20-a SAT-Kongreso 1947
Aspekto
| 20-a SAT-Kongreso 1947 | ||
|---|---|---|
| Loko | Arhuzo | |
| Ekde | 2-a de aŭgusto 1947 | |
| Ĝis | 7-a de aŭgusto 1947 | |
| Organizanto | Sennacieca Asocio Tutmonda | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |

La 20-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Arhuzo en 1947. Ĝi estas la unua postmilita kongreso de la asocio. Ĝin partoprenis 662 homoj el 9 landoj. Survoje al la kongresloko, SAT-karavanoj, kiuj trapasis Germanion, kunportis pakaĵojn da nutraĵoj kaj vestaĵoj por la tieaj membroj.
Programo
[redakti | redakti fonton]La kongreso priparolis interalie la Duan Mondmiliton. Demandoj en la kongreslibran enkondukon interalie estas ĉu faŝismo "spirite" estis privenkita.
Lunde la 4-an de aŭgusto kunvenis la Liberecana Frakcio, la Internacia Junulara Komitato, la Komunistema Frakcio, la Sovetkomunista Frakcio, la Pacista Frakcio kaj la Sennaciista Frakcio.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Thomas Karpiniec (2016-09-16). S.A.T. Kongreso 1947, Aarhus (angle). Arkivita el la originalo je 2019-11-25. Alirita 2019-03-22 .
- Logotipo-flugfolio de la kongreso
- Marko de la kongreso

