Segovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Segovio
hispane Segovia
urbo
Flago
Oficiala nomo: Segovia
Lando Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Provinco Provinco Segovio
Komunumo Kastilio-Leono
Historiaj regionoj Hispania Tarraconensis, Kastilio
Memorindaĵoj Alkazaro de Segovio, Katedralo de Segovio
Riveroj Eresma, Clamores
Situo Segovio
 - alteco 1 000 m s. m.
 - koordinatoj 40° 57′ 00″ N 04° 10′ 00″ U / 40.95000 °N, 4.16667 °U / 40.95000; -4.16667 (mapo)
Areo 163,59 km² (16 359 ha)
Loĝantaro 55 220 (2008)
Denseco 337,55 loĝ./km²
Urbestro Pedro Arahuetes (PSOE)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 40001-40006
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Akvedukto de Segovio
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1985 (#9)
Numero 311
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, iii, iv
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Provinco Segovio
Situo enkadre de Provinco Segovio
Situo enkadre de Provinco Segovio
Vikimedia Komunejo: Segovia, Spain
Retpaĝo: www.segovia.es
Map
Monda heredaĵo de UNESKO
Panoramo de Segovio ĉirkaŭ la katedralo

Segovio (hispane Segovia) estas kastilia urbo en la suda parto de la aŭtonoma regiono de Kastilio kaj Leono, Hispanio, kaj ĉefurbo de la provinco Segovio. Ĉi situas inter la kunfluado de la riveroj Eresma kaj Clamores, proksime de la Gvadarama Montaro. La urbo staras je 999 metroj kaj havas 55 640 loĝantojn (2003).

Segovio estis la romia urbo Segovia (Σεγουβία). Ĝi estis urbo antaŭe loĝata de la arevakoj en la romia provinco Hispania Tarraconensis en la vojo inter Emerita kaj Cesaragusta. La romia historiisto Tito Livio mencias ĝin per precize tiu sama nomo, kiel indiĝenan (kelt-iberan) fortikaĵon dum la unua jarcento antaŭ Kristo. En la sekva jarcento, jam kiel romia urbo, por provizi ĝin per abunda kaj bona akvo oni konstruis la akvedukton, superban monumenton kiu ankoraŭ staras preskaŭ netuŝita de la vetero, de la tempo kaj de la agado de la homo.

Ĝi falis sub islamaj manoj kiuj nomis ĝin Shaqubiya (Ŝakubija) en la jaro 712 estis rekonkerita de la reĝo Alfonso la 1-a (aŭ de sia filo Fruelo la 1-a) en 757 aŭ 758, samkiel Zamoro, Salamanko kaj Avilo ĝi restis sub kristanaj manoj, escepte dum mallonga tempo sub Almanzoro en la dua duono de la 10-a jarcento. Ĝi estis reloĝigita en la jaro 1088, post la konkero de Toledo en 1085, kvankam oni kredas ke ĝi ne estis tute senhoma. En ĝia alkazaro (arab-devena vorto por reĝa kastelo) sidis dum la 15a jarcento la kortego de la reĝoj de la dinastio Trastamara.

En 1764 inaŭguriĝis la Real Colegio de Artillería (Reĝa Lernejo de Artilerio), la unua militista akademio en Hispanio, kiu ankoraŭ sidejas en la urbo sub la nomo Academia de Artillería (Akademio de Artilerio).

Segovio estas fama pro la monumentoj de la historia urboparto el kiuj elstaras la Akvedukto, la Katedralo kaj la Alkazaro inter aliaj domegoj, placoj, preĝejoj kaj mezepokaj konstruaĵoj. Ekde la jaro 1985 ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de Segovio estas keltibera, kvankam oni ne havas informojn pri ĝia ekzisto ĝis iam Tito Livio mencias ĝin kiel domaro proksime de Kaŭko. La mencio temas pri la Milito de Sertorio, kiam la generaloj de Sertorio en la jaro 79 a.K. trairis Hispanion rekrutante soldatojn. Ankaŭ ekzistas atestaĵo pri la nomo en la latina "SEGOVIA" por keltibera monero en transira epoko (eble en malfrua respublika periodo) farita en la urbo.

Antikve oni rilatigis al Segovio la toponimion "Segobriga" sed la malkovro de la urbo Segobriga en Saelices (Kvenko) elmuntis tiun teorion.

Sub la romia kaj araba regado, la urbo estis nomata Segovia (Σεγουβία, Ptolomeo ii. 6. § 56) kaj Šiqūbiyyah (en la araba alfabeto شقوبية) respektive.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aera vido de parto de Segovio.

Segovio estas loĝata ekde antaŭ multaj jaroj. En la loko kie hodiaŭ troviĝas la Alkazaro ekzistis kelta kastro. Dum la romia epoko ĝi apartenis al la jura monaĥejo de Klunio. En la visigota Hispanio esti estis episkopa sidejo de la Romkatolika Eklezio, dependanta de la Diocezo de Toledo kiu konsistis el la antikva romia provinco Carthaginense en la diocezo de Hispanio.

Oni kredas ke la urbo estis forlasita por invado de la muzulmanoj. Post la konkero de Toledo fare de la reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio, la bofilo de la reĝo Alfonso la 6-a, la grafo Rajmondo de Burgonjo, kune kun la unua episkopo de la refondita diocezo, la ankaŭ franca Pedro de Agen, ekigis la reloĝadon de Segovio en l jaro 1088[1] kun kristanoj venintaj el la nordo de la Iberia duoninsulo kaj de trans la Pireneoj, donante al ĝi vastan areon kies teritorio transiris la Gvadaraman montaron kaj eĉ la limlinion de la rivero Taĵo.

Dum la 12 jarcento ĝi suferis gravajn tumultojn kontraŭ ĝia reganto, Álvar Fáñez, kaj poste kiel parto de la bataloj dum regado de la reĝino Uraka. Malgraŭ la kaoso, ĝia situo en la regiono por paŝtado, konvertis ĝin en grava centro de la lankomerco kaj de manufakturado de teksaĵoj (kies ekzistado estas dokumentita ekde la 12a jarcento).

La fino de la Mezepoko estas glora epoko, en kiu ĝi ricevas grandan komunumon de judoj; ĝi kreis la bazon por potenca industrio; disvolvigis brilan gotikan arkitekturon kaj estis la kortego de la reĝoj de la Dinastio de Trastamaro (Alfonso la 10-a la Saĝa) antaŭe aranĝis la Alkazaron kiel reĝan restadejon).

Pordo Sankta Andreo.

Fine, en la preĝejo Sankta Mikaelo de Segovio Isabel la Katolika estis proklamita reĝino de Kastilio la 13-an de decembro 1474. Kiel ĉiuj centroj de teksaĵproduktado de Kastilio, ĝi kuniĝis al la ribeliĝo de la Komunumoj de Kastilio, en kiu ĝi elstare intervenis sub la gvido de Juan Bravo. Malgraŭ la malvenko de la Komunumoj, la ekonomia kresko de la urbo daŭris dum la 16-a jarcento, atingante en 1594 27.000 loĝantojn. Poste, kiel preskaŭ ĉiuj kastiliaj urboj, ĝi falis en dekadencon, tiel ke unu jarcenton poste, en 1694, ĝi nur havis 8.000 loĝantojn. Komence de a 18-a jarcento oni provis revivigi la teksaĵan industrion, kun magra sukceso. En la dua duono de la jarcento, ene de la antaŭenpuŝoj de la kleruloj sub Karlo la 3-a, oni faris novan provon revigligi ĝin kreante la Reĝan Kompanion de Lan-Manufakturado (1763). Tamen, pro la manko de konkurenco de ĝia produktado, la krono ne plu sponsoris ĝin (1779). Ankaŭ en 1764 inaŭguriĝis la Reĝa Kolegio de Artilerio, la unua militista akademio de Hispanio, kiu ankoraŭ sidejas en la urbo.

En 1808 ĝi estis forrabita de la francoj dum la Milito de Hispana Sendependiĝo. Dum la Unua Karlisma Milito la trupoj de Don Carlos sensukcese atakis la urbon. Dum la 19a jarcento kaj unua duono de la 20a jc., Segovio spertis demografian kreskadon kaj relativan ekonomian revigliĝon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo Segovio situas en la interno de la Iberia duoninsulo, proksime de la kastiliaj urboj Valadolido (regiona ĉefurbo) kaj Avilo, kaj Madrid, la nacia ĉefurbo de Hispanio, pro kio la urbo iĝas sufiĉe facile alirebla. Ĝi ankaŭ estas grava parto de la ĉefvojo de la Jakoba vojo de Madrido. La klimata de Segovio estas kontinenta, malvarma kaj seka, pro la alteco, proksimeco al la Centra Sustemo kaj la malproksimeco de la marbordo; la ĉiujara temperaturo havas mezumon de 11,5 °C, kun minimumaj temperaturoj en decembro (-14 °C) kaj maksimumaj en julio (ekde 37 °C); la ĉiujara pluvado estas 520 mm jare, kio igas ĝin humida regiono en la Ebenaĵo. La vegetaĵo reganta en la montara regiono estas pinarboj, kverkoj kaj anzinaroj inter aliaj. Ankaŭ abundas la tritiko kaj aliaj cerealoj. La kreskado de la loĝantaro spertita laŭlonge de la 19-a jarcento akceliĝis ekde 1920: 16.013 loĝantoj en tiu jaro, 33.360 en 1960, 53.237 en 1981. Ekde la 1980-aj jaroj la kreskado iĝas pli malrapida rimarkinde en la lastaj jaroj (55.586 en 2004 kaj 56.047 en 2007).

Evoluo demografia de Segovio ekde 1842


Fonto: NISE[2]

Noto: Inter la censo de 1981 kaj la antaŭa kreskis la municipo pro aldono de Fuentemilanos, Hontoria, Madrona, Revenga kaj Zamarramala.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Urbo monda heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

Nokta vido de la katedralo.
La alkazaro el nordo.

En 1985 la malnova urbo de Segovio estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko. Ene de la historia urboparto staras plurstilaj malnovaj konstruaĵoj historiaj kaj civilaj kaj religiaj, ne nur katolikaj, sed ankaŭ judaj, kiel la juda kvartalo kie iam loĝis la juda komunumo, kiu memorigas la pason de diversaj kulturoj en la urbo. Unu el la plej bonaj ekzemploj de tiu kultura diverseco estas la antikva sinagogo, nuna Preĝejo Korpo de Kristo, kaj la juda tombejo situanta en “El Pinarillo”, kun la centro pri interpretado en la palaco de la plej fama judo de tiu epoko, la librotenisto Meir Melamed, bofilo kaj sukcedinto de Abraham Seneor, Pleja Rabeno de la Kastilia regno, Melamed post konvertiĝo al kristanismo sub la nomo Fernán Núñez Coronel, estis reganto de la urbo kaj okupis gravajn postenojn en la regno. Inter la plej gravaj monumentoj de Segovio troviĝas:

La Akvedukto de Segovio, situanta en la placo Azoguejo, estas la pleja simbolo de la urbo;[3] oni ne scias kiam ekiĝis la konstruado kiu eble komenciĝis fine de la 1-a jarcento aŭ komence de la 2-a jc. [4] kaj temas pri la civila verko romia plej grava de Hispanio. Ĝi estis konstruita el ĉirkaŭ 25.000 konstruŝtonoj el granito kunigitaj sen ajna algluaĵo, ĝi havas altecon de 818 metroj, havas pli ol 170 arkojn kaj la plej alta parto mezuras 29 metrojn, en la placo de Azoguejo, ĝi plej vizitata zono.

La Alkazaro de Segovio, reĝa palaco situanta en la pinto de roko inter la riveroj Eresma kaj Clamores, ĝi unuafoje aperas en dokumentoj de la jaro 1122, kvankam ĝi eble ekzistis en antaŭa epoko. Ĝi estis unu el la plej ŝatataj restadejoj de la reĝoj de Kastilio, konstruita kiel transiro inter romaniko kaj gotiko, kaj en ĝi elstaras la mudeĥara ornamado en la ampleksaj salonoj. La konstruaĵo havas du kortojn kaj tri turojn, la turoj Omaĝo kaj Johano la 2-a. Ĝi estis la plej ŝatata restadejo de Alfonso la Saĝa kaj de Henriko la 4-a, kaj ekde ĝi ekmarŝis Isabel la Katolika por esti kronata reĝino de Kastilio en la pleja placo. Detruita pro incendio en 1862, estis poste rekonstruita. Nuntempe ĝi gastigas la Ĝeneralan Militistan Arkivon de Segovio kaj la muzeon de la Akademio de Artilerio de Segovio.[5]

Akvedukto de Segovio.

El Monaĥejo Sankta Antono la Reĝa estis la antikva ĉaspavilono de Henriko la 4-a kiu konvertiĝis en monaĥejo. La plafono estas ornamita laŭ la mudeĥara stilo en 1455. La preĝejo havas mudaĥaran plafonon kaj klostron kiu nun estas muzeo. Dek monaĥinoj daŭre vivas en ĝi.

La Katedralo Sankta Maria estas la lasta gotika katedralo konstruita en Hispanio. Ĝi estas konsiderata kiel majstra verko de la euska-kastilia gotiko kaj estas konata kiel “La Damo el la Katedraloj”. Temas pri la tria katedralo de la urbo, kaj ĝi konservas la klostron de la dua katedralo, situanta antaŭ la alkazaro kaj detruita dum la Milito de la Komunumoj en 1520. Al ĝiaj verkoj kontribuis Juan, Rodrigo Gil de Hontañón, kaj aliaj majstroj de la hispana arkitekturo. Ĝi estis konsekrita en 1768. Ĝi konsistas el 18 kapeloj kaj havas tri alipordojn.[6]

Las Murego de Segovio jam ekzistis kiam Alfonso la 6a de kastilio forprenis la urbon de la araboj, kiu ordonis la amplkesiĝon atingante perimetron de 3 kilometroj, 80 turoj, 5 pordoj kaj puraj pordetoj. La konstruado estis farita per konstruŝtonoj el granito, kvankam ankaŭ estis reuzitaj la tomboŝtonoj de la romia tombejo. La murego trairas la historian urboparton kaj en la nuntempo ĝi konservas tri pordojn: Sankta Cebriano, Sankta Jakobo, kaj Sankta Andreo, pordo tra kiu alireblas la juda kvartalo; kaj la pordetojn Konsolo, Sankta Johano, Suno kaj Luno.[7]

Akvedukto de Segovio

Edukado[redakti | redakti fonton]

La urbo Segovio havas plurajn edukcentrojn por baza kaj meza edukado, la unua el ili estas I.E.S. Mariano Quintanilla, fondita en 1845) kiu estis deklarita kultura heredaĵo. En Segovio ankaŭ troviĝas kvar lernejoj gvidataj de la ŝtato kaj privata ento, el kiuj tri estas religiaj.

Rilate al la supera edukado, Segovio estas la sidejo de la Universitata Kolegio de Segovio "Domingo de Soto", edukcentro aliĝinta al la Universidad Complutense de Madrid kreita en 1969 de la Socia kaj Kultura Agado de la Ŝparkaso Segovio. En ĝi eblas studi plurajn karierojn, inter ili troviĝas Juro, Entreprenado, Reklamoj kaj Publikaj Rilatoj kaj Informadiko. Segovio ankaŭ gastigas kampuson de la Universitato de Valadolido kiu disponigas multajn karierojn, inter ili Turismo kaj Magisterio. En la urbo ankaŭ troviĝas la privata universitato IE University, precipe por negocoj kaj postgrada diplomiĝoj pri administrado.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

En la kuirejoj de Segovio, de restoracioj kaj domoj, oni ellaboris malnovajn surlokajn receptojn kiuj estas similaj al la ceteraj kastiliaj pladoj. La ĉirkaŭaj terenoj donas bonajn protuktojn. La plej populara manĝaĵo estas la pano, ellaborita surbaze de tritiko kaj lakto, kaj la fromaĝo de la provinco Segovio. En la loka kuirarto estas fama la rostita porkidaĵo kaj aliaj viandoj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anales toledanos [1]
  2. INEbase. Variaciones intercensales. Alteraciones de los municipios en los censos de población desde 1842. En línea: http://www.ine.es/intercensal/ Consultado 17-06-2011. Cuando se dispone del dato de población de hecho y de derecho se ha tomado la cifra más alta.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-28. Alirita 2012-04-02.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-09. Alirita 2012-04-02.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-20. Alirita 2012-04-02.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-08. Alirita 2012-04-02.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-08. Alirita 2012-04-02.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]