Eduardo Vivancos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eduardo VIVANCOS Garcia (naskiĝis en Barcelono la 19-an de septembro, 1920) estas esperantisto aktiva ĉefe en anarkiistaj rondoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Li apartenis al familio de laboristoj interesitaj en kulturo kaj en politika kaj socia aktivado. En julio de la jaro 1934 li finis siajn studojn en la elementa lernejo kaj du semajnojn poste estis dungita kiel metilernanto, du monatojn antaŭ sia 14-a naskiĝdatreveno. En septembro de la sama jaro li komencis studi vespere en la Labor-Lernejo de Barcelono (Escuela del Trabajo). Tie li renkontis tre aktivan grupon de junuloj, membroj de Iberia Junul-Liberecana Federacio (FIJL), kaj baldaŭ li aliĝis al la grupo. Tio estis la komenco de lia aktiva partopreno en la liberecanaj medioj. Ankaŭ li aliĝis al Studenta Federacio de Liberaj Konsciencoj, FECL (Federación Estudiantil de Conciencias Libres).

En la jaro 1935, li membriĝis al sindikato Confederación Nacional del Trabajo (CNT) kaj restis membro de tiu organizacio dum sia tuta vivo.

En septembro de la jaro 1936, dum plena revolucia etoso post la Hispana Intercivitana Milito, li eklernis Esperanton en kurso organizita en la Popola Enciklopedia Ateneo (Ateneo Enciclopédico Popular). La kursgvidanto estis samideano Surinyac, membro de PUIL. Li baldaŭ iĝis fervora propagandisto en la diversaj medioj en kiuj li aktivis, kaj havis korespondantojn en pluraj landoj.

Karto de Eduardo Vivancos por la Popola Olimpiko de Barcelono [1].

En 1937 la respublika registaro kreis "Institutos Obreros", liceojn por laboristoj. Post kvar severaj ekzamenoj li sukcesis esti akceptata kaj komencis la studojn la 20-an de decembro de la sama jaro.

Tamen, tio ne daŭris ĉar la milita situacio iĝis pli kaj pli malbona. Komence de aprilo de la jaro 1938 la faŝista armeo eniris Katalunion kaj la situacio iĝis kriza. Li kun grupo de liberecanaj studentoj de la Instituto, kun pli da entuziamo ol sperto, decidis aktive partopreni en la defendo de la Respubliko kaj volontule soldatiĝis en bataliono de la 26-a Divizio, eksa kolono Durruti. Surprize, la komandanto de la bataliono, Ginés Martínez, estis esperantisto kaj membro de ILES, kaj ili havis sian E-rondeton kaj regule ricevis "Informa Bulteno"-n de CNT-FAI. En la batalfronto de Monsec (Ilerdo), por la unua fojo li instruis la lingvon.

Ekde februaro de 1939, kune kun pluraj miloj da samsortanoj, li devis ekziliĝi kaj troviĝis en pluraj koncentrejoj en Francio. Tie ne ĉesis la Esperanto-vivo, ĉar ekzistis aktivaj esperantistoj en la koncentrejoj de Vernet d'Ariège, Argelés, Bram, Agde kaj aliaj lokoj. Dum pluraj monatoj, en la jaro 1940, Vivancos kunvivis en la sama barako de la koncentrejo de Bram kun elstara kataluna esperantisto Jaume Grau Casas, membro de la Akademio kaj aŭtoro de "Kataluna Antologio".

Dum tiuj unuaj jaroj la familio estis disigita, kaj nur en 1947 lia patrino kaj fratino (la ankaŭ esperantisto Juliette Ternant) rerenkontiĝis kun Eduardo kaj la patro.

Postmilitaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la Dua Mondmilito, en 1945, li translokiĝis al Parizo kaj iĝis membro de SAT. En Parizo li konatiĝis kun Ramona, filino de hispanaj ekzilitoj, kaj ili geedziĝis la 5-an de decembro de la sama jaro. Ili havis du gefilojn: Floreal (1947) kaj Talia (1948).

En tiu tempo la Hispana Liberecana Movado reorganiziĝis en Francio. Okaze de kongreso de FIJL en Tuluzo dum la jaro 1946, estis decidite krei provizoran komitaton por la starigo de Junul- Anarkista Internacio. Vivancos iĝis membro de tiu komitato kiel unu de la delegitoj de la hispana federacio kaj samtempe redaktoro de ĝia organo en Esperanto "Senŝtatano", kun alia kompano el Hispanio Germinal Gracia (konata ankaŭ sub la plumnomo Víctor García).

Tio estis okazo por establi rilatojn kun liberecanaj esperantistoj el le tuta mondo. Inter ili Jamaga Taiĵi el Japanio, Lu Chien Bo el Ĉinio, Hartvig Johansson el Svedio kaj eĉ kun Lanti, tiam loĝante en Meksikio. Speciale kun Jamaga la rilatoj estis tre fruktodonaj. Kelkajn jarojn poste Vivancos tradukis hispanlingven lian version de la Daŭdeĝingo de Laozi, kun la titolo "Libro del Camino y de la Virtud". La tradukita verko estis eldonita en la jaro 1963 fare de la eldonejo "Tierra y Libertad", Meksikio.

Eduardo Vivancos en 1993 dum vizito al la familio de Jamaga Taiĵi.

En Kanado[redakti | redakti fonton]

Kiam evidentiĝis ke la fino de la faŝista reĝimo en Hispanio ne estis proksima, en la jaro 1954 Vivancos elmigris al Kanado kun sia familio. Unu jaron poste li iĝis SAT-peranto en Kanado kaj restis en tiu posteno dum pli ol 30 jaroj. Li ankaŭ aktivis en la Esperanto-Rondo de Toronto kaj en Kanada Esperanto-Asocio. En la jaro 1973 tiu SAT-kolektivo en Toronto organizis la 46-an Kongreson de SAT, kiu estis la unua kongreso de SAT okazinta ekster Eŭropo.

En Toronto Vivancos aliĝis al ADEC ("Asociación Democrática Española Canadiense"). Dum pluraj jaroj ADEC organizis diversajn aktivaĵojn denuncante la frankisman reĝimon en Hispanio. Tiu asocio ankaŭ organizis regule publikajn konferencojn en kiuj, inter aliaj, parolis Federica Montseny kaj Enrique Tierno Galván.

Post 37-jara foresto, en la jaro 1976 li faris vojaĝon al Hispanio kie kun granda emocio li renkontis malnovajn kamaradojn kaj familianojn. Aliaj vizitoj sekvis, sed li plu loĝas en Kanado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • "El esperanto, un idioma para todos". Publikigita en la venezuela revuo "Ruta", numero 17, februaro 1974. Versio en Esperanto kaj en la franca lingvo eldonita de la liberecana grupo Fresnes-Antony, 1987.
  • "Libro del camino y de la virtud de Lao Tsé", traduko en la hispanan pere de la esperanta versio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]