Jugorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jugorno sur la scenejo de Maria Nacia Teatro 16.03.2019. Video.
Jugorno sur la scenejo de Maria Nacia Teatro 16.03.2019. Video.

Jugorno (marie: de Jumo — «Dio» kaj korno — «vojo»; Kanto pri aŭgura vojo) estas maria eposo verkita de A. Ja. Spiridonov en la fino de 20-a jarcento.

La eposo estis eldonita kiel aparta libro en 2002. Pro kreado de la eposo ĝia aŭtoro ricevis la titolon "laŭreato de ŝtata premio de Respubliko Marij El en literatura areo de la nomo de S. G. Ĉavajn".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tio estas granda eposa poemo, bazita sur la mitoj, legendoj kaj kantoj de marioj. Fakte ĉi tio estas maria nacia eposo, poeta enciklopedio de mariaj spirita vivo kaj mitologia pensado. La poemo estas verkita en la rusa lingvo. Traduko en la marian lingvon estas farita de A. Mokeev.

La poemo konsistas el 8 000 poeziaj ĉenoj, 23 kantoj, enkonduko, finalo, aŭtoraj komentoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Ĉasisto Salij serĉas elaĉeton, por edziĝi kun belega Pampalĉe. Li povas pagi la elaĉeton ne al ŝia familio sed al la tuta popolo. Dum sia vojaĝo Salij renkontas la dian Anason, kies filoj (Jum kaj Jin) kreis la mondon. Salij ricevas la oran ovon de tiu Anaso kaj alportas ĝin al la popolo kiel elaĉeto. Homoj vortobatalas pro la ovo. Finfine sorĉa kokido disbatas la ovon kaj malica nano venas en la mondon.

Tiu ĉi nano estas Targiltiŝ, la tria filo de la dia Anaso, malica spirito de oro. La popolo timas la spiriton, la homoj pensas ke Salij estas kulpa (kial li alportis la ovon) kaj ekziligas lin.

Targiltiŝ volas esti la ora dio kaj potenci la marian popolon. Li faras malbonon kaj neniu povas venki lin. Princo Pektemir alianciĝas kun Targiltiŝ, iĝas tirano kaj prenas la nomon Tjukan Ŝur. Tjukan Ŝur kreas la regnon de malbono, li subpremas homojn kai daŭrigas sian vivon, mortigante infanojn. Li volas edziĝi kun belega Pampalĉe, sed diino Jumin Udir ("ĉiela junulino") prenas ŝin en ĉielon.

Post multe da jaroj blinda grandaĝulo aŭguras al vidvino, vivanta en la lando de Tjukan Ŝur, ke ŝia filo Akmazik iĝos kaŭzo de la morto de la tirano. Poste Akmazik renkontiĝas kun Unavij — la filino de Tjukan Ŝur. Ili enamiĝas unu al alia. Akmazik venas al Tjukan Ŝur por mortigi lin. Por la savo de Akmazik, Unavij ŝtelas la saketon de sia patro. En tiu ĉi saketo li konservas la animojn de la mortaj infanoj. Provante repreni ĝin, Tjukan Ŝur hazarde bruligas la saketon kaj mortas.

Ekzemplo de la teksto[redakti | redakti fonton]

ruse: marie: Esperante:
«Спой нам, спой!» коль говорите —

Грех великий отказаться.
Все уходит в этом мире,
Все конец найдет когда-то,
Коль отмечено началом.
Что на свет явилось сущим,
Что на путь земной ступило —
То в положенные сроки
Светлый мир наш покидает.
Ну, а что же остаётся?
Остаётся то, что скажем:
Слово наше не сотрется,
Память наша не иссякнет!

«Муро, муро!» маныда, да

Ом муралте гынже — сулык.
Вет чыла эрта тӱняште,
Чылажат ужеш мучашым,
Лийын гын тидлан тӱҥалтыш.
Мо илаш тӱняште шочын,
Мо тошкалын мландымбаке —
Чылажат вет, жап шумеке,
Ош тӱням кода эрелан.
Мо кодеш вара тугеже?
А кодеш ойна — ок коло,
Шомакна кодеш — ок пыте,
Шарнымаш кодеш — ок кӱрылт!

"Kantu, kantu!" se vi diras —

Do rifuzi estas peko.
En la mondo ĉio pasas,
Ĉio trovos sian finon,
Kio havas la komencon.
Kio venis en la mondon,
Kaj ekiris sur la tero —
Tio, kiam tempo venas,
For el luma mondo iras.
Sed ĉi tie kio restas?
Restas tio, kio ni diras:
Vortoj niaj kaj memoro
Estas tio, kio ne mortas.

En arto[redakti | redakti fonton]

La 18an de januaro 2019 en Joŝkar-Ola sur la scenejo de Maria Nacia Teatro de nomo de M. Ŝketan okazis la premiero de la spektaklo "Jugorno" (reĝisoro-surscenigisto estis V. A. Pekteev). [1].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • ruse: Спиридонов А. Я. Югорно : Песнь о вещем пути : Эпос мари : Опыт синтеза. — Йошкар-Ола: Марево, 2002. — 237 с.
  • ruse: Югорно // Энциклопедия Республики Марий Эл / Отв. ред. Н. И. Сараева. — Йошкар-Ола, 2009. — С. 838. — 872 с.

Referencoj[redakti | redakti fonton]