Daŭdeĝingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
道德經
literatura verko • ĉina klasikaĵo • sankta libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Laocio
Lingvoj
Lingvo klasika ĉina lingvo
Eldonado
Ĝenro sankta libro
vdr

Daŭdeĝingo (ĉine: 道德經, Pinyin dàodé jīng; Wade-Giles tao⁴ tê² ching¹; EPĈ-pinjin-metode daŭdeĝjingo) "La sankta skribo pri la Vojo kaj la Virto" estas la plej konata fontoteksto de la taoismo. Ĝi estas tre mallonga libro – ĝi enhavas nur 5467 vortojn – kaj estas skribita en iafoje mistera kaj tre antikva klasika ĉina lingvo. Tamen, ĝi estas libro tre profunda kaj tre saĝa. Escepte de la Biblio, ĝi estas la plej ofte tradukita libro de la mondo.

Tao[redakti | redakti fonton]

La libro temas pri la Tao (ĉine dao/tao, "Vojo") kaj Deo (ĉine de/teh, "Virto"). La Tao estas super la kapablo de vortoj, ekster tempo kaj spaco. "La Tao eldirebla ne estas la eterna Tao," diris Laozio. La Tao naskis la ĉielon kaj la teron kaj ĉiun kreaĵon, sed ne, kiel la kristana Dio, ne kiel ĉarpentisto faras tablon, sed kiel disvolviĝado de si mem. La Tao ne estas persono, kiel la kristana Dio, sed forto sen vizaĝo. Ĝiaj efiko kaj maniero estas videblaj en la agoj de la ĉielo kaj la tero, sed ne en la agoj de homoj.

Homoj senĉese strebas – al riĉo, honoro, famo, eĉ al scio kaj sankteco. Sed tia strebado agas kontraŭ la Tao, kontraŭ la Vojo, la vojo videbla en la ĉielo kaj la tero. Tial tia strebado estas, en la fino, vana, estas la vojeto de homo, vojeto de larmoj kaj trompo.

La vera sanktulo – ne la sanktulo laŭ la estimo de homoj, sed la sanktulo kiu sekvas la Taon – ne vane strebas, sed agas kaj vivas laŭ la Tao, agas, paradokse, per senago (ĉine, wu wei):

38-a

La vera sanktulo ne konscias pri sia boneco,
tial li estas bona.
La malsaĝulo penas esti bona,
kaj tial ne estas bona.
La vera sanktulo faras nenion,
sed nenio estas nefarita.

8

La plej alta bono estas kiel akvo
Akvo donas vivon al la miriadaĵoj kaj ne strebas.
Ĝi fluas en lokojn malŝatatajn de homoj
tial ĝi estas kiel la Tao.
En loĝado, estu proksime al la tero.
En konduto kun aliaj, estu milda kaj kompata.
En parolado, estu vera.
En regado, estu justa.
En komercado, estu kompetenta.
En agado, estu ĝustatempa.
Ne batalo, ne kulpo.

48

En celado de klereco, ĉiutage iu estas havigita.
En celado de la Tao, ĉiutage iu estas malhavigita.
Malpli kaj malpli estas farita,
Ĝis senagado estas atingita.
Kiam nenio estas farita, nenio estas nefarita.
La subĉiela estas prenita per senagado.
Atingi ĝin per agado ne sufiĉas por preni la subĉielan.

(Notu : la ĉisupraj ne estas tradukitaj el la ĉina de la originalo, sed plejparte el la angla traduko de Gia-Fu Feng kaj Jane English).

Al la vera sanktulo, estas tri juveloj: kompato, modereco kaj humileco. La kontraŭo al ĉiu estas sinamo.

La Laoco[redakti | redakti fonton]

La Laoco tao-te-ĉing aŭ la libro de moralo estas verko atribuita al Laŭzio kiu konsistas el 81 alineoj pri moralo kaj vivkompreno. Ĝi intencas instrui konduton al homo kaj partikulare al la reganto.[1]

Alineoj[redakti | redakti fonton]

Resumo de la 81 alineoj povas esti jena:[2]

  • 1.- Tao estas la vojo de kapableco kaj Ming la vojo de ĉiamvolemo.
  • 2.- Kunekzistas la malo kun la malmalo, la esto kun malesto.
  • 3.- La reganto regu por la popolo.
  • 4.- Tao estas plena kaj malplena, prapraa.
  • 5.- Naturo kaj saĝa reganto estas semkompataj.
  • 6.- Valo kaj ino estas senmortaj, "La pordo de la mistera ino estas la radiko de l'universo."[3]
  • 7.- Ĉielo kaj tero estas senfinaj, la saĝa reganto metas sin ekster la afero.
  • 8.- Plejbono estas kvazaŭ akvo, ne trovas baron.
  • 9.- Pleno estas neeltenebla.
  • 10.- Unuigo de la korpo kun la Unu (Tao). Sensciulo ne posedas.
  • 11.- Truo, kavaĵo, spaco: esto efikas, ĉar malesto agas.
  • 12.- Koloroj, gustoj; la saĝa reganto forlasas tion.
  • 13.- Honoro kaj malhonoro.
  • 14.-La Nenio.
  • 15.- Taoisto ne volas esti plenplena, sed plenigebla.
  • 16.- En malpleno, trankvilo. Reveni al radiko.
  • 17.- Plejbona reganto.
  • 18.- Kiam ĉio malbonas, aperas lojaloj.
  • 19.- Estu naiva kaj simplanima.
  • 20.- Senemocia.
  • 21.- Tao estas kaoso, spirito estas vereco.
  • 22.- Sanktulo kaj eminenta reganto obeas al Unu (Tao) kaj fariĝas modelo de la popolo.
  • 23.- Naturo kaj homo faras nenion daŭre.
  • 24.- Kiu fieras, ne meritas.
  • 25.- Kaoso sennoma dekomence. Homo = Tero = Ĉielo = Tao = Naturo.
  • 26.- La pezaĵo subtenas la malpezaĵon kiel radiko.
  • 27.- La sanktulo utiligas ĉion kaj forĵetas nenion.
  • 28.- Kiu kondutas tiel kaj maltiel samtempe, "fariĝos valo de la popolo".
  • 29- La sanktulo evitas ekstremon.
  • 30.- Kontraŭ milito.
  • 31.- Taoisto ne volas esti militisto, ne ŝatas homomortigon.
  • 32.- Kiam la reganto obeas al Tao, la popolo propravole obeas al li. Tao estas "komparebla al riverego kaj maro, en kiujn ĉiuj riveretoj kaj valoj enfluas".[4]
  • 33.- Kiu obeas al sia destino, vivas longe.
  • 34.- Tao superfluas, akceptas ĉion.
  • 35.- Oni regu la popolon laŭ Tao, nevidebla, neaŭdebla sed ne konsumebla.
  • 36.- Oni ne elmontru la sekreton de la regado.
  • 37.- Ĉio okazas per si mem; Tao estas senvola; la popolo estas per si mem trankvila.
  • 38.- La virtulo ne volas esti virtema.
  • 39.- Pra tempe ekzistis Unu (Tao).
  • 40.- Reago estas la ago de Tao.
  • 41.- Tao estas transsensa kaj nenomebla.
  • 42.- Ĉiu estaĵo konsistas do el negativo, pozitivo kaj harmonio.
  • 43.- Nefaro estas utila.
  • 44.- Kiu multe avaras, multe elspezas.
  • 45.- Perfekto ŝajnas difekta.
  • 46.- Avareco estas peko plej granda.
  • 47.- Sanktulo faras ĉion ne farante mem.
  • 48.- Plu pri neniofarado.
  • 49.- La sanktulo ne posedas sian propran koron, donas ĝin al la popolo.
  • 50.- Vivorajto, troa prizorgo de vivo.
  • 51.- Nenio ekzistas sendepende de Tao.
  • 52.- Ĉies patrino estas Tao.
  • 53.- La granda vojo estas ebena. Oni ne regu per "lukso de rabisto".
  • 54.- Bonkontruado. Tao faras nenion kaj faras ĉion.
  • 55.- Kiu vivas virteme, estas komparebla al infaneto.
  • 56.- Kiu scias, ne parolas.
  • 57.- Nenio estas absoluta.
  • 58.- Regado estus grandanima. Kontraŭ malpermesoj, intelektuloj, teknikistoj, leĝoj.
  • 59.- Popolo estas naturo.
  • 60.- Granda regno estas kvazaŭ kuiri fiŝon; oni regu la popolon laŭ Tao.
  • 61.- Granda regno estas kiel malsupra parto de rivero: kunfluejo.
  • 62.- Tao troviĝas en la profundejo de ĉiuj estaĵoj.
  • 63.- Faru nefarante,
  • 64.- Ĉio stabila estas daŭrema. Kiu intencas fari, malsukcesos.
  • 65.- La popolo ne estu saĝa; ĉiela leĝo, pravirto.
  • 66.- Kiu volas regi la popolon, humiligu sin.
  • 67.- Humaneco, modesteco kaj humileco.
  • 68.- Nek fanfaronu, nek koleru nek konkuru.
  • 69.- Retiriĝo.
  • 70.- Tio estas facile komprenebla.
  • 71.- Pli ol scifiero, suferscio.
  • 72.- La popolo timu reĝan dignon.
  • 73.- Kuraĝo neperforta estas sekura.
  • 74.- La popolo timu morton.
  • 75.- Plibone senzorge ol zorgeme.
  • 76.- La rigideco estas signo de morto, fleksebleco de vivo.
  • 77.- Taoisto donas al la popolo sian superfluon.
  • 78.- Kontraŭ malmoleco, mola akvo; malforto superas forton.
  • 79.- Ĉielo estas senpartia.
  • 80.- Lando estas malvasta: utopio.
  • 81.- Sanktulo nur servas, ne pretendas.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La tuta verko de la Daŭdeĝingo ekzistas en Esperanto sub la titolo Dao de jing. Ĝin tradukis WANG Chongfang, tradukinto de Kamelo Ŝjangzi kaj la Analektoj de Konfuceo, sub la titolo Dao de jing. Wang tradukis rekte el la originala klasikĉina lingvo al Esperanto kaj al la nuntempa ĉina normlingvo (Putonghua)[5].

Alia traduko estas La Laoco tao-te-ĉingla libro de moralo de Seiho Nishi.[1]

Alia versio ŝuldiĝas al Jamaga Taiĵi. Tiu ĉi traduko servis kiel pontotraduko por fari version en la hispanan lingvon, fare de Eduardo Vivancos.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La Laoco tao-te-ĉingla libro de moralo (trad. Seiho Nishi, Amika Esperanto-Rondo / Laŭte!, Beauville 1996, 25 p.)
  2. Tamen temas pri nur izolaj ideoj elprenitaj de traduko.
  3. paĝo 4
  4. P. 11.
  5. (eo) Petro Desmet, Ĉina monumento - Tutmonda monumento, Monato, la 6-an de januaro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]