Suzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Suzo
Susa house drawing.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 32° 12′ N, 48° 15′ O32.248.25Koordinatoj: 32° 12′ N, 48° 15′ O [+]
Situo de Suzo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Susa [+]
v  d  r
Information icon.svg
Detruo de Suzo per Ashurbanipalo

Suzo (perse شوش, Ŝuŝ; elame Ŝuŝan; bibli-hebree שושן, Ŝuŝan; antikv-greke Σοῦσα, Susa; latine Susa) estas tre antikva urbo en la nuna provinco Ĥuzestano de Irano. En 2005, ĝi havis proksime 64.960 loĝantojn. Ĝi estas unu el la plej malnovaj koloniejoj de la regiono, kaj estis eble koloniigita jam ĉirkaŭ la jaro 4000 a.K.. Suzo estis historie la ĉefurbo de la lando Elamo, kaj dum sia historio inter alie estis grava centro de la Partoj.