Kreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kreokreado indikas agon per kiu la estaĵaro komencas ekzisti sen io ajn ekzistanta antaŭaĵo el kiu ili formiĝus. Oni diras ankaŭ kreo el nenio, kie nenio estas negativa koncepto por supozigi mankon de io ajn antaŭa. Tiu aperiĝo en la ekziston, laŭ religioj kaj mitoj kaj laŭ multaj filozofioj, estas frukto de libera ago de la volo de Dio aŭ diaĵo. Tiu alestiĝo povas esti pensita kiel dummomenta, sed tiu kondiĉo ne estas elemento esenca al koncepto de kreado.

Kutime tiu koncepto pri kreado povas referenci al la kreado de ĉio (la mondo), aŭ ankaŭ al kreado de unuopaj estaĵoj.

Ĉu kreado aŭ antaŭekzisto?[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiuj religioj proponas kredon laŭ kiu la mondo estis kreita el nenio. En la greka mitologio, ekzemple, la materia kaj ĉiela mondo jam ekzistis laŭforme de kaoso, kiu sekve transformiĝis al la kosmo originante eĉ la diojn. Aliaj religioj-vivkonceptoj, kiel budhismo, dogmas ke la mondo neniam komenciĝis. Aliaj supozas ke la mondo devenas el io ajn kiel el speciala aĵo...

Ĉu kreado aŭ evolucio?[redakti | redakti fonton]

En la 19a jarcento (kaj foje ankoraŭ hodiaŭ) laŭ iuj kulturaj medioj la evolucio (aparte de la specioj) indikus ke, la kreo el nenio estas koncepto superflua ĉar la evolucio povus okazi sendepende de iu supera ordonanto aŭ ordiganto. Sed kreistoj, ofte en akordo kun evoluciistoj, procedas al konstruo de sia mond-viv-koncepto trovante ke, la du principoj ne nepre kontrastas unu la alian, eĉ ili povus akordiĝi ĉar en la koncepto de kreado ne estas preterlasata la evolucio, eĉ ĝi fakte povas esti karaktero de la aĵaro kreita ĉar antaŭvolita de la kreinto.

Ĵuse alfaciĝis teoriumado pri kreado ne pli encentrita ĉirkaŭ la kutimaj teologioj kaj savigaj celoj. En tiu konceptado pri kreado, Dio (aŭ diaĵoj) ne esprimas iun ajn etikan superrigardon sur la karakterizoj de la evolucioj kaj la celo de la kreado ne plu koincidas kun la alveno de la homa specio. Tiu koncepto estas propra de diistaj filozofioj, en kiu Dio ne surprenas etikajn funkciojn. Kiel evidentas, tiu konceptado oponas al tiu de la teoetotomioj (socioj en kiu Dio ne estas la pura kreinto kiu forlasus la kreaĵaron – aparte la homon – al siaj elektoj sendepende de la etikaj valoroj).

Evidentas ankaŭ ke tiu koncepto estas tute malsama ol iu subtenata de teorio nomata Intelligent Design, ĉar laŭ tiu ĉi okazas ĝuste ke la eksterordinareco de la plano kaj ĝia plenumiĝo postulus apartan intervenon de Dio. Evidentas ke por la kultistoj de la Inteligenta Dezajno kreado kaj evolucio ne kontrastas inter si; ne evidentas, male, almenaŭ laŭ iuj pensuloj, ĉu la Inteligenta Dezajno povas eviti la cenzuran noton de kreismo (kie oni kredas preskaŭ sperti la kreantan agon de Dio en apartaj evoluciaj biologiaj fenomenoj).

Kreado laŭ religioj kaj mondaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

Sekvas priskriba listo de mitoj pri la kreado de la diversaj religioj. Por pliprofundigi la scion pri ili estas konsilite referenci al la artikoloj pri unuopaj religioj kaj kulturoj.

Kreado laŭ Ajnuoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ tiu antikva japana kulturo-religio, kiam la Kamui decidis la kreadon de tiu ĉi mondo, jam ekzistis ses paradizoj kaj ses inferoj kie travivis dioj, demonoj kaj bestoj, hierarkie interrilatantaj. La kreado konsistas el manipulado kaj readaptado de jam ekzistantaĵo.

Kreado laŭ Apaĉoj[redakti | redakti fonton]

En la komenco nenio ekzistis krom la ĉioma mallumo. Abrupte en la mallumo emerĝis rondaĵo, unuflanke flava kaj alinflanke blanka. Ene de tiu kuŝiĝis barbohava hometo, el kies aktivado kreiĝis ĉio nun ekzistanta.

Kreado laŭ Aŭstraliaj aborigenoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe tiu kulturo la mitoj de la kreado montras fundamentan gravecon. La kreado reiras al la «Tempo de la Sonĝo» dum kiu gigantaj estaĵoj, (Totemoj), trairis la teron kantante pri tio kion renkontis (rokoj, akvaĵoj, bestoj, plantoj) kaj tiel farante ili kunportis tiujn elementojn al la kreiĝo vera kaj propra.

Facile emerĝas el tio ke ankaŭ por la aŭtralaj aborigenoj, la kreado ne estis el nenio.

Kreado laŭ Babiloniaj mitoj[redakti | redakti fonton]

En la babiloniaj religioj la mitoj de la kreado estis priskribitaj en la poemo Enuma Eliŝ, kies ekzistas diversaj formoj, kies la plej antikva reirigas al 1700 a.K.

Laŭ tiu priskribo, la diaĵo Marduk armeiĝis por batali la maran monstron Tiamat: la venkitan monstron li dividis en du partojn kiuj fariĝis la tero kaj la ĉielo. Poste li detruis ankaŭ la edzon de Tiamat Kingu, kies sango estis uzita por krei la homaron.

Ankaŭ tie ĉi oni vidas ke ne temas pri kreado el nenio sed pri transformiĝo de io jam ekzistanta.

La kreado laŭ Bantuoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ tiu civilizo la demiurgo alestigis la mondon tiel: origine la tero estis nur akvo kaj mallumo. Mbombo, la blanka giganto, superregis en tiu kaoso. Iun tagon li sentis fortan doloron nivele de la stomako kaj vomis la sunon, la lunon kaj la stelojn. Li vomis ankoraŭ kaj aperis aliaj estaĵoj...

Kiel oni vidas: la «kreo» profitas de io jam ekzistanta.

Kreado laŭ Budhismo[redakti | redakti fonton]

Budhismo kutime ignoras la demandojn koncernantajn la originon de la mondo kaj de la vivo. Gautama Budho tiurilate diris ke supozoj pri la mondofiniĝo kaj similaj portus nur enuon kaj frenezon, kaj asertis ke ne mem havas intencon eskpliki tiaĵojn ĉar la samaj neniel helpas sian celon, nome atingi la iluminiĝon.

Kreado kaj Kaoso[redakti | redakti fonton]

La scienca difino de kaoso estas manko de ordo. En multaj mitologioj la kaoso estas kondiĉo antaŭekzistanta, tial elemento el kiu originas ĉiu aĵo. La kaoso estis la natura stato de la materio.

En la greka mitologio, kaoso indikas abisman vakuon antaŭantan la aperiĝon de la mondo.

Kreado laŭ Ĉerokoj[redakti | redakti fonton]

Dekomence ekzistis nur akvo super kiu vivis ĉiuj bestoj kaj en kiu ankaŭ la ĉielo estis submergita. La Sankta Skarado esploris kaj sur fundo trovis koton... kaj per la koto li ĉion alestigis, aparte la landon de Ĉerokoj.

Ankaŭ tie foras la nocio de kreado el nenio.

Kreado laŭ ĉinaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

En Ĉinio ekzistis/as multaj kulturoj. Jen kvin vidpunktoj pri la kreado:

  • La unua. Ne ekzistas pruvoj necesaj por pruvi la kreadon kaj por ĝin ekspliki.
  • La dua. Origine paradizo kaj tero estis unika unuaĵo kiu poste dividiĝis en du partojn.
  • La tria, aperinta relative malfrue en la historio de la ĉina kulturo, estas Tao: tiu estas la forto ĉe la bazo de la kreado. Danke al ĝi, el nenio fontiĝis la ekzisto, el la ekzisto eliris la jino kaj jango kaj el tiu ĉiu aĵo.
  • La kvara, ankaŭ tiu relative juna, estas la mito de Pangu. Laŭ tiu koncepto, naskita ene de Taoismo jarcentojn post Laozio, la universo disvolviĝis el kosma ovo. La Diaĵo, Pangu, naskiĝinta el la ovo, ĝin rompis en du partojn: la supera fariĝis la ĉielo, la malsupera la tero. Kiam Pangu mortis, eroj de sia korpo fariĝis la diversaj zonoj de la tero.
  • La kvina esta farita el tribaj rakontoj neligitan en unuiganta sistemo.

La kredo el nenio penas eliri, ankaŭ en Tao pli ol pri kreo el nenio temas pri disvolviĝo de io ekzistanta samnatura kun la la estaĵoj devenantaj.

Kreado laŭ Kristanismo kaj judismo[redakti | redakti fonton]

Fundamenta elemento de la kredo kristana kaj juda estas ke la mondo kaj ĉiuj estaĵoj, animhavaj kaj senanimaj, estis kreitaj de Dio. En la Biblio elstaras du rakontoj pri la kreado antropologie kaj mite priskribitaj en la ĉapitroj 1a kaj 2a de la Genezo, la unua el la libroj konsistigantaj la Biblion.

La Biblio detaligas ke la mondo estis kreita en sep tagoj: tiu septaga indiko se iam estis konsiderita laŭlitersence, hodiaŭ juĝiĝas aspekto mita kaj fabela portanta la esencan anoncon. La anonco informas ke la kreado laŭtempa disvolviĝis.

Kreo de Adamo, Mikelanĝelo (El frisko de la Siksta Kapelo)

Laŭ tiu libro, Dio antaŭekzistis de ĉiam al la serio de la kreitaro. Ĉiu krea ago de Dio estas akompanata de lia ĝojo pro la beleco de la rezulto. La homo (viro kaj virino) estis kreita por reflekti la dian potencon, por ke ili amu kaj administru la rimedojn de la mondo kaj oferu al Dio.

Unika en la tuta serio de la kreitaj aĵoj, la homaro, viro kaj virino, estas ankaŭ unika portanto de la dia bildo. Pro la fakto ke ili estas la bildo de Dio, la homaro taskiĝas komunume travivi kun Dio mem, prizorgi unu de la alia kaj kune gardi la mondon. rezistante kontraŭ la egoismon por nome komunumigi kun li kaj kun la aliaj: se la homaj estaĵoj elektas travivi tion, ili evitas la individuismon kaj falsan mem-realiĝon.

Tio estas esprimita per la unua ribelo de la homo (la persona peko de Adamo) kiu simbolas la kondutemon de unuopa homo. Obeante al tiu emo la homo plagiĝas ĉiam pli kaj izoliĝas en memsufiĉeco kiu reale estas morala kaj spirita kadukiĝo.

Kreo de la lumo, de Gustave Doré. Ĝi reprezentas la 'incipit biblia de Genezo 1,1 ("Estu la lumo").

En la Biblio la rakontoj pri la kredo estas du: la unuan (Gn 1-2,3a) fakuloj ligas al la jarcento 5a a.K., do postekzila; la dua (tiu de la potfaristo) al la 10a jarcento a.K.

Kreado laŭ la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

En la Nova Testamento la koncepto pri Dio fariĝas pli kompleksa kun la Triunuo] sed la kredo en la kreado el nenio restas la sama kun akcentado de la dia kontinua kreado.

Kreado laŭ Antikva Egiptio[redakti | redakti fonton]

En tiu kulturo estas raportitaj tri malsamaj rakontoj-konceptoj pri la kreado. En la unua dirita heliopa, origine sacerdota, metas en la centron la dion Atum, naskiĝintan el la praa oceano Nun. Atum per sia spermo, aŭ salivo, kreis la vakuon kaj la diinon Tefnut, kiuj generis diojn kaj homojn ktp.

En la dua, laŭ la doktrino memfisa la mondo estas verko de Ptaho, kiu per la koro, sidejo de la penso, kaj per la lingvo, vorto donanta vivon, generis ok siajn emanaĵojn, inter kiuj la homon.

La tria kosmogonio, la teba, imagas monteton emerĝan el akvo el kiu originis ok praaj dioj, kvar masklaj kaj kvar malmasklaj kun kapo serpenta. Tiuj estaĵoj formigiis la hermafroditan Oktoadon, el kiu ĉio kreiĝis. Ĝin oni nomas ankaŭ Amona.

Ankaŭ en la periodo de monoteismo, la kulto de la Suno, dio unika, profitas la kredo je io jam ekzistanta kiel patrino Uzzit por la kreo. Neniu el tiuj legendoj pensigas el kreado el nenio.

Kreado laŭ Ĝajnismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ tiu religio ĉio, aparte la animoj, estas eterna kaj do ekzistas de ĉiam: renoviĝas nur la eventoj per kroma disvolviĝo. Eĉ ne estas elpensita kreado el nenio.

Kreado laŭ kulturoj de Japanio[redakti | redakti fonton]

La precipa kosmogonio diras ke la dio Izanagi kaj la diino Izanami agitis la oceanon per lanco kaj estiĝis eta insulo. La du diaĵoj malsupreniris la insulon kie kreis la precipajn insulojn, la diojn kaj la antaŭulojn de Japanio.

Ankaŭ tie ĉi ĉio komenciĝas el io jam ekzistanta aŭ dia.

Kreado laŭ Gnostikismo[redakti | redakti fonton]

Granda parto de la gnostikaj sektoj teoriumis ke la mondo ne estintus kreita de Dio, sed de Eonoj, kiuj kune estigis la Pleromon. [1]

La eonoj, en multaj gnostikaj sistemoj reprezentas emanaĵojn de la unua Dio, konita ankaŭ kiel la eono plej perfekta, profundeco, Unua Principo, Komenco...

La Unu emanis du eonojn, Kriston kaj la Sanktan Spiriton.

Tiu unua esto estas mem eono kaj entenas en si mem alian eonon kun kiu kaj per kiu agadas kaj devas agadi kune. Okazis ke tiu ĉi, foje nomita Sofio (Saĝo), agis tute sole estigante la kaoson kaj ĉiujn suferojn en la mondo.

La Evangelio de Judaso (legebla en esperanto ĉe [2] aŭ [http//www.ueci.it]), ĵuse elfosita en Egiptio, mencias eonojn kaj parolas pri la instruoj de Jesuo Kristo rilate ilin. En fama pasaĵo de tiu evangelio, Jesuo mokas la disĉiplojn por tio ke ili adoras la kredatan veran Dion, kiu fakte estas la malbona demiurgo.

La koncepto pri kreado el nenio en gnostikismo estas konservata enflue de la Biblio, sed fora el la simpleco de la Biblio kaj foje ne distingate la kreinton el la kreaĵo.

Kreado laŭ Mitologio de klasika Grekujo[redakti | redakti fonton]

La koncepto de kreado el nenio ŝajnas eĉ ne hipotezata. Platono en sia dialogo Timeo priskribas la kreantan agadon de la Demiurgo kiu modlas kaj prilaboras la kaosan materion al la eternaj ideoj. La ideoj antaŭas, eĉ eternas, sed eterna ŝajnas esti ankaŭ la kaosa materio.

En la Teogomio de Heziado, estas priskribita la origino kaj naskiĝo de la dioj (kaj de la herooj), kiuj ĉiuj estas antaŭataj de la kaosa materio.

Kreado laŭ la Inkaj mitoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj mitoj de la amerindaj kulturoj pri la origino de la universo natura kaj homa kaj dia startas ĉiam el io jam ekzistanta, el kio emerĝas la potenculo kiu modlas kaj superregas la kaoson. La kreo el nenio ŝajnas ne flugtuŝi tiujn mitojn.

Kreado laŭ Hinduismo[redakti | redakti fonton]

En la filozofio-religio hinduista svarmas multaj interpretoj kaj konvinkoj rilate la originon de la universo videbla kaj nevidebla, kaj rilate ĝiajn kaŭzojn kaj celojn. La senfinaj priskriboj pri la formiĝo kaj evoluiĝo de la mondo montras ke la dioj dominas kaj superregas la transformiĝojn de la natura vivanta kaj nevivanta. La vortoj «kreo» kaj «kreanto» (vidu Brahman) ĉiam travidigas ion sur kio agadas la dia potenco.

La laŭscienca evolucio ankaŭ por ili, kiel por kristanismo, ne ekscitas problemon, sed nur pro tio ke la materio havas sian sendependan kuron kiel io fatala.

Kreado laŭ Inuit-kulturo[redakti | redakti fonton]

En la inuita mitologio klaras ke la trikstero, nome la bonfara kaj potenca Korvo, kreas profitante de io antaŭekzistanta.

Kreado laŭ Iroka kulturo[redakti | redakti fonton]

En la komenco la demiurgo laŭ Irokanoj aktivis sur oceano de akvoj kaj helpe de la mondo de la ĉieloj fontigis la vivon ktp. La oceano ne estis el nenio

Kreado el nenio laŭ Islamo[redakti | redakti fonton]

Islamo konverĝas kun kristanismo kaj judismo en la kredo pri la kreado de la mondo intervene de Dio, kiu agas sur nenio, nome fontigas la mondon el manko de ĉio. Ili ĉiuj havas la saman fonton: la Biblio.

«Vere via Sinjoro estas Alaho, kiu kreis la ĉielon kaj la teron en ses tagoj kaj estas stabile sidiĝinta sur la trono, por reguligi kaj estri ĉiujn aferojn» (Korano 10,3)". Ĉio okazinta kaj okazanta ricevas el lia konstanta kreado.

«Diru: Li, Dio, estas unu – Eterna Dio – nek generis nek estis generita – kaj neniu estas al li egala» Kor:1-2. (La versego referencas al kristanismo kiu interpretas la rilatojn inter la Personoj de la Triunuo, kiuj estas esprimitaj per la metafora esprimo generado).

Kreado laŭ Majaoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ laŭ la Majaoj en la komenco estis nur la ĉielo kaj la tero, personigataj de iu speca triunuo. La dioj volis ke estu adorantoj kaj pro tio ellaboris la ekzistantajn elementojn por krei la homojn ktp.

Kreado laŭ Maorioj[redakti | redakti fonton]

Ili mitigis ke iam la ĉielo kaj la tero estis unuigitaj kiam la Patro Ĉielo kaj la Patrino Tero geedze kuniĝis kaj naskis multajn gefilojn, tiel ili popoligis la teron. Ankaŭ tie la kreado ne startas el nenio, sed el io jam ekzistanta.

Kreado laŭ Navahoj[redakti | redakti fonton]

Dekomence estis kvar Sanktaj Personoj, supernaturaj, kiuj vivis subtere. Granda subtera enakvigo devigis ke tiuj uloj surfaciĝu kaj komencigu la eventon "homo" kiun ili aperigis el la ŝelo de greno blanka kaj flava. La dioj kreis homojn por ke ili praktiku religiajn ceremoniojn...

Do, la kreo supozas elementon jam ekzistantan, nome la tero.

Kreo laŭ Nord-ĝermana mitologio[redakti | redakti fonton]

Odino kaj liaj fratoj kreas la mondon el la korpo de Imiro, de Lorenz Frølich

Odino kaj liaj fratoj uzis la korpon de Imiro [3] por krei la universon, kiu konsistas je naŭ mondoj. El la korpo de Imiro ili devenigis ĉion eĉ la arbajn trunkojn el kiuj estiĝis la unuaj homoj. [4]

Kreado laŭ Polineziaj mitoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ laŭ tiuj diversaj mitologioj la kreado de la diversaj aĵoj kaj homoj supozas la ekziston de teraĵoj kaj ĉielaĵoj.

Kreado laŭ Hebrea kabalo[redakti | redakti fonton]

La Kabalo startante el koncepto biblia pri la kreado el nenio ludas tra konsideroj kaj admiroj pri la dia krea agado, foje profitante de la antropomorfismoj jam ĉeestaj en la bibliaj tekstoj. El tiuj konsideroj-meditadoj, iuj rabenoj vidas ion anticipan de la moderna teorio de praeksplodoBig Bang. Fakte, en la kabalo kaj aliaj hebreaj paralelaj legendoj, grande funkcias la elemento lumo kiel dia elemento ĉion originanta kaj oni parolas ankaŭ pri antaŭa, kreita, mondo tute spirita.

Kreado laŭ Surat Ŝabd Joga[redakti | redakti fonton]

La kosmologio de la Surat Ŝabda Joga [5] kiu estas metodo uzata de diversaj religioj por reunuiĝi al la Absoluto, konfesas serion da emanaĵoj ekde la plej perfektaj al la malpli perfektaj, inter kiuj aperas ankaŭ la mikrokosmo, do ankaŭ la homo.

Ĉi tie ne eblas paroli pri striktasenca kreado ĉar ĉiuj estaĵoj havas la saman originon sen iu ajn distingo inter kreanto kaj kreaĵo.

Kreado laŭ Taoismo[redakti | redakti fonton]

Tao estas sennoma vakuo, patrio de Dekmil Aĵoj. La Tao estis konsiderita ĉe Lao Tzu kiel io kio donas laŭeterne sen sin malpleniĝis, kaj kio laŭeterne ricevas sen sin plenigante. Ne percepteblas en ĝi iun ajn distingon inter la donacanto kaj la ricevitaĵo.

Kreado laŭ Zeno[redakti | redakti fonton]

En la diversaj reprezentadoj de «Zen» ne estas sentata la problemo de la distingo inter la kreinto kaj kreaĵo: ĉio fontiĝas el la «plano de la esto»

Kreado laŭ Zaratuŝtrismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la mitoj de Zaratuŝtrismo, Ahura Mazda, la supera kaj tuta bonkora Dio, kreis la mondon kaj ties ordon, sed samtempe kreis ankaŭ la du ĝemelajn spiritojn Spenta Mainju kaj Angra Mainju, la dion bonan kaj la dion malbonan... el kio la eterna lukto inter la bono kaj malbono. Se klaras la koncepto pri la kreado el nenio, ankaŭ videblas ke por ekspliki la originon de la malbono en la mondo estas “akuzata” la kreinto mem. Se vere, kiel diras prihistoriaj antropologoj, tiu religio influis la judan monoteismon, oni povas vidi kiel tiu lasta solvis la problemon de la malbono, morala kaj fizika: per la peko, nome la libera agado de la homo kiu elektas kontraŭ la kreinto mem.

Kreado laŭ Viko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la fideluloj de tiu moderna «religio», ĝi ne havas precizan kosmologion kvankam lau la plej valorigita konfeso ĝi koncernas mistikan unuiĝon per kiu la Diino kaj Dio generis la universan mondon. Temus, do, pri pli panteismo ol kreismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]