La Hobito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Hobito, aŭ Tien kaj Reen
Origina titolo The Hobbit or There and Back Again
La Hobito, aŭ Tien kaj Reen
kovrilpaĝo dezajnita de Tolkien mem
Aŭtoroj
Aŭtoro J.R.R. Tolkien
Ilustristo J. R. R. Tolkien
Lingvoj
Origina lingvo Angla
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldonjaro 1937
Eldonejo George Allen & Unwin
Lando Britio
Trajtoj
Paĝoj 310
ISBN neniu
Temo Fabelo
Ĝenro Fantazio
Medio prezita
Tradukado
Kovrilpaĝo dizajnita de Maŝa Baĵenova
Kovrilpaĝo dizajnita de Maŝa Baĵenova
Tradukanto Christopher Gledhill, William Auld (Poemoj)
Eldonjaro de tradukita versio 2013
Urbo de tradukita versio Kaliningrado
Eldoninto de tradukita versio Sezonoj
Paĝoj de tradukita versio 224
ISBN de tradukita versio neniu
v  d  r
Information icon.svg

La Hobito, aŭ Tien kaj Reen (angle The Hobbit - or There and Back Again) estas libro verkita de J.R.R. Tolkien, unue rakontita por ties infanoj, poste pliampleksigita libren kaj eldonita en 1937. Ĝi estis la vera debuto por Tolkien kiel populara aŭtoro, kaj ĝia furoro pretigis la vojon por la giganta La Mastro de l' Ringoj.

Kompare kun la aliaj verkoj de Tolkien, La Hobito vere estas porinfana libro. La lingvo estas pli facila, pli klariga, pli amuza. Poste li profunde pentis pri tio, ĉar ĝi donis al lia mitologio nekoheron. Tial, je la apero de La Mastro de l' Ringoj li devis revizii kaj reeldoni la libron en pli matura stato.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • 1.- Neatendita festo. La libro temas pri la hobito Bilbo, kiu, vivinte komfortan vivon, subite kaj neatendite estas vizitata de la sorĉisto Gandalf kaj dektri gnomoj, kiuj okazigas al li nemalgrandan ĝenadon. Drako Smaug forĉasintis la gnomaron de ties monto Erebor, kaj nun kuŝas en la mont-interno sur sia kolektita trezoro kiel daŭra minaco por gnomoj kaj homoj. La vizitantoj konvinkas Bilbon kunveturi al Erebor por eble friponi la drakon per hobita ruzo.
  • 2.- Rostita ŝafaĵo. Iome malvolonte kaj malkomforte Bilbo akompanas Gandalfon kaj la gnomojn. Dekomence ĉio iras glate, sed poste venas senhomaj montaroj, pluvego kaj malfacilaĵoj. Tri troloj kaptas ĉiujn gnomojn, ensakigas ilin kaj intencas manĝi ilin; tiam venas Gandalfo kaj ŝajnigas iliajn voĉojn por ke ili kverelu, ĝis venas aŭroro kaj ili ŝtoniĝas.
  • 3.- Mallonga ripozo. Ĉe la Lasta Hejmeca Dmo en tero de elfoj, ili ripozis, kantis, la elfoj primokis Bilbon.
  • 4.- Tramonte kaj submonte. La ekspedicianoj rifuĝiĝis en kaverno, kie ili estas kaptitaj de goblenoj. Kiam tiuj estis mortigontaj ilin, ili estis savitaj de Gandalfo danke al du magiaj glavoj, ĉiuj fuĝis, sed ĉe la elirejo Bilbo kaj la gnomo Dorio estis rekaptitaj.
  • 5.- Enigmoj en la mallumo.

Survoje ili devas transpasi multajn agrablojn kaj malagrablaĵojn. Menciindas la domo de ursoviro Beorn, grandega arbaro de Elfoj, kaj antaŭ ĉio nebula montaro, en kies mezo perdiĝas Bilbo, ektrovas magian ringon kies kapablo senaperigi la portanton savas lin de la povra estulo Gollum. Finfine la ularo atingas la monton, kaj sukcesas elinstigi la drakon, kiu baldaŭ trovas sian morton je sago. La gnomoj reprenas potencon monte, kaj Bilbo povas hejmeniri. Sed, kaj li kaj la Ringo reaperas en La Mastro de l' Ringoj

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.


Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]

La Hobito ekzistas en Esperanta traduko, kiu malgraŭ makuloj estas leginda (vidu Recenzon de Paul Gubbins). Sed la mankojn vidas nur tiu, kiu konas la originalon - se oni legas la libron nur kiel Esperantan tekston, ĝi estas unu el plej bonaj stiloj en moderna Esperanto.

La hobito aŭ tien kaj reen, esperantigis Christopher J. Gledhill kaj William Auld (poezio), provlegis Wolfgang Kirschstein kaj Halina Gorecka, eldonis Sezonoj 2000, Jekaterinburg, 224 p.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tolkien, J. R. R. (1988) [1937]. Anderson, Douglas A., ed. The Annotated Hobbit. Houghton Mifflin Company. ISBN 0-3954-7690-9.
  • Tolkien, J. R. R. (2003) [1937]. Anderson, Douglas A., ed. The Annotated Hobbit. London: HarperCollins. ISBN 0-00-713727-3.
  • Carpenter, Humphrey (1977), Tolkien: A Biography, New York: Ballantine Books, ISBN 0-04-928037-6
  • Carpenter, Humphrey, ed. (1981), The Letters of J. R. R. Tolkien, Boston: Houghton Mifflin, ISBN 0-395-31555-7
  • Chance, Jane (2001). Tolkien's Art. Kentucky University Press. ISBN 0-618-47885-X.
  • Drout, Michael D. C., ed. (2007). J. R. R. Tolkien Encyclopedia: Scholarship and Critical Assessment. Routledge. ISBN 0-4159-6942-5.
  • Grenby, Matthew (2008). Children's Literature. Edinburgh University Press. ISBN 0-618-47885-X.
  • Hammond, Wayne G.; Anderson, Douglas A. (1993), J. R. R. Tolkien: A Descriptive Bibliography, New Castle, DE: Oak Knoll Books, ISBN 0-938768-42-5
  • Lobdell, Jared C. (2004). The World of the Rings: Language, Religion, and Adventure in Tolkien. Open Court. ISBN 0-8126-9569-0.
  • Rateliff, John D. (2007). The History of the Hobbit. London: HarperCollins. ISBN 978-0-00-723555-1.
  • Solopova, Elizabeth (2009), Languages, Myths and History: An Introduction to the Linguistic and Literary Background of J.R.R. Tolkien's Fiction, New York City: North Landing Books, ISBN 0-9816607-1-1
  • St. Clair, Gloriana (2000). "Tolkien's Cauldron: Northern Literature and The Lord of the Rings". Carnegie Mellon University.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]