Mito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Difino kaj historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la universo klarigeblas per la modernaj astronomio kaj astrofiziko, dum arkeologio kaj historiscienco provas klarigi la historion de homaj socioj. En la fora pasinteco, kiam sciencoj ankoraŭ ne ekzistis, la komencojn de la mondo kaj de socio oni klarigis per mitoj.

La vorto mito estas ofte erare komprenita kun signifo fikcio, io kio neniam okazis. Mito estas vera metodo por pripensi la pasinton. Konata historiisto de religioj foje deklaris: "Mitoj sciigas nur tion, kio vere okazis." Ĉi tio ne signifas ke mitoj ĝuste klarigas tion, kio fakte okazis. Ĝi faras nur sugeston, tamen malantaŭ la klarigo estas tio, kion oni ne povas nek vidi nek ekzameni.

En antikva tempo niaj foraj prauloj, por klarigi por ili nekompreneblajn kaj misterajn eventojn, verkadis diversajn rakontojn kaj epopeojn, kiuj transdoniĝis de unu generacio al alia. Tiel aperis mitoj kaj legendoj. Mito estas tradicia rakonto pri la dioj aŭ praavoj kaj iliaj agoj en la komenco de la tempoj, plejofte kun religia, drameca karaktero. Mitoj respegulis fantastajn imagojn de antikvaj homoj pri la aranĝo de la universo, naturo kaj homa historio.

Mito estas neapartigebla de religio. Ambaŭ kredas je ekzisto de supernaturaj fortoj. Unu el la plej bonaj mitaj libroj estas Iliado de Homero, kiu sciigas pri la Troja milito. Neniu leganto de la libro hodiaŭ akceptas la Homeran raportaĵon kiel historie faktan rakonton. Eble estas eta dubo, tamen che iuj tempoj antaŭ multaj jarcentoj Homero vivis kaj tie vere okazis milito inter la Grekaj civitoj kaj la loĝantoj de nordokcidenta Azio Malgranda.

Klasifiko de mitoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas klasifiki mitojn laŭ temoj, priskribitaj en ili, menciindas mitoj pri

Deveno de la Universo - Deveno de la Tero - Tutmonda diluvo - Kreado de Homo - Fino de la mondo - Suno kaj Luno - Dioj kaj Herooj,

kiuj varias de unu popolo al alia.

Naciaj mitologioj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nacia mito.

La plej konataj kaj riĉenhavaj naciaj mitologioj estas:

Sumera - Egipta - Greka - Romia - Skandinava - Orienta - Ĉina

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]