Taoismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Taoismo (daŭismotaismo) estas religio kiu evoluis el la filozofio de Laozio (Laozi) kaj Ĝuangzio (Zhuangzi) kaj sub la influo de popola kulto kaj budhismo. Ĝia ĉefa verko estas la Daŭdeĝingo (Tao Te Ching). Laŭ taoismo, la plej alta realo kaj celo de la mondo kaj de nia vivo estas la Tao (Dao). Nuntempe taoismo estas religio de 20 milionoj, precipe en Tajvano, estinte severe persekutita sub la komunista reĝimo en Ĉinio mem dum diversaj epokoj. En la Okcidento estas taoismo okcidenta: taoismo, kiu sekvas Laozion kaj Ĝuangzion, sed sen dioj kaj kulto. La taoisma etiko, kiun jam praktikis antikvaj saĝuloj, nun eĉ populariĝas inter streĉplagitaj manaĝistoj. En nia tempo, la plej grava influo de taoismo realiĝas per zen-budhismo (zeno) (japane: zen; malnov-ĉine dʑjen: mandarine: chán, lit. "meditado").

tao; pinjine "dao"

La penso de Laozio ne estas taoismo entuta, sed nur la filozofia semo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nasko de Laozio, nome pentraĵo de la Verda Kaprotemplo en Ĉengduo, Siĉuano.

Laozio estis tradicie konsiderata kiel la fondinto de Taoismo kaj estas tre proksime asocia en tiu kunteksto kun "origina" aŭ "unuaranga" Taoismo.[1] Ĉu li fakte ekzistis estas disputata;[2][3] tamen, la verko atribuita al li – nome Tao Te Ĉing – estas datita de la fino de la 4a jarcento a.K.[4]

Taoismo desegnas sian kosmologiajn fondojn el la Skolo de Naturalistoj (en formo de ties ĉefaj elementoj – Jino kaj Jango kaj la Kvin Fazoj), kiu disvolviĝis dum la Militŝtata periodo (4a al 3a jarcentoj a.K.).[5]

Robinet identigas kvar komponantojn en la apero de Taoismo:

  1. Filozofa Taoismo, t.e. la Daŭdeĝingo kaj la Ĝuangzio
  2. teknikoj por atingi ekstazon
  3. praktikoj por atingi longvivecon aŭ senmortecon
  4. ekzorcismo.[2]

Kelkaj elementoj de Taoismo povas esti serĉitaj el prahistoriaj popolaj religioj en Ĉinio kiuj poste kristaliĝis en la tradicio de Taoismo.[6][7] En partikularo, multaj praktikoj de Taoismo venas el la fenomenoj de la Militŝtata periodo nome vu (konektita kun la ŝamanisma kulturo de norda Ĉinio) kaj la fangŝi (kio probable derivas el la "arkivist-divenistoj de antikveco, unu el kiuj supozeble estis Laozio mem"), eĉ kvankam postaj Taoistoj insistis ke tio ne pravas.[8] Ambaŭ terminoj estis uzataj por aludi al individuoj dediĉitaj al "... magio, medicino, divenado,... metodoj de longviveco kaj por ekstaza vagado" same kiel la ekzorcismo; en la kazo de vu, "ŝamanoj" aŭ "sorĉistoj" estas ofte uzata kiel traduko.[8] La fangŝi estis filozofie proksimaj al la Skolo de Naturalistoj, kaj fidis multe el ties astrologiaj kaj kalendaraj spekulacioj al ties divenadaj aktivaĵoj.[9]

Post la morto de Laozio, Ĝuangzio disvolvis taoismon kaj fondis ĝin kiel skolon de filozofio, fariĝintan unu el la ĉefaj skoloj de ĉina filozofio, pri la jino al la jango de konfuceismo. Post jarcentoj, Laozio fariĝis dio, kaj taoismo religio, kun temploj, ritoj, diaro, sacerdotoj, monaĥoj, ktp. — kvankam Laozio mem ne kredis je dioj. La sacerdotoj, tamen, interpretis la diojn kiel esprimojn de la Tao. En la plej severa aŭ pura sekto, la monaĥoj meditas kaj ne manĝas viandon, nek tondas hararon.

Kiam budhismo venis al Ĉinio, taoismo influis ĝian interpreton, tiel naskinte zenismon. Siavice, taoismo estis influita de budhismo. Tra la epokoj, taoismo kutime estis subtenita de la imperiestro, sed en 1911, la imperiestro falis kaj la temploj estis rabitaj kaj taoismo persekutita, precipe sub Mao kaj la Komunista partio (kune kun iu alia religio, kiun la Partio ne povis bridi). En 1949 estis milionoj da monaĥoj en Ĉinio, sed en 1960 nur 50 mil.

Influoj[redakti | redakti fonton]

Influitoj (inter multaj aliaj):

En la libroj de infanoj en la angloparolantaj landoj, Winnie-la-Pu (angle, Winnie the Pooh, far A. A. Milne) agas taoisme dum Kuniklo agas tre kontraŭ-taoisme.

Tokipono estas planlingvo, kiuj vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de taoismo.

Taoisma etiko[redakti | redakti fonton]

La taoisma etiko diras, ke la homoj orientiĝu laŭ tao. Taoistoj klarigas tion jene:

Kiu observas la ŝanĝiĝadon de la mondo, tiu povas ekkoni fenomenojn kaj leĝojn, kiuj sugestas, ke en ili esprimiĝas principo. Tao estas ĉi mondoprincipo.

Ĉar la tao esprimas sin en la naturo, ĝi simbolas naturecon, spontanecon kaj la kapablon ŝanĝiĝi. Sekve saĝulo atingas harmonion kun tao pli per intuicia adaptiĝo al la fluo de la aĵoj de la mondo ol per racio, volo kaj planita agado.

En la kosmo ekzistas nenio firma, fiksa. Ĉio devas daŭre ŝanĝiĝi. Ĉiu estaĵo ŝanĝiĝe realigas spontane specifan vojon, agmanieron aŭ metodon, sian propran taon. Permesi al ĉi spontano liberan disvolviĝon estas etike valora konduto. Tiu ĉi neintervena praktiko nomiĝas ĉine vu vei (= neinterveno aŭ neago).

La taoistoj kredas, ke la aĵoj kaj ties evoluo mem ordigas sin kaj disvolvas sian laŭnaturan karakteron. Laŭ ili do estas sen senco malŝpari energion por ago kontraŭ naturaj procezoj (en kiuj ja efikas tao). Ago estu konvene adaptita, en ĝusta mezuro. Ĝi estas esprimiĝo de spirito, kiu ne estas centrita al la mio; spirito, kiu povas lasi okazi trankvilanime, ĉar ĝin ne blindigas la propraj deziroj kaj avidoj.

Laŭ taoisma kompreno nur la kongruo kun tao kondukas al vera kaj daŭra feliĉo. Kontraste la implikiĝo en mondajn aferojn distancigas de la veraj virtoj. Pro tio rekomendindas gajni egalanimecon vidalvide de riĉaĵoj kaj komforto kaj sin gardi kontraŭ ekscesaj deziroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Okakura Kakuzo, La libro de teo, tradukis el angla T. Nakamura, eld KOSMO, Osaka, 1965.
  • Barrett, Rick. Taijiquan: Through the Western Gate (Blue Snake Books, 2006). ISBN 1-58394-139-8.
  • Cane, Eulalio Paul. Harmony: Radical Taoism Gently Applied (Trafford Publishing, 2002). ISBN 1-4122-4778-0.
  • Carr, Michael (1990). "Whence the Pronunciation of Taoism?". Dictionaries 12: 55–74.
  • Carr, David T. & Zhang, Canhui. Space, Time, and Culture (Springer, 2004). ISBN 1-4020-2823-7.
  • Chan Wing-tsit. A Source Book in Chinese Philosophy (Princeton, 1963). ISBN 0-691-01964-9.
  • Chang, Stephen T. The Great Tao (Tao Longevity LLC, 1985). ISBN 0-942196-01-5.
  • Demerath, Nicholas J. Crossing the Gods: World Religions and Worldly Politics (Rutgers University Press, 2003). ISBN 0-8135-3207-8.
  • Dumoulin, Heinrich, Heisig, James W. & Knitter, Paul. Zen Buddhism: A History (India and China) (World Wisdom, Inc., 2005). ISBN 0-941532-89-5.
  • Eliade, Mircea. A History of Religious Ideas, Volume 2. Translated by Willard R. Trask. Chicago: University of Chicago Press, 1984.
  • Fasching, Darrell J. & deChant, Dell. Comparative Religious Ethics: a narrative approach (Blackwell Publishing, 2001). ISBN 0-631-20125-4.
  • Fisher, Mary Pat. Living Religions: An Encyclopaedia of the World's Faiths (I.B. Tauris, 1997). ISBN 1-86064-148-2.
  • Goodspeed, Bennett W. The Tao Jones Averages: A Guide to Whole-Brained Investing (E. P. Dutton, 1983).
  • Graham, Angus. Disputers of the Tao (Open Court, 1989) ISBN 0-8126-9087-7.
  • Hansen, Chad D. A Daoist Theory of Chinese Thought: A Philosophical Interpretation (Oxford University Press, 2000). ISBN 0-19-513419-2.
  • Hucker, Charles O. China's Imperial Past: An Introduction to Chinese History and Culture (Stanford University Press, 1995). ISBN 0-8047-2353-2.
  • Jones, Richard H. Mysticism and Morality: a new look at old questions (Lexington Books, 2004). ISBN 0-7391-0784-4.
  • Keller, Catherine. The Face of the Deep: A Theology of Becoming (Routledge, 2003). ISBN 0-415-25648-8.
  • Kim, Ha Poong. Reading Lao Tzu: A Companion to the Tao Te Ching With a New Translation (Xlibris Corporation, 2003). ISBN 1-4010-8316-1.
  • Kirkland, Russel. Taoism: The Enduring Tradition (Routledge, 2004). ISBN 0-415-26322-0.
  • Kohn, Livia, eld. Daoism Handbook (Leiden: Brill, 2000).
  • Kohn, Livia. The Daoist Monastic Manual: A Translation of the Fengdao Kejie (New York: Oxford University Press 2004)
  • Kohn, Livia & LaFargue, Michael, ed. Lao-Tzu and the Tao-Te-Ching (SUNY Press, 1998). ISBN 0-7914-3599-7.
  • Komjathy, Louis. Handbooks for Daoist Practice. 10 vols. Hong Kong: Yuen Yuen Institute, 2008.
  • Kraemer, Kenneth. World Scriptures: An Introduction to Comparative Religions (Paulist Press, 1986). ISBN 0-8091-2781-4.
  • LaFargue, Michael. Tao and Method: A Reasoned Approach to the Tao Te Ching (SUNY Press. 1994) ISBN 0-7914-1601-1.
  • Little, Stephen kaj Shawn Eichman, et al. Taoism and the Arts of China (Chicago: Art Institute of Chicago, 2000). ISBN 0-520-22784-0
  • Mair, Victor H. The Columbia History of Chinese Literature (Columbia University Press, 2001). ISBN 0-231-10984-9
  • Mair, Victor H. Experimental Essays on Chuang-tzu (Hawaii, 1983) ISBN 0-88706-967-3.
  • Markham, Ian S. & Ruparell, Tinu. Encountering Religion: an introduction to the religions of the world (Blackwell Publishing, 2001). ISBN 0-631-20674-4.
  • Martin, William. A Path And A Practice: Using Lao Tzu's Tao Te Ching as a Guide to an Awakened Spiritual Life (Marlowe & Company, 2005). ISBN 1-56924-390-5.
  • Martinson, Paul Varo. A theology of world religions: Interpreting God, self, and world in Semitic, Indian, and Chinese thought (Augsburg Publishing House, 1987). ISBN 0-8066-2253-9.
  • Maspero, Henri. Tradukita de Frank A. Kierman, Jr. Taoism and Chinese Religion (University of Massachusetts Press, 1981). ISBN 0-87023-308-4
  • Miller, James. Daoism: A Short Introduction (Oxford: Oneworld Publications, 2003). ISBN 1-85168-315-1
  • Mollier, Christine. Buddhism and Taoism Face to Face: Scripture, Ritual, and Iconographic Exchange in Medieval China. (University of Hawai'i Press, 2008). ISBN 0-8248-3169-1.
  • Moore, Charles Alexander. The Chinese Mind: Essentials of Chinese Philosophy and Culture (University of Hawaii Press, 1967). ISBN 0-8248-0075-3.
  • Occhiogrosso, Peter. The Joy of Sects (Doubleday, 1994). ISBN 0-385-42564-3
  • Pas, Julian F. & Leung, Man Kam. Historical Dictionary of Taoism (Scarecrow Press, 1998). ISBN 0-8108-3369-7.
  • Prebish, Charles. Buddhism: A Modern Perspective (Penn State Press, 1975). ISBN 0-271-01195-5.
  • Robinet, Isabelle. Taoist Meditation: The Mao-shan Tradition of Great Purity (Albany: SUNY Press, 1993 [original French 1989]).
  • Robinet, Isabelle. Taoism: Growth of a Religion (Stanford: Stanford University Press, 1997 [original French 1992]). ISBN 0-8047-2839-9
  • Segal, Robert Alan. The Blackwell Companion to the Study of Religion (Blackwell Publishing, 2006). ISBN 0-631-23216-8.
  • Schipper, Kristopher. The Taoist Body (Berkeley: University of California Press, 1993 [original French version 1982]).
  • Schipper, Kristopher and Franciscus Verellen. The Taoist Canon: A Historical Companion to the Daozang (Chicago: University of Chicago, 2004).
  • Sharot, Stephen. A Comparative Sociology of World Religions: virtuosos, priests, and popular religion (New York: NYU Press, 2001). ISBN 0-8147-9805-5.
  • Silvers, Brock. The Taoist Manual (Honolulu: Sacred Mountain Press, 2005).
  • Van Voorst, Robert E. Anthology of World Scriptures (Thomson Wadsworth, 2005). ISBN 0-534-52099-5.
  • Waley, Arthur. The Way and Its Power: A Study of the Tao Te Ching and Its Place in Chinese Thought (Grove Press, 1958). ISBN 0-8021-5085-3.
  • Watts, Alan Wilson. Tao: The Watercourse Way with Al Chung-liang Huang (Pantheon, 1977). ISBN 0-394-73311-8 .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  1. Robinet (1997), p. 63.
  2. 2,0 2,1 Robinet 1997, p. 25
  3. Kirkland 2004, p. 62
  4. Kirkland 2004, p. 61
  5. Robinet 1997, p. 6
  6. Demerath (2003), p. 149.
  7. Hucker (1995), pp. 203–04.
  8. 8,0 8,1 Robinet 1997, p. 36
  9. Robinet 1997, p. 39