Cecil Charles Goldsmith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Cecil Charles GOLDSMITH (naskiĝis la 16-an de novembro 1889 en Gloucester, mortis la 2-an de marto 1972 apud Sydney en Aŭstralio) estis angla esperantisto, organizanto, iama direktoro ("sekretario") de la Centra Oficejo de UEA.

Li edukiĝis ĉe la teknika lernejo kaj la universitato en Birmingham. Li deĵoris kiel oficiro en la brita armeo dum la unua mondmilito kaj estis severe vundita en Francio.

Sekretario de Birmingham Esperanto-Societo kaj Mezlanda Esperanto-Federacio dum multaj jaroj. Administranto de Brita Esperanto-Asocio, sekretario de la Brita Teritorio de UEA, direktoro kaj sekretario de The Esperanto Publishing Co. Ltd.; sekretario de la britaj Esperanto-kongresoj en Birmingham (1920), Leamington (l923), Canterbury (1929) kaj Birmingham (1931). Denove sekretario de la 23-a Universala Kongreso en Oxford (1930). Organizis multajn Esperanto-karavanojn al diversaj landoj.

Esperanto multon ŝuldas al li. Ĝis la lasta sekundo de sia vivo li laboris por la lingvo. Li faris stimulan paroladon pri Esperanto apud Sydney, Aŭstralio, kaj dum li respondis al demandoj subite kolapsis morta.

Li lernis la lingvon en 1907. Li servis kiel oficiro en la Brita Armeo kaj severe vundiĝis. En 1917 oni prognozis, ke nur unu-du horoj restas al li. Li malrapide resaniĝis kaj en 1923-1924 iris por loĝi, dumtempe, al Germanujo, kie la esperantistoj helpis al lia resaniĝo. Li partoprenis la kongreson en Nürnberg. Tamen, jam en 1920 li estis sekretario de la nacia kongreso en Britujo kaj poste multfoje plenumis tiun oficon. Li longe oficis en la oficejo de Brita Esperantista A Socio kaj fariĝis ĝia sekretario. Lia laboro en Britujo estis multflanka kaj inkluzivis la fondon de Esperanto Publishing Company.

De 1936, kiam li fariĝis la direktoro de UEA, lia ĉefa rolo estis internacia. Li estis unu el la instigintoj kaj subskribintoj de la Interkonsento de Kolonjo, kaj, kiam necesis fondi Internacian Esperanto-Ligon, estis li, kiu fariĝis la ĝenerala sekretario (la tiama titolo de la direktoro). Li sukcesis organizi la Ligon dum la frua periodo, kiam ĝi havis eĉ ne unu moneron en la kaso. Li transdonis al IEL la domon en Heronsgate, kiu estis persona donaco al li uzota por Esperanto. Post jaroj da dumtempaj improvizaĵoj la akurata apero de la granda jarlibro en 1938 estis triumfo por li.

Dum la dua mondmilito li vivtenis la internacian centron de la movado preta, por ke ĝi povu normale ekfunkcii post la milito, kaj eĉ reprenis la sekretarian laboron de Brita Esperantista Asocio, kiam la sekretario devis militservi. Kiam en 1947 okazis la fandiĝo de IEL kun la malnova UEA, li fariĝis la ĝenerala sekretario (tiama titolo de la direktoro) kaj la Centro restis en Britujo. Li estis sekretario de la Universalaj Kongresoj en Oxford 1930, Londono 1938 kaj Bournemouth 1949. Sed oni plej bone memoros lin sidanta je la flanko de la prezidanto dum la malfermaj kunsidoj de multaj Universalaj Kongresoj - nur parteto de lia kongresa laborego. En 1954, kiam li fariĝis 65-jara kaj rajtis al ŝtata pensio, li eksiĝis el sia ofico en UEA. Li plu faris taskojn por Esperanto, sed, kiam lia edzino Clara mortis, li decidis vojaĝi al Aŭstralio por survoje saluti siajn multajn geamikojn. Li sentis sin tiel feliĉa, ke li decidis fari sian hejmon tie. Li organizis nacian kongreson kaj fariĝis la ĝenerala sekretario de Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj aktivis tie kun entuziasmo kiel freŝe varbita junulo. Li reedziĝis en Aŭstralio en 1971 al esperantistino Lily Jullie. Al ĉi tiu skeleta historio oni devas aldoni milojn da leteroj kaj renkontiĝoj, centojn da komitatkunsidoj kaj publikaj paroladoj, organizon de kursoj, karavanoj k.c., k.c. Ĉio ĉi estas vivo plenplene dediĉita al Esperanto.

(laŭ EdE kaj H. W. Holmes, revuo Esperanto, 1972 p. 68)
Antaŭe:Sekretario (ĝenerala direktoro)
de Universala Esperanto-Asocio
Poste:
19471955John Rapley