Klostro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Parta vido de la klostro de la Kolegiato de Santillana del Mar (Kantabrio), de romanika stilo.
Klostro de la Monto Sankta Mikaelo.

Klostro estas kovrita promenejo ĉirkaŭ interna korto de monaĥejo, katedralo, ks (PIV 2005). Ĝi havas muron ĉe la ekstera flanko kaj kolonaronfenestraron ĉe la interna flanko. Foje oni nomas ankaŭ klostro monaĥejon kun tia promenejo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto klostro devenas de la latina "claustrum"=fermita ejo). Enklostrigi signifas enirigi en monaĥ(in)ejon. Klostrofobioklaŭstrofobio estas timo de malvasta aŭ ferma spaco.

Francisko Azorín registras la varianton klaŭstro[1] kiel Korto ĉirkaŭita de arkaraj galerioj en religia edifico.[2] Li indikas etimologion el la greka kleis, kleidos (fermaĵo) kaj de tie la latina claustrum.[3]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Meze de la klostro troviĝas ofte akvofonto aŭ puto. En multaj klostroj, kiel ĉefaj arkitekturaj eroj, elstaras la kapiteloj, ekzemple en la romanika arkitekturo, kie ofte tiuj montras tre ampleksan bildaron kaj konceptaron.

Eŭropaj monaĥejoj havas kutime nur unu klostron. En Latin-Ameriko urbomonaĥejoj havas ofte multajn klostrojn. Tiu strukturo spegulas malsimplan, urbecan strukturon de la latinamerika urboklostro.

Kune kun la interna korto, klostroj foje utilis kiel tombejoj. Hodiaŭ la tomboŝtonoj utilas kiel ornamaĵoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kiu aperas kiel alternativo en NPIV.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
  3. Azorín, samloke.