81-a SAT-Kongreso 2008

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
81-a SAT-Kongreso 2008
Loko Kazanlako
Ekde 9-a de aŭgusto 2008[1]
Ĝis 16-a de aŭgusto 2008[2]
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 81-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Kazanlako inter la 9-a kaj la 15-a de aŭgusto 2008. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 100 homoj. La Organizan Kongresan Komitaton konsistigis Svoboda Damjanova, Septemvrina Ivanova, Dimitar Dimitrov, Petko Denev, Ivanka Stojanova kaj Donka Danova. Malfermis la kongreson la Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT Jakvo Schram.

Kulturaj programeroj[redakti | redakti fonton]

  • Prelego pri Bulgario kaj Kazanlako.
  • Prelego pri virina movado.
  • Pri libro "Salvo de nigra bubalo".
  • Koncerto de Libriko.
  • Pri Ĉudomir prelego kaj teatraĵo.

Sociaj programeroj[redakti | redakti fonton]

  • Pri monda malsato, monda krizo, socipolitika situacio en postkomunismaj landoj, ktp.

Vizitoj kaj ekskursoj[redakti | redakti fonton]

Okazis al Etnografia Muzeo kaj la Traca tombejo, al Monaĥejo Ŝipka kaj aliaj tracaj tombejoj, al Muzeo pri Ĉudomir, al Muzeo pri Petko Stajnov, al Veliko Tarnovo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2008, , alirdato: 21-a de oktobro 2019
  2. Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2008, , alirdato: 21-a de oktobro 2019

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Gazetartikolo pri la 81a SAT-Kongreso