Peristilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interna peristilo de la vilao Vettii, Pompejo, Italio.
Ekstera peristilo de la Grand Trianon.

Peristilo (de la greka περίστυλον peristulon) estas galerio de kolonoj kiuj faras la eksteran aŭ internan ĉirkaŭon de konstruaĵo, ene de sia ĉirkaŭa muro. La termino periptero estas preferinda por la ekstera kolonaro.

Laŭ Francisko Azorín peristilo estas Kolonaro kiu ĉirkaŭas, interne aŭ ekstere, iajn konstruaĵojn.[1] Li indikas etimologion el la greka peristilos, el peri + stilos (ĉirkaŭ kolono) kaj de tie la latina peristilos.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La grekoj konstruis peristilojn ĉirkaŭ siajn templojn. La romanoj reprenis tiun tipon de arkitekturo por siaj religiaj konstruaĵoj kaj por la oficialaj sidejoj, kaj poste ankaŭ por la loĝejoj de tipo domus.

La itala arkitekto de la 16a jarcento nome Andrea Palladio estis la unua post la antikva periodo kiu utiligis peristilojn por marki la enirejon de loĝejoj. Li estis kritikata por esti kontribuanta al instalo de konfuzo inter la religia kaj la civila arkitekturoj. Tiu konstruelemento estis foje reprenita de ties sekvantoj (vidu artikolon Paladianismo).

Tiu konstruelemento estis poste reprenita de la arkitektoj novklasikaj de la 19a jarcento por oficialaj konstruaĵoj: ekzemple la Palaco Brongniart en Francio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 163.
  2. Azorín, samloke.