Katanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katanio
Fotomontaĵo
komunumo de Italio • urbo • urbego
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco CT Katanio
Geografia situo 37° 31′ N, 15° 4′ O (mapo)37.51666666666715.066666666667Koordinatoj: 37° 31′ N, 15° 4′ O (mapo)
Alto super marnivelo 7 m
Areo 183 km²
Loĝantaro 298 762 (2023)
Loĝdenso 1633 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Aci Castello, Belpasso, Carlentini (SR), Gravina di Catania, Lentini (SR), Mascalucia, Misterbianco, Motta Sant'Anastasia, San Gregorio di Catania, San Pietro Clarenza, Sant'Agata li Battiati kaj Tremestieri Etneo
Patrono sankta Agata
Festa tago 5-a de februaro
Nomo de loĝantoj (itale) catanesi
Poŝtkodo 95121–95131
Imposta kodo C351
Kodo laŭ ISTAT 087015
Telefona prefikso 095
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
elaere al la haveno kaj la malnova urbo

Katanio (itale Catania kaj sicilie Catania, ka'tanja) estas urbo en Sicilio, kun ĉirkaŭ 300mil loĝantoj. Ĝi estas la 10-a urbo en Italio kaj la 2-a en Sicilio laŭ la kvanto de loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Katanio kuŝas ĉe la suda piedo de la vulkano Etna, je la rando de ebenaĵo kiu, kvankam malgranda, estas tamen la plej granda en Sicilio. Ĝi havas gravan havenon ĉe la Ionia Maro. Katanio estas ĉefurbo de sia provinco kaj ĉefa urbo de la Katania ebenaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva historio[redakti | redakti fonton]

Estas signoj de ĥalkolitika vilaĝo en monteto nun lokata en la centro de Katanio. Ŝajne, tamen, tiu vilaĝo estis forlasita antaŭ la ŝipa alveno de eŭbeanoj (helenaj) koloniistoj. La greka historiisto Tucidido en sia verko pri la peloponesa milito rakontas la fondon de Kατάvη (ka'tane:) en 729 a.K. (aŭ en la posta jaro) kaj mencias ĝian unuan estron, Εὐαρχός (Eŭarĥos).

En 476 a.K. la tirano de Sirakuzo, Ieron la 1-a, konkeris Katanion, forportis ĝiajn loĝantojn, enmetis novajn loĝantojn el Sirakuzo kaj el Grekio kaj ŝanĝis la nomon de la urbo al Aitna. Sed malmulte post la morto de Ieron, en 461 a.K., la novaj loĝantoj estis forpelitaj kaj la urbo reprenis sian nomon.

Denove Katanio luktis kontraŭ Sirakuzo dum la milito inter Ateno kaj Sirakuzo mem (415-413 a.K). Mallonge poste, ĉirkaŭ en 402 a.K., Dionizio la 1-a de Sirakuzo konkeris la urbon kaj parte sklavigis, parte forpelis la loĝantojn; ankaŭ li enmetis novajn loĝantojn.

En 263 a.K. Katanio falis sub Romio kaj restis sub Romio ĝis la falo de la Romia Imperio.

Kristanismo alvenis tre frue en Katanion. Fama martirino, sankta Agata, estis mortigita en Katanio en la 3-a jarcento kaj nun estas patronino de la urbo.

Mezepoka historio[redakti | redakti fonton]

Post la falo de la Romia Imperio, Katanio restis kun la cetero de Italio sub Odoakro kaj Teodoriko. Belizaro, sendita de la orienta imperiestro Justiniano la 1-a konkeris Sicilion, do ankaŭ Katanion, en 535, antaŭ la konkero de aliaj partoj de Italio. Krom dum mallonga tempo inter 550 kaj 555, Katanio restis sub la Orient-Romia Imperio ĝis la fino de la 9-a jarcento.

Ekde 867 la araboj, jam konkerintaj la okcidentan kaj centran Sicilion, plurfoje atakis Katanion kaj konkeris ĝin ĉirkaŭ en 900. En la emirlando de Sicilio, tamen, Katanio ne estis grava urbo kaj oni havas malmultajn novaĵojn pri ĝi. La plej riĉa priskribo estis farita de Muhammad al-Idrisi en 1153, kiam la emirlando jam estis finiĝinta, sed la urbo ankoraŭ havis multe da moskeoj.

En 1072 la Normandoj (alvenintaj en Sicilion ekde 1060) konkeris Katanion. La historio de Katanio sekvis tiun de la tuta insulo Sicilio sub la Normandoj, la Ŝtaŭfoj, la Anĵua dinastio, ĝis 1282, kiam la Anĵuanoj estis forpelitaj de popola revolucio kaj Sicilio eniris la Kronlandon de Aragono.

La Kastelo "Ursino" estis grava loko por multaj eventoj dum la aragona regado de Sicilio

Ĉar Konstanca Hohenstaufen, edzino de Petro la 3-a, reĝo de Aragono, naskiĝis ĝuste en Katanio, Petro elektis Katanion kaj ne Palermon por sia kronado kiel Petro la 1-a, reĝo de Sicilio (aŭ de Trinakrio). Sub la aragonanoj la rolo de Katanio estis pli grava ol tiu de Palermo; ĝi estis la ĉefurbo de la reĝlando de Sicilio (ene de la Kronlando de Aragono), kiu siavice regis ankaŭ partojn de Grekio.

Tamen en 1416 Fernando la 1-a de Aragono decidis ke Sicilio ne plu estu memstara reĝlando ene de komuna kronlando, sed nur vicreĝlando, parto de la reĝlando de Aragono. Alfonso la 5-a kunigis la nobelojn de Sicilio en la Kastelo Ursino en Katanio por akiri ilian promeson de fideleco, sed ankaŭ permesis plurajn liberojn kaj helpis la naskiĝon en 1434 en Katanio de la plej antikva universitato en Sicilio.

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Fresko en la katania katedralo pri la erupcio de 1669

Post la unuiĝo de la reĝlandoj de Aragono kaj de Kastilio, Sicilio iĝis parto de Hispanio. Aldone, en 1442 ankaŭ Napolo estis falinta sub Aragono, kaj do ĝi ankaŭ iĝis parto de Hispanio. Ofte la vicreĝoj de Sicilio loĝis en Napolo, kiu iĝis la ĉefurbo de la tuta Suditalio inkluzive de Sicilio.

Du katastrofoj trafis Katanion en la 17-a jarcento: la terura erupcio de Etna en 1669, kies lafo atingis la urbajn murojn, kaj la forta tertremo de 1693. Alia grava tertremo okazis en 1818.

En 1713 la Traktato de Utreĥto donis Sicilion (sen la cetera Suditalio) al Viktoro Amadeo la 2-a, duko de Savojo, kiu tiel iĝis unuafoje "reĝo". En 1720 tamen kun la Traktato de Hago Viktoro Amadeo interŝanĝis Sicilion kun Sardinio kaj Sicilio estis donita al Aŭstrio. Ankaŭ la aŭstria regado daŭris malmultajn jarojn: en 1734 Karlo de Burbono iĝis reĝo de Sicilio, kiu denove iĝis sendependa, kvankam kunligata al reĝlando de Napolo. Kiam Karolo en 1759 iĝis reĝo de Hispanio, li lasis la kronon de Sicilio kaj Napolo al unu de siaj filoj, tiel ke ili ne plu reiĝis vicreĝlandoj sed restis sendependaj reĝlandoj.

En 1816 la du reĝlandoj de Sicilio kaj de Napolo estis oficiale unuigitaj sub la nova nomo de "Reĝlando de ambaŭ Sicilioj".

Ekde 1860 Katanio apartenas al la Reĝlando de Italio (poste respubliko).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Romia Teatro, eble sur la sama loko de la Greka Teatro

Antikvaĵoj:

  • Romia Teatro (1-a/2-a jarcento); ĝi eble anstataŭis antaŭan Grekan Teatron
  • Odeon (eta teatro) (3-a jarcento)
  • Romia Amfiteatro (2-a jarcento); videbla nur parte, ĉar domoj kaj aliaj konstruaĵoj kovras ĝin
  • pluraj romiaj Banejoj (Termoj)
  • maŭzoleoj
  • aliaj romiaj konstruaĵoj
Katedralo Sankta Agata kun la Fontano de la Elefanto

Preĝejoj:

  • Katedralo de Sankta Agata (enhavas kombinaĵon de partoj inter la 11-a kaj la 19-a jarcentoj)
  • Preĝejo de Sankta Agata la Malnova (antaŭa katedralo, ĝis 1094, konstruita inter 380 kaj 436, plurfoje rekonstruita)
  • Preĝejo de Sankta Agata ĉe Malliberejo (enhavas groton kiu estis laŭ tradicio la malliberejo de sankta Agata)
  • Cappella Bonajuto (bizanca preĝejo, konstruita inter la 6-a kaj la 9-a jarcento)
  • Preĝejo de Sankta Francisko, kun la tombo de Eleonora de Anĵuo
  • aliaj preĝejoj
Kastelo Ursino

Palacoj kaj kasteloj:

Fontanoj:

  • Fontano de la Sep Kanaloj (1612)
  • Fontano de la Elefanto (1737)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Famaj homoj naskiĝintaj en Katanio:

kaj mortintaj en Katanio:

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La unua Esperanto-grupo en Katanio estis starigita en 1922.

Eksteraj ligiloj kaj aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]