Fikcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La "Ĉapelisto", rolulo en fikcia romano, La Aventuroj de Alico en Mirlando.

Fikcio estas imagema formo de rakonto, unu el la kvar reĝimoj de diskurso. Kvankam la vorto fikcio estas derivita de la latina fingo, fingere, finxi, fictum "formi, krei", verkoj de fikcio ne devas esti tute imaga kaj povas inkluzivi realajn homojn, ejojn, kaj eventojn. Fikcio povas esti skribita literaturo en noveloromano kaj similaj. Ĝi ankaŭ eblas esti parola, prezentita kiel filmo, teatraĵo, radiodramotelevidprogramo. Kvankam fikciaĵoj ne ĉiuj estas artemaj, ĝi ĝenerale estas konsiderata kiel formo de amuzaĵo.

Fikcio estas komparata al nefikcio, prezento de temo kiu estas verŝajne konsiderata kiel fakto. Fikcio kun elementoj de nefikcio estas ankoraŭ ofte konsiderata kiel fikcio.

Formoj de fikcio[redakti | redakti fonton]

Fikcio povas aperi en multaj formoj: kaj beletraj kaj spektaklaj. Tradicie, fikcio inkluzivas romanojn, novelojn, fabelojn, poezion, teatraĵojn, kaj epopeojn, tamen ĝi nun ankaŭ inkluzivas filmojn, komiksojn, videoludojn, kaj aliajn formojn.

Teknologiaj influoj de fikcio[redakti | redakti fonton]

Elektronika legilo

Moderne, teknologio grandparte influas la disvastigon kaj traktadon de fikcio. La vasta atingo de fikcio per retejoj kiel Projekto Gutenberg permesas atingon al multaj verkoj en Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj. Kopirajto - la rajto por kopiado de verko - estas multe pli malfacila devigi. Per la uzo de komputilo eblas interaktiva fikcio. Per la Interreto, fervoloj kunlaboras fervorfikcion bazite de filmoj kaj aliaj fikciaj formoj. Fikcio ankaŭ estas kreita kunlabore per vikio.

Elementoj de fikcio[redakti | redakti fonton]

Literaturo estas arto pli ol scienco, do ĉiuj elementoj de fikcio ne nepre ekzistas en ĉiu verko.[1] Tamen, ofte fikcio traktas multojn el la jenaj elementoj por trakti ĝian temon. Temo mem ne estas elemento de fikcio, sed estas la rezulto de la aplikado de individuaj elementoj inter iliajn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo intrigo.

Intrigo, aŭ rakontlinio, estas ofte listigita kiel unu el la fundamentaj elementoj de fikcio. Ĝi estas la formado kaj ordigo de la eventoj de rakonto. Je malgranda nivelo, intrigo konsistas de ago kaj reago, ankaŭ konata kiel stimulo kaj respondo. Je pli granda nivelo, intrigo havas komencon, mezon, kaj finaĵon. Intrigo estas ofte montrita kiel arko kun zigzaga linio montrata la altigo kaj malaltigo de agon. Intrigo estas komponita de unu aŭ pliaj scenoj, kiuj ankaŭ havas intrigan fluon.

Rolulo[redakti | redakti fonton]

Rolulo Xiren en la ĉinlingva romano Ruĝdoma sonĝo.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo rolulo.

Rolulo (aŭ pli specife fikciulo) estas iu estaĵo kiu havas iun ajn influon en la rakonto. Rolulo ne devas esti homo, ekzemple en Winnie-la-Pu la roluloj estas pluŝbestoj, aŭ la komputilo HAL en 2001: A Space Odyssey. Rolulo ankaŭ povas esti tute ekster la rakonto, ekz-e la rolulo Godot en Atendante Godot de Samuel Beckett. Roluloj povas esti bazitaj de realaj homoj, aŭ tute imagitaj de la verkisto.

Specoj de roluloj

Medio[redakti | redakti fonton]

Medio donas fonon por la roluloj enagi. Fikcio povas havi du specojn de "medioj," fizika kaj kronologia. Fizika medio estas kie la rakonto okazas, kiu povas esti specifa aŭ ĝenerala. Kronologia medio estas kiam la scenoj okazas en tempo. Ankaŭ grava pri loko en fikcio estas aliaj aspektoj de la loko: la etoso de la rakonto, agoj de la roluloj, cirkonstancoj de la sceno, kaj aliaj. Medio povas rapide doni la leganton informon pri la fikcio. Ekzemple, Shichinin no samurai de Kurosawa Akira okazas en mezepoka Japanio, do la medio provizas multan informon por la rakonto. En 1960, la filmo estis rerakontis en la medio de frua Usono kiel The Magnificent Seven.

Konflikto[redakti | redakti fonton]

Konflikto estas ofta elemento de fikcio, kiu kontraŭigas la ĉefrolulon kontraŭ aliaj elementoj, kaj estas centra fokuso de la temo. La ĉefrolulo povas kontraŭigi aliajn rolulojn, aŭ medio. Oftaj konfliktoj estas "Rolulo kontraŭ li mem", "Rolulo kontraŭ rolulo," "rolulo kontraŭ societo," "rolulo kontraŭ naturo," "rolulo kontraŭ teknologio," kaj aliaj.

Simboligo[redakti | redakti fonton]

Simboligo estas la prezentado de simboloj en fikcio, prezentaĵoj kiuj kunportas aldonan signifon.

Perspektivo[redakti | redakti fonton]

Perspektivo traktas la rakontan vidpunkton de la fikcio, aŭ tiel ĝi estas rakontita. Variaj perspektivoj emfazas variajn vidpunktojn.

En unuapersona perspektivo, unu el la roluloj rakontas rekte. Se la rakontanto estas la ĉefrolulo, li estas unuapersona ĉefrolulo. La rakontanto rigardante la agojn de la ĉefrolulo, kiel D-ro Watson en la Sherlock Holmes serio, estas konsiderata kiel unuapersona rigardanto. Ĉi tiu perspektivo povas rekte montri la menso de unu el la roluloj.

En triapersona perspektivo, la rakontanto ne estas rekta parto de la fikcio. Se la rakontanto montras la menson de ĉiuj roluloj, ĝi estas triapersona ĉioscia perspektivo. Rakontanto montrante la fikcion kiel kamero, ĝi estas triapersona drameca perspektivo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]