Mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mitologio (el la greka: μυθολογία, el μύθος, "rakonto", "legendo," kaj el λόγος, "vorto"; "diskurso") estas la tuto de sanktaj rakontoj pri dioj kaj aliaj supernaturaj estaĵoj de popolo: mitoj. Ili ne estas nur fikciaj, ĉar ofte ili klarigas iun aspekton de la realeco. En la greka lingvo, la vorto mito (mythos) simple signifas "rakonto". La ideo de mito kiel falsaĵo devenas ne de la vorto mem, sed de nia kredo pri greka religio.

Komparu kun: mitologio (scienco) !

Mito kontraste al fabelo ...

Sed la mitoj ne simple estas amaso de ĉarmaj rakontoj. Eĉ hodiaŭ, ekzemple, la grekaj mitoj estas rakontitaj spite de la delonga ruinigo de la antikvaj temploj kaj kosmologioj, ĉar la mitoj iamaniere tuŝas nian animon.

Laŭ Carl Gustav Jung la mitoj malkaŝas la praŝablonojn de la kolektiva malkonscio.

Laŭ J.R.R. Tolkien, la mito subkonscie komunikas verojn profundajn sub la supraĵo de la rakontoj pri la faroj de dioj kaj herooj. Al Tolkien, mito estas multe pli profunde vera ol historio; "mito" estas vorto de laŭdo, ne vorto de moko.

Ekzemple la mitoj de Faŭsto, Prometeo, Amfitriono, ktp. Tiel eĉ parolatas kiel "mitoj", akiras tian mitan gravecon modernaj personoj de la literaturo, kiel Don Juan, aŭ Arseno Lupino, de bildliteraturo, kiel Tarzano, ankaŭ ideoj aŭ politikaj bildoj.

Ĉiuokaze, la klasikaj grekaj kaj romiaj mitoj formas gravan parton de la Eŭropida kulturo: en la pikturo, skulpturo, poezio, kaj literaturo.

Estas multaj specoj de mitoj, laŭ la civilizacio aŭ popolo de origino;

Estas ankaŭ fantastika mitologio, ĉefe uzata en la fantastikaj mezepokaj libroj, kiel en La Mastro de l' Ringoj.

Fantaziaj estuloj[redakti | redakti fonton]

anĝeloj - ciklopoj - demonoj - diabloj - drakoj - elfoj - fantomoj - faŭnoj - feoj - gedioj - gigantoj - gnomoj - ĝinoj - hobitoj - koboldoj - lupfantomoj - nimfoj - pegazoj - rusalkoj - sacioj - satiroj - unukornuloj - vampiroj

Aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Apuleo - Homero - Ovidio - Tolkien

Listo de dioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]