Itala Renesanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Kreo de Adamo, sceno el la plafono de la Siksta Kapelo fare de Mikelanĝelo, ŝlosila verko de Supra Renesanco.
Florenco, centro de la Renesanco.
Freskoj fare de Rafaelo en la Stanza della Segnatura en la Vatikana Palaco.
Mona LisaLa Gioconda (1503–05/07)—Louvre, Parizo, Francio.
Fotokunmetaĵo

La Itala Renesanco (itale Rinascimento [rinaʃʃiˈmento]) estis la plej frua manifestado de la ĝenerala eŭropa Renesanco, nome periodo de granda kultura ŝanĝo kaj atingaro kiu ekis en Italio dum la 14a jarcento kaj daŭris ĝis la 16a jarcento, markante transiron inter Mezepoko kaj Moderna Epoko en Eŭropo. La termino Renesanco estas esence moderna esprimo kiu enmodiĝis en la 19a jarcento, en la verko de historiistoj kiaj Jules Michelet kaj Jacob Burckhardt. Kvankam la originoj de movado kiu estis limigita ege en la klera kulturo de intelekta kutimaro kaj sponsorado povas esti datita jam el la plej frua parto de la 14a jarcento, multaj aspektoj de italaj kulturo kaj socio restis tre mezepokeca; la Renesanco ne venis al sia kompleta tuto ĝis la fino de la jarcento. La franca vorto renaissance (Rinascimento en itala) signifas "renaskiĝon", kaj fakte tiu epoko estas plej bone konata pro la renovigita intereso en la kulturo de klasika antikveco post la periodo kiun la renesancaj humanistoj etikedis kiel Mallumaj Epokoj.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Kvankam nuntempe la Itala Renesanco eble estas plej bone konata pro la pentrarto kaj la arkitekturo, tiu periodo fakte atingis ĉefajn rezultojn en literaturo, muziko, filozofio, kaj aliaj artoj, same kiel en scienco. Italio iĝis la agnoskita eŭropa ĉefa lando en ĉiuj tiaj areoj ĉirkaŭ la malfrua 15a jarcento, kaj je variaj gradoj retenis tiun hegemonion ĝis ĉirkaŭ 1600. Tio okazis spite turbulan kaj ĝenerale katastrofa periodo en la itala politiko, laŭ kies fluo plej el Italio estis submetita fare de la ĉefaj eŭropaj potencoj, nome fare de francoj, germanoj kaj hispanoj. La Eŭropa Renesanco ekis en Toskanio (Centra Italio), kaj centriĝis en urboj kiaj Florenco kaj samregionaj.[1] Ĝi poste etendis al Venecio, kie la restaĵoj de antikvgreka kulturo estis alportitaj, provizante al humanistaj fakuloj per novaj tekstoj. La Renesanco poste havis gravan efikon sur Romo, kiu estis ornamita per kelkaj strukturoj en la nova modo all'antico (antikveca), poste ege rekonstruita per la povego de humanistaj 16a-jarcentaj papoj. La Itala Renesanco pintis en la mezo de la 16a jarcento kiam invadoj fare de eksterlandanoj metis la tutan regionon en la tumulto de la Italaj Militoj. Tamen, la ideoj kaj idealoj de la Renesanco daŭris kaj etendis al la resto de Eŭropo, komencante la aperon de la Norda Renesanco, kaj de la Angla Renesanco.

La Itala Renesanco estas plej bone konata pro siaj kulturaj atingoj. Historio de renesanca literaturo kutime ekas per Petrarko (plej bone konata pro la elegante polurita nacilingva sonetaro kiu poste estos nomata Canzoniere (kantaro) kaj pro la frenezco por librokolektado kiun li komencis) kaj per lia amiko kaj samtempulo Boccaccio (aŭtoro de Dekamerono). Famaj nacilingvaj poetoj (antaŭe eŭropa poezio estis ĉefe latinlingva) de 15a jarcento inkludas la renesancajn eposajn aŭtorojn Luigi Pulci (aŭtoro de Morgante), Matteo Maria Boiardo (aŭtoro de Orlando Innamorato), kaj Ludovico Ariosto (aŭtoro de Orlando Furioso). La verkistoj de la 15a jarcento kiaj la poeto Poliziano kaj la platonisma filozofo Marsilio Ficino etendis tradukojn el kaj Latina kaj Greka. En la komenco de la 16a jarcento, Castiglione (Il Cortegiano) esprimis sian vidpunkton pri la idealaj gekorteganoj, dum Makiavelo rigardis al "la verità effettuale della cosa" — la fakta vero de la aferoj — en La Princo, komponita, laŭ humanisma stilo, ĉefe el paralele antikvaj kaj modernaj ekzemploj de virtù (virto). La itala renesanca pentrarto projekciis hegemonian influon sur sekva eŭropa pentrarto dum venontaj jarcentoj, danke al artistoj kiaj Giotto di Bondone, Masaccio, Fra Angelico, Piero della Francesca, Domenico Ghirlandaio, Perugino, Michelangelo, Raphael, Botticelli, Leonardo da Vinci, kaj Ticiano.

Tiu sama veras por la arkitekturo, praktikita de Brunelleschi, Leon Battista Alberti, Andrea Palladio, kaj Bramante. Ties verkoj estas la Florenca Katedralo, Baziliko Sankta Petro de Romo, kaj la Tempio Malatestiano en Rimini (por aludi nur kelkajn, por ne mencii multajn belegajn privatajn rezidejojn. Fine, la Aldina Presejo, fondita de la presisto Aldo Manuzio, aktiva en Venecio, disvolvigis la italan tipon kaj la malgrandan, relative porteblan kaj malmultekostan presitan libron kiu estas portebla en unu poŝo, same kiel estis la unua kiu publikigis eldonojn de libroj en Antikva Greka. Krom kelkaj kulturaj kontribuoj, kelkaj nuntempaj historiistoj vidas tiun epokon ankaŭ kiel unu el la faktoroj por la komenco de la ekonomia bremso por Italio (aliaj estus la malfermo de la komercvojoj de Atlantiko kaj ripetaj invadoj fare de eksterlandanoj kaj malhelpoj fare de kaj la Franca kaj la Hispana Imperioj).

Renesanca arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Renesanca arkitekturo.
Bildo de Palladio pri la Templeto de Bramante.

Italio en la 15a jarcento, kaj la urbo Florenco partikulare, estis hejmo de la Renesanco. Estis en Florenco kie la nova arkitektura stilo havis sian komencon, malrapide evoluante el la maniero kiel Gotiko kreskiĝis el Romaniko, sed konscie alportita de partikularaj arkitektoj kiuj klopodis revivigi la ordon de pasinta "Ora epoko". La fakula alproksimiĝo al la arkitekturo de antikveco koincidis kun la ĝenerala revivigo de lernado. Nombraj faktoroj estis influaj en ties kreado.

Italaj arkitektoj ĉiam preferis formojn kiuj estas klare difinitaj kaj strukturaj membroj kiuj esprimas ties celojn.[2] Multaj Toskanaj Romanikaj konstruaĵoj jam montris tiujn karakterojn, kiel ĉe la Florenca Baptejo kaj la Katedralo de Pisa.

Italio fakte neniam tute adoptis la gotikan stilon de arkitekturo. Krom la Katedralo de Milano, (influita de la Franca Ornama Gotiko), malmultaj italaj preĝejoj montras la emfazon al vertikaleco, la klostrajn kortojn, la ornamegan kaj komplikan nervecan volbadon kiu estas karakteroj de Gotiko en aliaj partoj de Eŭropo.[2]

La esto, partikulare en Romo, de antikva arkitekturaj restaĵoj montrante la ordigitajn trajtojn de la klasika stilo havigis inspiron por artistoj samtempe kiam ankaŭ filozofio turniĝis al tio klasika.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burke, P., The European Renaissance: Centre and Peripheries (1998)
  2. 2,0 2,1 2,2 Banister Fletcher, History of Architecture on the Comparative Method (unua eldono 1896, nuna eldono 2001, Elsevier Science & Technology ISBN 0-7506-2267-9).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Baron, Hans. The Crisis of the Early Italian Renaissance: Civic Humanism and Republican Liberty in an Age of Classicism and Tyranny. Princeton: Princeton University Press, 1966.
  • Burckhardt, Jacob (1878), The Civilization of the Renaissance in Italy, trad. S.G.C Middlemore [1] Arkivigite je 2012-12-09 per Archive.today
  • Burke, Peter. The Italian Renaissance: Culture and Society in Italy Princeton: Princeton University Press, 1999.
  • Capra, Fritjof. (2008), The Science of Leonardo. Inside the Mind of the Great Genius of the Renaissance. Doubleday ISBN 978-0-385-51390-6
  • Cronin, Vincent
  • Hagopian, Viola L. "Italy", in The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN
  • Hay, Denys. The Italian Renaissance in Its Historical Background. Cambridge: Cambridge University Press, 1977.
  • Jensen, De Lamar (1992), Renaissance Europe
  • Jurdjevic, Mark. "Hedgehogs and Foxes: The Present and Future of Italian Renaissance Intellectual History," Past & Present 2007 (195): 241-268, Shows Humanism has been the main concern of historians recently; Discusses the works of William Bouwsma, James Hankins, Ronald Witt, Riccardo Fubini, Quentin Skinner, J. A. Pocock, and Eric Nelson.
  • Lopez, Robert Sabatino, The Three Ages of the Italian Renaissance Charlottesville: University Press of Virginia, 1970.
  • Pullan, Brian S. History of Early Renaissance Italy. London: Lane, 1973.
  • Raffini, Christine, Marsilio Ficino, Pietro Bembo, Baldassare Castiglione: Philosophical, Aesthetic, and Political Approaches in Renaissance Platonism. Renaissance and Baroque Studies and Texts, v.21, Peter Lang Publishing, 1998. ISBN 0-8204-3023-4
  • Ruggiero, Guido. The Renaissance in Italy: A Social and Cultural History of the Rinascimento (Cambridge University Press, 2015). 648 pp. online review

Plia legado[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]