Andrea Palladio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Supozata portreto de Palladio
La preĝejo Il Redentore, Venecio.

Andrea di Piero della Gondola, nomata Palladio (30-a de novembro 1508 en Padovo; 19-a de aŭgusto 1580 en Vicenza) estis la plej grava arkitekto de la renesanco en norda Italio.

Li estis la unua "granda profesia arkitekto", kiu laboris nur kiel arkitekto sen aktiviĝi ankaŭ en aliaj artaj fakoj.[1]

Li inspiriĝis je la romia arkitekturo kaj la grandaj arkitektoj de la itala Renesanco, precipe Bramante, Michelangelo, Sanmicheli kaj Sansovino. Sed li neniam nur imitis la ekzemplojn, sed alfrontis ĉiun konstrutaskon en kreiva kaj originala maniero. Lia celo estis arkitekturo, kiu orientiĝas laŭ la praktikaj kaj idealaj bezonoj de la komisianto, respektante la estetikaj principoj de ekvilibrio kaj proporcio kaj la kondiĉoj rezultantaj el la cirkonstancoj de la konstruloko. La rezulto estis konstruaĵoj tre harmoniaj kaj elegantaj.

Per siaj konstruaĵoj kaj skribaĵoj li iĝis la fondinto de paladianismo, kiu ege influis la arkitekturon de novklasikismo en okcidenta kaj norda Eŭropo, en Britio kaj Usono.

Kelkaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ackerman, James S., Palladio. London: Penguin books 1991.
  • Tavernor, Robert, Palladio and Palladianism. London: Thames and Hudson 1991.
  • Wundram, Manfred, Andrea Palladio, 1508-1580: architect between the Renaissance and Baroque. Köln: Taschen 2004

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikolaus Pevsner / Hugh Honour / John Fleming: Lexikon der Weltarchitektur. 3. Aufl. Prestel Verlag, München 1990, pag. 476. (germane)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]