Filippo Juvarra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filippo Juvarra
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1678 (1678-03-07)
en Mesino
Morto 31-an de januaro 1736 (1736-01-31) (57-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Sicilio
Okupo
Okupo arkitekto • dezajnisto • inĝenierourbanizisto • scenic designer • scenografo
Verkoj Baziliko de Superga
Palazzo Birago di Vische
Project of Filippo Juvarra for the Royal Palace of Madrid
vdr

Filippo JUVARRA (naskiĝis en la sicilia urbo Mesino la 7-an de marto 1678, mortis en Madrido la 31-an de januaro 1736) estis itala arkitekto de la skolo baroka.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li devenis de familio de juvelistoj kaj gravuristoj, kiuj instruis al li sian metion. Li studis en la seminario de Mesino kaj fariĝis katolika pastro kiam li estis 25-jara. Li transloĝiĝis en 1703 al Romo, kie li studis arkitekturon kun Karlo kaj Francisko Fontana.

Dum la unua parto de sia vivo li planis kaj desegnis por ceremonioj kaj celebradoj, aparte teatraj. Li fariĝis fama pro siaj scenejaj desegnaĵoj kaj mekanismoj en la teatroj Sankta Bartolomeo de Napolo (1706) kaj Capricina de Romo (1713), ankaŭ en la privataj teatroj de la kardinalo Ottoboni (Palazzo della Cancelleria) kaj de la reĝino de Pollando (Palazzo Zuccari).

En 1706 li gajnis la konkurson por la nova sakristio de la Baziliko de Sankta Petro de Romo, kiun organizis la Papo Klemento la 11-a (1649-1721), kaj fariĝis membro de la prestiĝa "Akademio de Sankta Luko". En 1708 li kreis sian unuan verkon neteatran kaj sian unusolan en Romo: la kapelo Antimori de la preĝejo Sankta Ĵeromo de la Karitato.

La plej aktiva verko-periodo arkitektura de Juvarra komenciĝis en 1714, kiam la reĝo de Sicilio Viktoro-Amadeo la 2-a nomumis lin kiel la unuan arkitekton de la kortego savoja. Lia famo disvastiĝis tra tuta Eŭropo pro liaj verkoj en Torino kaj oni petis lin en Lisbono, Londono, Parizo kaj Madrido.

En 1735 invitis lin al Madrido la burbona reĝo de Hispanio Filipo la 5-a, por kiu li planis la "reĝan palacon" de Madrido, la palacon Granja de San Ildefonso kaj la reĝan palacon de Aranjuez. Ilin konstruis G.B. Sacchetti post la morto de Juvarra de Madrido dum 1736.

Arkitekturaj Verkoj[redakti | redakti fonton]

Baziliko de Superga en Torino (Italio)
Palaco Madama en Torino (Italio)
Palaco Stupigni en Torino (Italio)
  • 1705 Konkurso de la Papo Klemento la 11-a ĉe la Akademio de Sankta Luko de Romo.
  • 1706-1728 Publika palaco en Lucca.
  • 1708-1710 Kapelo Antimori de la preĝejo Sankta Ĵeromo de la Karitato en Romo.
  • 1709-1711 Teatro Ottoboni en la palaco de la papa kanceliaro de Vatikano en Romo (detruita en 1714).
  • 1714-1730 Kastelo de Real Venaria en Torino.
  • 1715-1718 Frontmuro de la preĝejo Sankta Kristino en Torino.
  • 1715-1730 Preĝejo de Sankta Filipo Nigra en Torino.
  • 1715-1732 Sakristio de la Baziliko Sankta Petro en Romo (planoj).
  • 1715 Baziliko de Superga en Torino.
  • 1716-1728 Kazerno en Torino.
  • 1716 Palaco Martini di Cigala en Torino.
  • 1716 Palaco Birago di Borgaro en Torino.
  • 1718 Palaco Madama en Torino.
  • 1718 Kastelo de Rivoli en Torino (nur parte realigita).
  • 1719 Reĝa palaco kaj patriarka preĝejo en Lisbono (nerealigita)
  • 1720-1722 Scala della Forbici ("ŝtuparo de la tondiloj" pro sia dekoracio), kvarobla ŝtuparo en la reĝa palaco de Torino.
  • 1729-1732 Contrada di Porta Palazzo, publika placo de la Porda Palaco en Torino.
  • 1729-1731 Reĝa ĉasdomego Stupinigi en Torino.
  • 1730 Palaco Roero di Guarene en Torino.
  • 1731 Kupolo de Como.
  • 1731 Palaco Archivi di Corte de la Arkivejoj de la Ŝtato de Torino.
  • 1732 Preĝejo de Madonna del Carmine en Torino.
  • 1733 Kupolo de la preĝejo Sankta Andreo en Mantovo.
  • 1735 Reĝa palaco en Madrido (planoj).
  • 1735 Palaco de Granja Ildefonso en hispana urbo Segovio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • BOSCARINO S., Juvarra architect, Rome, Workshop, 1973
  • COMOLI MANDRACCI V. - GRISERI To. (edited by), Filippo Juvarra architect of the understood one them from Turin to Madrid, 1714-1736, Milan, Fabbri, 1995
  • GRISERI To. 'ROMANO G. (edited by), Juvarra to Turin. New plans for the city, Turin, Savings and loan company of Turin, 1989 (novaj planoj de Juvara por la urbo de Torino)
  • GRITTELLA J., Filippo Juvarra, l'architettura, Modena 1992 (la Arkitekto Filippo Juvarra)
  • LENZO F., Filippo Juvarra a Messina: la chiesa di San Gregorio in Annali di Architettura n° 15, Vicenza 2003 [1] (La preĝejo de Sankta Gregorio en Mesino / artikolo en dosierformo PDF)
  • MASINI L., the life and the art of Filippo Juvarra, “Actions SPABA”, vol. IX, fasc. II, 1920 (vivo kaj arto de Filippo Juvarra)
  • MILLON H.A., Filippo Juvarra. Drawings from the Roman Period 1704-1714, Rome, Editions of the Elephant, 1984 (desegnaĵoj el la roma periodo 1704-1714)
  • POMMIER R., Architettura del Settecento in Piemonte: le strutture aperte di Juvarra, Alfieri e Vittone, Torino 2003 (Arkitekturo en Piemonto dum la 18-a jarcento)
  • ORSINI Laura, Il progetto di Filippo Juvarra per la chiesa reale di Venaria. Proposte per una storia in Annali di Architettura n° 17, Vicenza 2005 [2] (Projekto de Filippo Juvarra por la reĝa domo de Venaria / artikolo en dosierformo PDF)
  • STRICT D. (edited by), Filippo Juvarra, Bologna, Zanichelli Editions, 1996
  • WITZTHUM V., Gaspar van Wittel and Filippo Juvarra, “illustrated Art”, May 1972 (ilustrita arto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]