Oksfordo

| Oksfordo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
Fotomuntaĵo
| |||||
| county town (en) eksterparoĥa areo universitata urbo urbo | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | OX1, OX2, OX3, OX4, OX33, OX44 • OX postcode area | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 147 500 (2013) [+] | ||||
| Loĝdenso | 3 235 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 51° 45′ N, 1° 15′ U (mapo)51.751944444444-1.2577777777778Koordinatoj: 51° 45′ N, 1° 15′ U (mapo) [+] | ||||
| Areo | 45,59 km² (4 559 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Oksfordo (angle Oxford /ˈɔksfəd/) estas universitata kaj industria urbo en Britio kaj ĉefurbo de la provinco Oxfordshire, kun enloĝantaro de proksimume 149 800 (je 2005). Tra la urbo fluas la riveroj Cherwell kaj Tamizo, kiu nomiĝas dum ĉirkaŭ 16 km de ĝia longo en Oksfordo "Isis", pro la finaĵo anstataŭ la radiko de la latina: Tamesis. Oksfordo estas sudo de la urbo Banbury
Krom esti Universitata urbo, ekonomie gravas la presa kaj eldona industrio kaj la fabrikado de aŭtomobiloj - la BMW MINI estas produktata en Cowley, en la oriento de la urbo. Oksfordo estas la hejmo de la Universitato de Oksfordo, la plej malnova universitato en la angla-parolanta mondo, fondita en la 11-a jarcento.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Inter la partneraj urboj estas
la urba distrikto Bonno en Germanio (ekde 1947)
Katanio en Italio
Benevento en Italio
Nederlando en Nederlando
Grenoblo en Francio
Vizitindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- muzeo Ashmolean
- biblioteko Bodleian
- Oksforda Kanalo
- Oxford University Press
- teatro Sheldonian (bildon vidu sube)
- muzeo Pitt-Rivers (bildon vidu same sube)
Edukaj servoj
[redakti | redakti fonton]- En la esperanta teksto pri la universitato de Oksfordo estas ankaŭ ligiloj al pliaj 24 tekstoj pri unuopaj kolegioj de la universitato. Krome aparte menciindas la historiaj universitataj konstruaĵoj
- biblioteko Bodleian, jam menciita supre,
- Radcliffe Camera kaj la
- muzeo Ashmolean, la unua universitata muzeo de la mondo
Krome ekzistas dua altlernejo
kaj ankaŭ ekzistas pluraj renomaj mezlernejoj en la urbo, ofte funkciantaj kiel internulejoj.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Oksfordo mortis:
- hungardevena bibliotekisto János Uri
- hungardevena fizikisto Miklós Kürti
- hungardevena kuracisto László György Lajtha.
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]- En Oksfordo okazis la 22-a Universala Kongreso de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 1930.
- Aŭtoro Marjorie Boulton (1924-2017) studis je la Somerville College kaj loĝis en la oriento de la urbo. Ŝi interalie gastigis post la IJK 1984 en kaj ĉirkaŭ sia domo kaj sur apuda herbejo iom pli ol 40 diversnaciajn junajn esperantistojn, kiuj bicikladis de la kongresejo tra Oksfordo suden al Londono.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Esperanto-Societo de Oksfordo kaj Distrikto Arkivigite je 2012-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Oxfordesperanto esperante (blogo pri Oksfordo de decembro 2014 ĝis julio 2017)
- Koordinatoj: 51° 46′ N, 1° 15′ U (mapo)51.766666666667-1.25
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
la teatro Sheldonian rekte apud la biblioteko Bodleian
-
la muzeo Pitt Rivers
-
mapo de Oksfordo el 1605





