto-Asocio estis agento.

Stumer eksiĝis en majo 1942, kaj lin anstataŭis la filino de Goldsmith, Eileen. Ŝi jam delonge laboris honore por EPC.

1948-1973[redakti | redakti fonton]

Robertson restis Prezidanto de EPC ĝis sia morto en februaro 1948. Tiam Willcocks fariĝis Prezidanto, sed pro multokupeco li post nur kelkaj jaroj devis eksiĝi. En junio 1958 la ĉiujara kunveno de akciuloj elektis alian Direktoron, Arthur C. Oliver, nevo de la antaŭa Prezidanto, Robert Robertson.

Tiam la ekonomia klimato ne similis al tiu de 1928. Pro inflacio la originala kapitalo (mil pundoj) ne plu sufiĉis kaj grade estis kreskiĝinta ĝis 3500 pundoj. Ne malmultaj el la originalaj akciuloj emeritiĝis kaj deziris vendi siajn akciojn, aŭ mortis, kaj la heredintoj deziris vendi. Kun la esceptoj de la unua jaro kaj la militjaroj, EPC ĉiam pagis 5 procentojn jare al la akciuloj ĝis la fruaj 1950-jaroj, kiam novaj registaraj impostoj malebligis tion, kaj tiam ĝi pagis nur 2,5 procentojn. Tial estis malfacile trovi novajn akciulojn. Laŭeble la direktoroj (Cecil Goldsmith, Arthur C. Oliver kaj la iama f-ino Eileen Goldsmith, tiam s-ino E. C. Oliver) aĉetis la akciojn kiam ne eblis trovi aliajn aĉetantojn.

Daŭris inflacio, kaj mono, iam sufiĉa por eldoni kvin librojn, sufiĉis por nur unu. Krome, grava malhelpo estis la kutime longa vend-daŭro de eldono, escepte de lernolibroj. Antaŭmilite, la firmaoj kiuj presigis la librojn por EPC, volonte senpage konservis la presitajn foliojn ĝis bezono por bindado; postmilite, la presejoj postulis ne malaltajn pagojn por tiu konservo. Kvankam dum multaj jaroj Cecil Goldsmith mem konservis la kurantajn stokojn en sia domo (kaj tie enpakis por la poŝto k.s.) li ne havis spacon por la rezerva stoko, sed gesinjoroj Oliver iom post iom trovis spacon en la malgranda presejo kiun ili prizorgis.

En 1964 la edzino de Cecil Goldsmith mortis kaj poste li vojaĝis plurfoje al Aŭstralio kaj tie restis dum multaj monatoj. Eileen Oliver daŭrigis la prizorgon de EPC, ofte korespondante kun Cecil Goldsmith pri EPC-aferoj. Fine li decidis elmigri en Aŭstralion, sed li restis direktoro ĝis sia morto je la 2-a de marto 1972.

Postmilite multaj landoj estis nepagipovaj pro enlandaj reguloj, kaj tiam EPC ne povis vendi librojn, ĉar sen ebleco ricevi pagojn, ĝi ne povis pagi la kostojn de libropresado. Daŭris inflacio. Evidentiĝis ankaŭ, ke laŭ la tiamaj britaj impost-reguloj, "privata" kompanio ne devis pagi tiom da imposto kiom "akcia" kompanio. Ĉar je tiu dato, Goldsmith kaj gesinjroj Oliver posedis la grandan plimulton de la akcioj, la restantaj malmultaj akciuloj vendis al ili siajn akciojn kaj fine je la 4-a de oktobro 1972 EPC fariĝis "privata" kompanio - kaj ne plu uzis Limited en sia nomo.

Aŭstralio, 1973-1988[redakti | redakti fonton]

Frue en 1973 ekestis ebleco, ke gesinjoroj Oliver emeritiĝu kaj elmigru al Aŭstralio. Kion fari pri EPC? Estis mallonga tempo aranĝi ion antaŭ foriro. Konsulto kun la tiama sekretario de la Brita Esperantista Asocio evidentigis, ke tiu ne estis preta transpreni la tutan aferon kaj la stokon (je la tiama malaltigita stokvaloro, ĉ. 3500 pundoj) sed estis preta akcepti donace, aŭ pagi eble kelkcentojn da pundoj. Al gesinjoroj Oliver tio ne estis ebla, ĉar ĝi estis granda proporcio de ties ŝparitaĵoj. Sekve la tuta EPC-stoko kaj ĉio alia, venis al Aŭstralio. Okazis paŭzo dum pli ol jaro, ĉar pro strikoj k.t.p. la pakaĵoj, mare venantaj, prokrastiĝis (kaj triono eĉ misvagadis, kaj alvenis nur post pluaj ses monatoj).

En Perth, Okcidenta Aŭstralio, gesinjoroj Oliver denove komencis prizorgi EPC-on, sed pro la malgranda loĝantaro tie tiutempe kaj rezultanta manko de grandaj presejoj, estis malfacile. EPC reeldonis plurajn librojn elĉerpiĝintajn. Tamen, ankaŭ gesinjoroj Oliver aĝiĝis, kaj fine je la 30-a de junio 1988 EPC "fermis la pordon". Gesinjoroj Oliver transdonis la ceteran stokon kaj multajn kopirajtojn al la Libroservo de Aŭstralia Esperanto-Asocio, en Sydney en Orienta Aŭstralio, kies Tom Elliott ĉiam estis tre helpema.

Resume, EPC funkciis dum sesdek jaroj. Dum longa tempo Cecil Goldsmith faris preskaŭ la tutan laboron. EPC ne nur certigis la represon de bezonataj lernolibroj kaj legolibroj, ĝi eldonis multajn tradukojn de distro-romanoj de bone-konataj aŭtoroj. En tiuj sesdek jaroj EPC presigis pli ol 445.000 librojn el kiuj preskaŭ 30.000 en Aŭstralio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]