87-a SAT-Kongreso 2014

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
87-a SAT-Kongreso 2014
Loko Dinan
Ekde 9-a de aŭgusto 2014
Ĝis 16-a de aŭgusto 2014
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr
Foto de SAT-kongreso 2014 en Dinano, kun munta aldono de la fotinto.
Kunsido dumkongresa

La 87-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis inter la 9-a de aŭgusto kaj 16-a de aŭgusto 2014 en Dinano, Francio. Antaŭe la kongreso okazis la lastan fojon en Francio en 2007.

La kongresejo estis Komunuma Centro de Sociala Agadado kaj loĝejo estis Junlaboristejo. En la ekskursa tago oni vizitis San-Maloon. Inter la 7-a kaj 9-a de aŭgusto okazis antaŭkongreso kun vizitoj al Miĥaelomonto, Frehel-Kabo kaj Lalata Fuorto.

Aliĝis preskaŭ 150 kongresanoj. La Organiza Kongres-Komitato estis komponita de deko da homoj, gvidite de Franjo Leveko, Gi' Marteno kaj Filipo Strido.

Ekhaveblis dum tiu ĉi kongreso diversaj verkoj eldonitaj interkongrese fare de la Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK), nome de Ludoviko Gilju' la noveleto Dek du kugloj breloke muntitaj, Indignu de Stefano Heselo kaj nova bildrakontaro de Serĝo Sir': Varma Mezepoko, sagao en unu prologo, tri aktoj kaj unu epilogo, tre fantazie kaj humure priskribanta Mezepokan (interalie seksan) vivon.

La moto kaj inspiro por diversaj programeroj estis "Civitanoj loke konstruas ontecon". Ekzemple oni aktivis rilate al la uzado de loka monunuo nome "maillette" kiu celas aktivigi la lokan ekonomion, kaj oni organizis kelkajn programerojn rilate al ekologia agrikulturo, permakulturo, cirkla ekonomio kaj al organizado de alternativa ĝardenado. Aliaj prelegoj rilatis al la historio de esperantistoj (Vjeko Markov), pli precize pri Lanti (Patro Marko kaj Vinko Markovo) aŭ al poezio de Federico García Lorca (Miguel Fernández). Interesa rakonto pri vizito al Patagonio kaj ties kimra komunumo estis prezentita de Hilary Chapman, dum Arturo Prent prelegis pri komunumo "Whiteway".

La kulturdistraj programero konsistis en koncerto de bretona muziko zorge de la grupoj An Teuzar kaj Estran, kaj alia surstrate por libera partoprenado de lokanoj zorge de la grupo Kapriol'. Teatra vespero konsistis el prezentado de du teatraĵoj, nome la bretona legendo "La fabo" fare de Laurent Peuch kaj la vigla adaptaĵo de la vodvila teatroverko "Karakalo" zorge de la grupo "Kvak kaj Duono". La adiaŭa lasta vespero estis okazo por kolektiva prezentado de diversaj kongresanoj en plej diversaj fakoj: kanto, rakonto, amuzado ĝenerale.

Rezulto[redakti | redakti fonton]

Fine de la kongreso estis akceptita deklaracio Arkivigite je 2014-08-20 per la retarkivo Wayback Machine, kiu do:

  • konstatas, jarcenton post la Unua Mondmilito, ke la kaŭzoj kiuj kreis la kondiĉojn por la fondo de SAT plu ekzistas, ke naciismo plu plagas en Mezoriento kaj Ukrainio ekzemple, kaj disponigas la kolumnojn de Sennaciulo por helpi al laboristoj ĉiulandaj unuiĝi super la naciaj baroj ;
  • alvokas al paca solvo de la konflikto inter Israelo kaj Palestino ; denuncas la daŭran koloniigon de la palestinaj teritorioj kaj subtenas petojn, ke ĵusaj militaj krimoj estu juĝitaj de la Internacia Kortumo ;
  • vokas al la flankoj en la daŭraj konfliktoj en Mezoriento kaj Ukrainio, kiel eble plej rapide atingi pacan solvon per la rimedoj de interparolado kaj de “peranto”, se necese ;
  • bedaŭre konstatas en la mondo evidentan ligon inter religio, ekonomio kaj politiko, kiel fi-operacioj por malpermesi esprim-liberecon kaj ankaŭ pens-liberecon ;
  • kuraĝigas antaŭenigon de tiaj lokaj agadoj, kiuj kondukas al pli justa konduto Arkivigite je 2015-09-26 per la retarkivo Wayback Machine.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]