Jacopo Peri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacopo Peri
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1561 (1561-08-20)
en Romo
Morto 12-an de aŭgusto 1633 (1633-08-12) (71-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Loĝloko Romo
Ŝtataneco Grandduklando de Toskanio
Okupo
Okupo operkomponisto • orgenisto • operkantisto • komponisto
Verkoj Euridice
vdr

Jacopo PERI (naskiĝis la 30-an de aŭgusto, 1561, mortis la 12-an de aŭgusto, 1633) estis itala komponisto de baroka muziko kaj kantisto, ofte rigardata la iniciatinto de opero. Li verkis la unuan verkon hodiaŭ nomatan opero, Dafne (ĉ. 1597), kaj ankaŭ la unuan operon ankoraŭ ekzistantan, Euridice (1600).

Peri verŝajne naskiĝis en Romo, sed studadis en Florenco sub Cristofano Malvezzi, kaj poste laboradis en multaj preĝejoj tie. Li sekve eklaboris en la Medici-kortego, unue kiel tenora kantisto kaj klavaristo, kaj pli malfrue kiel komponisto. Liaj plej fruaj verkoj estis incidenta muziko por teatraĵoj kaj madrigaloj.

En la 1590-aj jaroj, Peri ekhavis rilatojn kun Jacopo Corsi, kiu estis la ĉefa patrono de muziko en Florenco. Ili kredis, ke la siatempa arto staris malalte kompare kun klasikaj helenaj kaj romiaj verkoj, kaj decidis entrepreni la rekreadon de greka tragedio, kiel ili ĝin komprenis. Ilia verkado aldoniĝis al tiu de la Florenca Camerata de la antaŭa jardeko, kiu produktis la unuajn provojn en monodio, la stilo de solista kanto super konstanta baso, kiu fine disvolviĝis en recitativon kaj arion. Peri kaj Corsi kunlaborigis la poeton Ottavio Rinuccini por verki tekston, kaj la rezulto, Dafne, kvankam oni nun ĝin rigardas tre malproksima de tio, kion antikvaj grekoj rekonus, estas nun rigardata la unua verko en nova formo, opero.

Rinuccini kaj Peri poste kunlaboris pri Euridice. Tiun ĉi oni ludis unue la 6-an de oktobro, 1600 kaj, male ol Dafne, ĝi ankoraŭ ekzistas nun (kvankam ĝi estas tre malofte enscenigita, kaj tiam nur kiel historia memoraĵo). La verko utiligis la freŝe disvolvitajn recitativojn, kiuj venis inter arioj kaj ĥoroj kaj helpis per antaŭenigo de la agado.

Peri produktis multajn aliajn operojn, ofte kunlaborante kun aliaj komponistoj, kaj ankaŭ verkis multajn aliajn pecojn por diversaj kortegaj distradoj. Neniu el liaj pecoj estas ludata nuntempe, kaj eĉ antaŭ la tempo de lia morto, lia opera stilo aspektis iom eksmoda kompare kun la verkado de relative pli junaj reformistaj komponistoj kiel Claudio Monteverdi. La influo de Peri sur tiujn postajn komponistojn tamen estis granda.

Jacopo Peri