Epopeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tablojdo enhavanta fragmenton de la Epopeo de Gilgameŝ

Epopeo estas speco de rakonta beletro, kiu prozeverse celebras miton aŭ gravan eventon. Epopeo ofte rakontas la aventurojn de herooj kaj celas subteni la kreiĝon aŭ formiĝon de etnocivilizo aŭ batalon por sendependeco, uzante religiajnkosmologiajn temojn.

Aliaj epopeoj interlaĉas serion da aventuroj aŭ historioj, kiel faras ekzemple Ovidio. Kelkaj fakuloj alkalkulas ankaŭ la ĝenron didaktika epopeo (Lukrecio, Manilio k.m.a.) al la epopea ĝenro.

La epopea arto ankaŭ nomiĝas epiko. Ĝi estas unu de la tri grandaj specoj de la poezio kune kun la liriko kaj la drama arto.

En helena mitologio, la Muzo Klio estas ligite epopean poezion.

Diferenco inter epopeo kaj eposo[redakti | redakti fonton]

En Esperanto ekzistas du diversaj poeziaj kategorioj pri epopeo kaj eposo, kiuj ne estas sinonimoj, do ne signifas la saman, kvankam ŝajnas ke ĝis nun en la multlingva vikipedio nur antaŭvidiĝas unu artikolo.

Laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio,

  • epopeo estas "verko plej tipe epika, poezie rakontanta la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas tutan popolon aŭ tutan epokon el patruja, religia, mora vidpunkto: «Eneado» estis la tipo de la klasikaj epopeoj; «La Dia Komedio» kaj «Kalevala» estas tute ne klasiktipaj epopeoj."[1]
  • dum eposo estas "la rakonta poezio, sen speciale heroa signifo: la kavaliraj eposoj; el malnovaj eposaj kantoj Elias Lönnrot kompilis la epopeon «Kalevala»."[2]

Grekaj kaj latinaj epopeoj[redakti | redakti fonton]

La plej famaj epopeoj en la greka kaj latina lingvoj estas:

ambaŭ atribuataj al Homero

Epopeoj en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En aliaj lingvoj estas:

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Etimologie la vorto epopeo devenas el la greka lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo epopeo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, same jam en la presita eldono de 1970, paĝo 244
  2. artikolo eposo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, same jam en la presita eldono de 1970, paĝo 244
  3. The Lusiads (1800-1882). Alirita 2013-08-31.