22-a SAT-Kongreso 1949

El Vikipedio, la libera enciklopedio
22-a SAT-Kongreso 1949
Loko Parizo
← Antaŭa Sekva →
vdr
emblemo de SAT
emblemo de SAT

La 22-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Parizo en 1949. Ĝi estas la ĝis nun plej ampleksa kongreso de SAT, kun 1385 partoprenantoj el 15 landoj (enskribiĝis 1630 personoj). Unuafoje depost la milito germana reprezentanto ricevis oficialan priatenton en la urbodomo. La amasa ĉeesto de neesperantistaj turistoj kondukis al propono pri pli strikta kongresregularo, prezentita la sekvantan jaron en Torino.

La fakto ke Charlie Chaplin uzis Esperanton por sia filmo La granda diktatoro estis delonge uzita de esperantistoj kiel detalo de propagando por la Internacia Lingvo kaj pri la simpatio kiun ĝi vekas ĉe gravuloj kiaj Chaplin. Jam en 1949 la organizantoj de tiu 22-a SAT-Kongreso de Parizo invitis lin al la kongreso per letero sendita al lia adreso en Kalifornio.[1]

Debatoj[redakti | redakti fonton]

  • Pri koloniismo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Se eventuale vi vojaĝus en Eŭropo je tia dato, kaj se vi komplezus ĉeesti almenaŭ parton de nia kongreso, la tuta konkresanaro estus tre dankemaj al vi. Se ne, ni tamen petas vian moralan helpon. Se vi akceptus per kelkaj vortoj aserti vian simpation al Esperanto kaj al nia kongreso, la nomo mondkonata de tiu kiu, en la filmo "La Diktatoro" uzis Esperanton, havigu al nia organizo grandiozan famon." Letero de 3-3-49 citita en Manuela Burghelea, L’espéranto, entre idéaux universels et pratiques culturelles locales. Les cas français, belge et brésilien. julio 2016, Master Erasmus [1] Arkivigite je 2021-05-14 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26an de januaro 2020.