Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo
Duko de Savojo
Reĝo de Sardio
Vittorio Amedeo II in Maestà (cropped).jpg
Savoja-Sardia blazono en 1720
Savoja-Sardia blazono en 1720
Ceteraj titoloj Reĝo de Sicilio, princo de Piemonto, markizo de Saluco, de Montferato, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj de Nico
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1666 (1666-05-14)
en Torino
Morto 31-an de oktobro 1732 (1732-10-31) (66-jara)
en Moncalieri
Mortokialo apopleksio [#]
Tombo Baziliko de Superga [#]
Religio katolikismo [#]
Subskribo Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo
Familio
Dinastio Savoja dinastio [#]
Patro Karlo Emanuelo la 2-a de Savojo [#]
Patrino Maria-Johanino Baptistino de Savojo [#]
Edzino Anne Marie d'Orléans • Anna Canalis di Cumiana • Jeanne Baptiste d'Albert de Luynes [#]
Idoj Marie Adélaïde of Savoy • Maria Luisa of Savoy • Maria Vittoria of Savoy • Victor Amadeus, Prince of Piedmont • Karlo Emanuelo la 3-a de Savojo • Vittorio Francesco, Marquis of Susa [#]
15-a Duko de Savojo Arms of the House of Savoy.svg
Regado 1675-1720
1730-1732
Antaŭulo Karlo Emanuelo la 2-a
Sekvanto Karlo Emanuelo la 3-a
Reĝo de Sicilio Bandiera del Regno di Sicilia 4.svg
Regado 17131720
Antaŭulo Filipo la 5-a (Hispanio)
Sekvanto Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)
1-a Reĝo de Sardio Flag of Sardinia.svg
Regado 17201732
Antaŭulo
Sekvanto Karlo Emanuelo la 3-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo, itale Vittorio Amadeo II Francesko (naskiĝis en Torino, la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj la 14-an de majo 1666; mortis en Moncalieri la 31-an de oktobro 1732) estis duko de Savojo, kaj reĝo de Sicilio de 1713 ĝis 1720 kaj poste de Sardio de 1720 ĝis 1730.

Li estis la filo de la duko de Savojo Karlo-Emanuelo la 2-a de Savojo (1634-1675) kaj de lia dua edzino Maria-Johanino Baptistino de Savojo-Nemuro (Marie Jeanne Baptiste de Savoie-Nemours 1644-1724), kiu estis dukino de Ĝenevo kaj de Aumale, kaj ankaŭ la filino de la duko de Orleano Filipo de Francio kaj de Henrieto de Anglio.

Post la morto de sia patro en 1675, li je la aĝo de naŭ jaroj heredis la Domestrecon de Savojo sub la regenteco de sia patrino. Li ankaŭ fariĝis :

Komence la juna duko lasis la regadon al sia patrino, kiu estis oficiale la regentino ĝis 1684, kaj tio pligravigis la dependecon de la duklando al Francio kaj la malobeemon de kelkaj nobeloj kaj de kelkaj urboj, kiel Ceva kaj Mondovi. Tiel la franca reĝo Kudoviko la 14-a devigis ĝin persekuti la protestantojn de Piemonto kaj multaj vodanoj ekziliĝis al Svislando aŭ al la suda regiono de Germanio.

Li edziĝis por la una fojo en Chambéry (Ŝamberio) je la 6-a de majo 1684 kun la princino Anno-Maria de Orleano (1666-1728), kiu naskis al li ok gefilojn:

Li ankaŭ havis amorantinon, Jeanne Baptiste d'Albert de Luynes (grafino de Verrua 1670-1736), kiu naskis al li du gefilojn nelegitimajn :

  • Viktorino-Franceskino (Victoire-François Luynes 1690-1766 legitimita en 1701), kiu edziniĝis en 1714 kun la 3-a princo de Karinjano Viktoro-Amadeo de Savojo (1690-1741.
  • Viktoro Francesko Filipo (Victor-François-Philippe 1694-1762 legitimita en 1701), markizo de Suzo.

Kvankam edzita kun nevino de la franca reĝo Ludovikio la 14-a, li malalianciĝis kontraŭ li dum la milito de la Ligo de Augsburg kaj repaciĝis kun Hispanio kaj Aŭstrio (kie vivas lia kuzo Eŭgeno de Savojo). Sekve li ankaŭ repaciĝis kun la vodanoj, kiuj revenis hejmen de sia ekzilo (tio estas la fama "glora reveno"). Tamen nenio rezultas de la savojaj ofensivoj en Provenco kaj Daŭfenio dum la francaj trupoj eniris Savojon kaj minacis Piemonton kaj Turinon. Venkita dum la batalo de la Staffarda (1690) kaj de la Marsaille, li estis devigita aparte repaciĝi en 1696 kun Ludoviko la 14-a, kiu definitive rezignas Italion, kaj edzinigis en 1697 sian filinon Maria-Adelaido de Savojo kun la duko de Burgonjo, kiu estis la nepo de Ludoviko la 14-a.

En 1701 li edzinigis sian filinon Maria-Ludovikino kun la hispana reĝo Filipo la 5-a, kiu estis la nepo de Ludoviko la 14-a, kaj tiel ŝajne konsentis la politikon de Francio pri la heredo-vico de Hispanio. Sed dezirante pligrandigi sian landon per novaj teritorioj, li denove rezignis la francan aliancon en 1703. La francaj trupoj milite kaj severe reokupis Savojon, centran Piemonton, Kazalon kaj Astion. Sed Montmélian rezistis dum du jaroj, Nico malvenkis nur en januaro 1706 kaj la princo Eŭgeno de Savojo fine savis Piemonton kaj ĝian ĉefurbon Torino, kiun sieĝis dum du monatoj la francoj en la printempo 1706. Eĉ se Ludoviko la 14-a sekrete promesis Milanion al la duko, la milito daŭris en Provenco kaj en la regiono de Haute Doire ĝis la traktatoj de Utrecht kaj de Rastadt en 1713.

Tiam Viktoro-Amadeo la 2-a rekuperis Nicon kaj Savojon, sed li ankoraŭ recevis la teritoriojn de Valsesia, de Lomelline, de Montferrat, de Alexandrie, kaj precipe Sicilion kun la reĝa titolo. Tamen en 1720 li estis devigita interŝanĝi Sardion kun Sicilion, kiun revendikis Hispanio, sed Filipo la 5-a ricevis Toskanion kaj la urbojn de Parmo kaj Piaĉenco.

Post 1720 li forlasis sian pasintan sintenon militeman por zorgi pri interna reformado de siaj ŝtatoj. Li kreis la "oficistaran absolutismon", fondante specialajn ministeriojn (pri enlandaj aferoj, eksterlandaj aferoj, milito…) kaj teknikajn agentejojn (pri financoj, soldo, kanono-servistaro, reĝa domo…), kaj ĉie nomumis voktojn por kontroli nobelojn, studentojn, ekleziulojn kaj aliajn civitanojn.

En 1723, li publikigis siajn "Reĝajn Konstituciojn" (kodo Viktoriana) por "doni al siaj popoloj leĝojn pli facilajn kaj pli klarajn" kaj dekretis por la unua fojo en Eŭropo la ĝeneralan kadastrigon de sia reĝlando, cele al pli bona enspezo de la terimposto. Kvankam li estis malmulte ema al artoj kaj literaturo, li bone komprenis ilian politikan gravecon. Li komisiis la arkitekton Filippo Juvarra por plibeligi la ĉefurbon Torino (kiel en 1714 la Baziliko de Superga, en 1718 la palaco Madame kaj en 1729 la ĉas-pavilono de Stupinigi). Sed lia plej bela verko estas la kreado de la universitato de Torino.

Vidva li denove edziĝis sed "morganate" en Torino je la 2-a de aŭgusto 1730 kun Anna Canalis di Cumiana (1679-1769), kiu estis markizino de Spigno, sed ili havis neniun gefilon.

Li abdikis favore al sia filo je la 3-a de septembro 1730 kaj retiriĝis en la kastelo de Sankta Albano (Saint-Alban) ĉe Chambery. Sed en 1731 li provis denove reĝiĝi, kaj lia filo estis devigita enprizonigi lin en la kastelo de Moncalieri, kie li mortis en 1732. Li estas entombigita en la Baziliko de Superga.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]