Francesca Caccini
Francesca Caccini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1587 en Florenco |
Morto | 30-an de novembro 1639 (52-jaraĝa) en Florenco |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Grandduklando de Toskanio |
Familio | |
Patro | Giulio Caccini (en) |
Patrino | Lucia (Gagnolanti) Caccini (en) |
Frat(in)o | Settimia Caccini |
Okupo | |
Okupo | komponisto operkantisto muzikinstruisto verkisto poeto liutisto aktoro |
Francesca Caccini (* 18-a de septembro 1587 en Florenco; † 1640 samloke) estis Itala kantistino, poetino kaj komponistino de la frua baroko.
Ŝi estis la sola virino kies komponaĵoj estis publikigitaj en Eŭropo de la 17-a jarcento kaj la unua virino kiu komponis operojn.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Francesca Caccini ricevis sian unuan muzikan edukadon ĉe sia patro, la komponisto kaj kantisto Giulio Caccini (1545-1618), pri kantado kaj liuto.
Ŝia unua publika prezentado kiel kantistino estis ĉe la geedziĝo de Henriko la 4-a de Francio kaj Maria de 'Mediĉi en la jaro 1600, kiam ŝia patro kunlaboris en la komponado de la muziko por la ceremonio.
Verŝajne Francesca kantis en tiu evento la operojn "La kidnapo de Cefalo"(Il rapimento di Cefalo), kaj “Euridice” (L'Euridice).
Komence de sia kariero ŝi agis kune kun siaj gepartoj kaj gefratoj sub la nomo Concerto Caccini, tamen poste ŝi formis grupon kun sia fratino Settimia kaj la Roma muzikisto Vittoria Archilei. En tiu ĉi epoko ŝi kelkfoje ricevis la nomon Cecchina.
Por la tempo de 1604/1605 laŭvole de reĝino Maria (de Medici) la familio Caccini estis forpermesita al la kortego de Henriko la 4-a al Parizo. Ĉi tie la reĝo estis tiel imponita de ŝi, ke li proponis al ŝi resti daŭre ĉe la kortego en Parizo. Tamen grandduko Ferdinando de Medici ordonis la familion reen al Florenco, kie ŝia famo pli kaj pli kreskis. Malmultan tempon poste ŝi altiris la atenton de Claudio Monteverdi, kiu estis impresita de ŝia kantado. En 1607 ŝi edziniĝis kun membro de la Camerata Florentino, Giovanni Battista Signorini.
Dum tiu tempo disvolviĝis ŝia lerteco kiel komponisto. Kune kun la libretisto Michelangelo Buonaroti (nevo de la grandioza artisto) ŝi verkis muzikon por interludoj ĉe la kortego de lo Medici kaj komencis ankaŭ verki operojn. Jam antaŭ la jaro 1618 ŝi estis unu el la dungitoj plej bone pagataj ĉe la kortego kaj ŝi gajnis pli ol sia patro. La plej signifaj el ŝiaj komponaĵoj, estis produktita dum tiu ĉi periodo, ĉe la kortego en Florenco.
En 1625 ŝi akiris unu el siaj plej grandaj sukcesoj per la opero "La liberazione di Ruggiero dall'isola d'Alcina", komponita por la vizito de la princo Ladislaus Sigismondo. Tiu ĉi opero estis ankaŭ interpretata en Varsovio en 1628, estante tiel la unua opero Itala prezentata en la eksterlando.
Florenco tiutempe estis unu el la plej elstaraj kulturaj centroj. Ĉi tie Francesca do restis ĝis sia vivofino. La datoj de ŝiaj lastaj vivojaroj estas malabundaj, ekzistas dokumentoj, en kiuj aperas ajna Francesca Caccini, edzino de senatoro, mortinta en 1640, kvankam aliaj fontoj datas ŝian morton en 1630.
Francesca Caccini estis rigardata kiel unu el la plej bonaj kanstistoj de sia tempo. Ŝi ĉiam akompanis sin mem per klaviceno aŭ per liuto. Kiam en 1618 mortis ŝia patro, ŝi estis krom Jacopo Peri la plej grava muzikisto en Florenco.
La kompona verko
[redakti | redakti fonton]La plej frua indico pri ŝia kompona verkado estas letero de la 10-a de septembro 1606 al la poeto Michelangelo Buonarrotti. En tiu Francesca dankas pro la transcedo de poemoj, kiujn ŝi volis muzikigi. En 1607 ŝi prezentis sian unuan operon "La Stiava". Ĝis 1625 sekvis kvin pluaj operoj, ties parituroj estas resp. estis rigardataj kiel malaperintaj:
- "Il passatempo" (1614);
- "Il ballo delle Zigane" (1615);
- "La fiera" (1619);
- "Il martirio di S. Agata" (1622);
- "La liberazione di Ruggiero dall'isola d'Alcina" (1625);
Francesca verkis kvin operojn, kvar el ili perdiĝis, nur “La liberigo de Ruggiero” (itale La liberazione di Ruggiero) pluvivis sendifekta. Per tiu opero Francesca havis sian plej grandan sukceson en 1625, kiam ĝi estis prezentita por la vizito de la princo Ladislaus Sigismondo. Oni ankaŭ prezentis ĝin en Varsovio en 1628, estante la unua itala opero prezentita ekster ĝiaj limoj.
Ĝi baziĝas sur unu el la multaj subtipoj de la epopea poemo “Orlando furioso“ de Ludovico Ariosto. Temas pri kompleksa intrigo, kiu estus konata al aŭskultantoj de tiu tempo. La verko de Caccini, atinganta la pinton en tiu momento, havas esencan lokon en la historio de la opero, kiu estis emerĝanta muzika formo. Cusick verkis, ke “La liberazione” ne estis teknike nomata opero tiutempe aŭ komprenata kiel tia, sed tiel pasis al la historio.
Francesca Caccini verkis muzikon por multnombraj ĝentilaj distraĵoj, por la Karnavala sezono aŭ por marki gravajn okazaĵojn en la vivo de siaj sponsoroj. Estis per ŝia muziko por la Karnavala distro de 1607, en kiu estis prezentata “La Sklavino” (La stiava), kiam la Mediĉi nomumis ŝin al ilia servo.
Ŝi estis virtuoza kantisto, ŝia ĉefa tasko estis ludi en scenejo. Sed ŝi ankaŭ ludis gitaron, liuton, harpon, kaj klavaron. Do Francesca havis diversajn rolojn en la kortego: Ŝi instruis kantadon, instrumentan prezentadon, kaj komponaĵon al junaj virinoj de la kortego, de la plej altaj sociaj rangoj ĝis la serva klaso.
Ŝi ankaŭ komponis religiajn kaj sekularajn instrumentajn verkojn, muzikon por teatraĵoj, kaj verkis poeziojn en la itala kaj la latina, sed malmultaj el ŝiaj verkoj pluvivas. Kiel kantverkistino ŝi kontribuis al la kulturaj kaj politikaj programoj de sia mecenato.
En 1618 aperis ŝia unika libro kun komponaĵoj de madrigaloj, "La unua libro de muziko" (itale Il primo libro delle musiche), kiu havis artan kaj pedagogian celon. Ĝi estas interesa pro tio, ke ĝi ofertas komprenon pri ŝia metodo kiel instruisto. La libro enhavas ampleksan varion de muzikaj ĝenroj sekularaj kaj sanktaj tekstoj. Krome ĝi inkludas eksplicitan notacion por voĉa ornamado, kiu ŝajnas estis la ĉefa rolo de kantinstruisto.
La libro de Francesca Caccini probable reprezentas nur malgrandan parton de la kantoj, kiujn ŝi komponis por sia propra uzo en interpretadoj, aŭ kiel instrua materialo por siaj lernantoj.
Ekde la fino de la 20-a jarcento, tiu libro madrigal ricevis akademian atenton, ĉar ĝi eble enhavas aŭtobiografiajn elementojn per kiuj la komponisto prezentas sin al la publiko. Sed ankaŭ, ĉar ĝi povas klarigi la historion de la “romaneska”: ripeta harmonia-melodia formulo, kiu servas kiel bazo por pluraj el ŝiaj komponaĵoj.
Estas dankenda la esplorlaboro de la direktistino Elke Mascha Blankenburg, ke La liberazione di Ruggiero post 355 jaroj travivis reprezentadon okaze de la "Internacia Komponistina Festivalo" en la jaro 1980 per la Kolonja operejo. La reĝion havis Andrea von Ramm.
En oktobro 1990 la "baleto" unuafoje refoje estis prezentita kiel kompletartaĵo. La praktikantoj estis Julia Henning ("Alcina"), Knut Schoch ("Ruggiero") kaj aliaj solistoj, la Kammerchor Fontana d'Israel kaj ensemblo kun historiaj instrumentoj. Muzika gvidado: Isolde Kittel-Zerer, enscenigo: Christa Leiffheidt, scenaranĝo: Matthias Moebius, kostumoj: Ralf Christmann. Konzertejo: enirhalo kaj ŝtuparejo de la muzeo por Hamburga historio, Holstenwall, Hamburgo.
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 5 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
Pliaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- "Rinaldo innamorato" (ne presita);
- 1 libro de sakralaj kaj profanaj 1-2voĉaj kantatoj kun figurita baso (1618).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- «Francesca Caccini», Historical Anthology of Music by Women. James R. Briscoe, ed. Indiana University Press, Bloomington, Indiana, 1986. ISBN 0253212960
- «Francesca Caccini», The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1561591742
- Francesca Caccini, Musician to the Medici and her "Primo Libro". Carolyn Raney, diss., New York University, 1971.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto