Orlando Furioso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Orlando Furioso, 1551
Titolpaĝo de la tria eldono de la traduko de Orlando Furioso de John Harington, 1634. La unua eldono estis 1591

Orlando Furioso estas longa itala romanca poemo verkita de Ludovico Ariosto en 1516. Ceteraj eldonoj aperis en 1521 kaj 1532. La verko estas konsiderata mejloŝtono en okcidenta literaturo.

La unua versio estis skribita en Ferrarese, dialekto de Ferrara. Poste ĝi tradukiĝis en literaturan toskanan por ke ĝi pli legeblu tra Italio. Ĝi estis unu el la unuaj verkoj skribitaj kun atento al la ebleco de vasta eldonado per la nova presarto de Johannes Gutenberg.

Ĝi daŭrigas la intrigojn kaj personojn de la nefinita Orlando Innamorato de Matteo Maria Boiardo (eldonita postmorte en 1495), sed kvankam la verko de Boiardo sigelas la romantikan literaturon kaj celas unue instrui kaj poste plaĉi, tamen la epopeo de Ariosto estas romantika verko verkita unue por plaĉi kaj poste por instrui.

En verko kiu miksas realismon kaj fantazion, humuron kaj tragedion, la scenejo estas la tuta mondo, kaj fantazia vojaĝo al la Luno. En ĝiaj historiaj scenoj kaj karakteroj, ĝi dividas iujn trajtojn kun la malnovfranca Chanson de Roland de la 11a jarcento, kiu rakontas pri la morto de Roland. La rakonto estas kavalira enamiĝo kiu devenis de tradicio komenciĝanta en la finmezepoko kaj daŭranta en populareco en la 16-a jarcento kaj bone en la 17-a.

Ĝi elstaras je la eksterordinara inventemo kaj rakontado de la aŭtoro, kaj laŭ sia nekredeble riĉa kaj klara stilo. Orlando Furioso enhavas pli ol cent nomitajn personojn kaj multajn diversajn intrigojn, sed la ĉefaj temas pri

  • Bradamant kaj Rogero
  • Orlando kaj Angelika
  • Parizo kaj la milito inter kristanoj kaj paganoj

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Diversaj amuzaj intrigoj pri kavaliroj, bataloj, ĉevaloj, amo, magio, strangaj bestoj, monstroj, armiloj, serĉado, ktp okazas en la 46 kantoj, kiuj havas po 80 al 100 stancojn, preskaŭ 5000 sume. Ĉiu stanco havas 8 versajn kun la rimaranĝo abababcc (itale ottava rimo). Ĝia totala longo estas 38 736 linioj, kio faras ĝin unu el la plej longaj poemoj en eŭropa literaturo.

Ĉefaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Orlando - Kavaliro, unu el la palatinoj de Karolo la Granda, perdas sian prudenton pro sia amo al Angelika.

Atlantido - potenca islama sorĉisto, la instruisto de Rogero.

Elkina - malbona sorĉistino kiu vivas sur magia insulo kaj faligas virojn kun ŝiaj ĉarmoj kaj iluzioj, kaj post kiam ŝi estas naŭzita je ili iĝas ilin arboj.

Angelika - islama princino, la objekto de amo de Orlando, Rinaldo kaj multaj aliaj kavaliroj.

Astolpho - kavaliro, filo de Otto, Reĝo de Anglio, kaj unu el la palatinoj de Karolo la Granda. Falis en la reton de Elkina kaj vivis dum kelka tempo kiel arbo sur ŝia insulo.

Bradamant - militista kavaliro, la fratino de Rinaldo kaj la kuzo de Orlando. Enamiĝante al Rogero kaj savante lin de la kaptiteco de Atlantido.

Brunello - nano, ruza ŝtelisto, servisto de la islama reĝo Agramante.

Melissa - bonkora magiisto, multe helpas al Bradamant kaj Rogero.

Marpasa - Reĝino de Hindio, la fratino de Rogero kiu estis apartigita de li kiel infano.

Rogero - potenca islama kavaliro. Liaj gepatroj mortis en lia junaĝo kaj li estis kreskigita fare de atlantanoj. Dum la epopeo li enamiĝas al Bradamant.

Rodomonte - Reĝo de Serza kaj Alĝerio, estras la Aliancon de Islamaj Saracenaj Reĝoj kontraŭ Karolo la Granda.

Ronald - kavaliro, unu el la palatinoj de Karlo la Granda, la frato de Bradamant, la kuzo de Orlando. Lastatempe konkurencas pri ilia amo al Angelika.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo de la eldono de 1565 de Orlanda Furioso fare de Francesco Franceschi.

La rakonto okazas dum religia milito. Karolo la Granda sendis kavalirojn batali la paganojn. Unu ĉefa intrigo temas pri la amo de Orlando al Angelika. Pro ama malfeliĉo, Orlando freneziĝas, kaj lia kuzo Astolpho devas resanigi lin, per granda serĉo.

Alia grava intrigo estas Bradamant kaj Rogero, kiuj amas unu la alian. Ili estas disigataj dum plejmulto de la agado, sed finfine retrovas unu la alian feliĉe. Milito en Parizo estas alia granda afero. Pagana reĝo Rodomont preskaŭ sole detruas Parizon (ĉar Orlando ne malhelpas lin, pro lia obseda serĉado por Angelika).

Multaj perfortaj bataloj okazas, kun sangaj priskriboj de morto. Unufoje estas interesa prediko kaj bedaŭro pri la nova uzo de pafiloj, kiuj detruis la spiriton kavalirecan. Imponan germanlingvan tradukon faris Diederich von dem Werder.

Artaj influoj[redakti | redakti fonton]

Ruggiero Savanta Angelica fare de Jean Auguste Dominique Ingres.
Ruggiero Savanta Angeliko de Gustave Doré

Orlando Furioso estas unu el la plej influaj literaturaj verkoj de ĉiuj tempoj. Ariosto estis la unua verkisto, kiu atingis internacian sukceson jam en sia vivo. Antaŭ la jaro 1600, lia libro tiom furoris ke ĝi estis publikigita en 154 eldonoj, pli da ekzempleroj ol iu ajn alia libro tiutempe. Konsekvence, lia influo al eŭropa literaturo, kaj aliaj artoj, estas grandega.

En Italio, Torquato Tasso en la eposa Jerusalemo liberigita pruntprenis rakontojn kaj rolulojn de la verko, Terracina verkis daŭrigon, kaj Leopardi konsideris Arioston je la virto de la antikvaj klasikaj poetoj. Laŭ atestoj Galileo parkere konis la verkon.

En Hispanio, Ariosto influis la verkado de la eposa La Araucana de Alonso de Ercilla, kaj la verko de Ariosto sekvis epopeaj daŭrigoj de Luis Barahona de Soto kaj de Lupe de Vega. Luis de Gongora estis influita verki la kanton "En Pastora Ŝirmejo". Influita de la verko de Boiardo, Bernardo de Balbuena verkis la poezian projekton epopean El Bernardo aŭ Viktorio de Roncesvalles (1624). La influo de Ariosto estas evidenta en la romano Don Quijote de Cervantes. En Portugalio, Luís Vaz de Camões estis influita de Maristo en la epopeo "La Luzidoj".

En Anglio, la unua angla traduko de Orlando Furioso far John Harington laŭ peto de reĝino Elizabeto la 1-a kaj estis publikigita en 1591. La eposa verko de Edmund Spencer Faerie Queene (La Fea Reĝino) multe ŝuldiĝas. Robert Greene verkis teatraĵon nomitan Orlando Furioso. La teatraĵo "Multe da bruo pri nenio" de Shakespeare prenas unu el ĝiaj intrigoj (Hero / Claudio / Don John) de Orlando Furioso (probable per Spenser aŭ Bandello). Milton estis influita de la verko, kaj sekve de Ariosto decidis verki siajn poemojn en la angla anstataŭ en la latina, kaj en la epopea "Paradizo Perdita" li inkluzivis omaĝoj al la verko. Laŭ mematesto, la verkisto Walter Scott estis alkutimita legi ambaŭ verkoj ĉiujare. La verko multe influis multe da romantikaj poetoj, inter ili: Southey, Byron kaj Wordsworth. En Francio, la verko havis grandan influon sur la poetoj Ronsar, du Bellay, La Fontaine.

En la 19-a jarcento, Hegel konsideris, ke la multaj alegorioj kaj metaforoj de la verko ne servas nur por refuti la idealon de kavalireco, sed ankaŭ por pruvi la misrezonadon de homaj sentoj kaj juĝo.

En modernaj tempoj la argentina verkisto Jorge Luis Borges kaj la itala verkisto Italo Calvino estis admirantoj de Ariosto. La moderna rusa poeto Osip Mandelstam omaĝis Orlando Furioso en sia poemo Ariosto (1933). La romano The Enchantress of Florence (2008) de la brita verkisto Salman Rushdie estis parte inspirita de Orlando Furioso.

En muziko, la poemo estis la bazo de multaj operoj. En la baroka epoko, la verko inspiris multajn klasikajn komponistojn, inkluzive Caccini, Lully, Scarlatti, Rameau, Albinoni, Vivaldi, Handel, Piccini, Haydn, kaj iuj el la rakontoj fariĝis la temon de pentraĵoj de multaj pentristoj, kiel Carracci, Veronese, Reynolds, Tiepolo, Ingres, Delcroix, Burton, Redon, Gustave Doré, kaj aliaj.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]