59-a SAT-Kongreso 1986
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La 59-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Sant Cugat del Vallès (proksime al Barcelono, Katalunio) inter la 2-a kaj 9-a de aŭgusto 1986. Ĝi estis la unua Kongreso de laborista organizaĵo post la fino de la diktaturo en Hispanio.
La prezidanto de la Organiza Komitato estis Ramon Manau. Por prizorgi la celebradon de la kongreso estis kreita nova asocio Kultura Asocio Esperantista, kiu grupigis la SAT-anojn de Katalunio.
Prelegoj[redakti | redakti fonton]
- Pri la SAT-Kongreso de Valencio en 1934, fare de Antonio Marco Botella.
- La scienceco de Esperado, fare de Rikardo Ŝulco.
- Rememoroj de la Hispana Revolucio, en la 50 jaroj de tiu evento, fare de Eduardo Vivancos. Vidu la tekston de la prelego en ekstera paĝo
- Paco kaj milito, fare de Giordano Moya