Tao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon TAO.
Simbolo de tao

Tao, el la ĉina vorto "dao" (pinjine; pr. [tao]; vidu (1)), t.e. "vojo", la centra koncepto de taoismo, estas laŭ Laozio la plejalta, plejprofunda realo de la mondo. La Tao estas super la kapablo de vortoj, ekster tempo kaj spaco. "La Tao eldirebla ne estas la eterna Tao," diris Laozio. La Tao naskis la ĉielon kaj la teron kaj ĉiun kreaĵon, sed ne, kiel la kristana Dio, ne kiel ĉarpentisto faras tablon, sed kiel disvolviĝado de si mem. La Tao ne estas persono, kiel la kristana Dio, sed forto sen vizaĝo. Ĝiaj efiko kaj maniero estas videblaj en la agoj de la ĉielo kaj la tero, sed ne en la agoj de homoj.

Homoj senĉese strebas – pri riĉo, honoro, famo, eĉ pri scio kaj sankteco. Sed tia strebado agas kontraŭ la Tao, kontraŭ la Vojo, la vojo videbla en la ĉielo kaj la tero. Tial tia strebado estas, en la fino, vana, estas la vojeto de homo, vojeto de larmoj kaj trompo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]