Charlie Chaplin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Charlie Chaplin
Chaplin en kostumo kiel The Tramp
Chaplin en kostumo kiel The Tramp
Naskonomo Charles Spencer Chaplin Jr.
Naskiĝo 16-an de aprilo 1889 (1889-04-16)
en Anglio Londono, Anglio
Morto 25-an de decembro 1977 (1977-12-25) (88-jara)
en Svislando Vevey, Svisio
Aktivaj jaroj 19141976
Edz(in)o Mildred Harris
Oficiala retejo www.charliechaplin.com
www.chaplinmuseum.com http://www.charliechaplin.com/ www.charliechaplin.com
www.chaplinmuseum.com
Karakteriza(j) rolo(j) vagabondo
Oskar-premio
Honora premio
1929 The Circus
1972 tutviva aktorado
Plej bona origina muziko
1952 Limelight
Pluaj premioj Plej bona aktoro
1940 The Great Dictator
Ora Leono
1972 tutviva aktorado
v  d  r
Information icon.svg

Charles Spencer "Charlie" Chaplin (naskiĝis la 16-an de aprilo 1889 en Londono, Britio — mortis la 25-an de decembro 1977 en Vevey, Svislando) estis britdevena reĝisoro, produktoro, komikisto, aktoro, scenaristo, komponisto kaj humuristo kiu faris karieron ĉefe en Usono en la epoko de mutaj filmoj kaj estis unu el la plej kreivaj homoj de la epoko de la muta kino. Li ne nur reĝisoris, verkis scenarojn, produktis filmojn, sed ankaŭ mem muntis ilin kaj komponis la muzikon de siaj filmoj.

Kiel aktoro, Chaplin plej ofte ludis la rolon de persono apartenanta al malsupra sociala tavolo, kiu ruze defendas sian pozicion kontraŭ riĉuloj kaj potenculoj, tre ofte konata kiel Trampo. Tiu figuro iĝis unu el la plej konataj ikonoj tutmonde kaj unu el la plej gravaj bildoj en la historio de la kinindustrio.[1] Lia kariero daŭris pli ol 75 jarojn, de infanaĝo en la Viktoria epoko ĝis unu jaro antaŭ lia morto en 1977, kaj enhavis kaj laŭdadon kaj polemikon, el kabaretoj en Anglio ĝis lia morto en Vevey, Svislando.

La infanaĝo de Chaplin en Londono estis malriĉa kaj malfacila. Ĉar lia patro forestis kaj lia patrino estis ruinigita finance, li estis sendita al laborgastejo dufoje antaŭ sia naŭjariĝo. Kiam li estis 14-jaraĝa, lia patrino estis metita en frenezulejo. Chaplin ekaktoris ege frue, turnee ĉe music hall kaj poste kiel aktoro de teatro kaj komikisto. Estante 19-jaraĝa, li jam subskribis kontrakton kun la prestiĝa kompanio de Fred Karno, kiu portis lin al Usono. Chaplin estis kaptita por la filmindustrio kaj ekaperis en 1914 ĉe Keystone Studios. Tie li disvolvigis la figuron de Trampo kaj formis grandan aron de sekvantoj. Chaplin reĝisoris siajn proprajn filmojn dekomence kaj plue havis sian propran geaktoraron kiam li migris inter diversaj entreprenoj, inkluzive de Essanay, Mutual, kaj First National. Ĉirkaŭ 1918, li estis unu el la plej bone konataj figuroj en la mondo.

En 1919, Chaplin kunfondis la distribu-kompanion United Artists, kio havigis al li kompletan kontrolon super liaj filmoj. Lia unua longa filmo estis The Kid (1921), sekvita de A Woman of Paris (1923), The Gold Rush (1925), kaj The Circus (1928). Li malakceptis translokiĝi al la sonkino en la 1930-aj jaroj, kaj anstataŭe produktis City Lights (1931) kaj Modern Times (1936) sen dialogoj. Chaplin iĝis pli kaj pli politikema, kaj lia sekva filmo, The Great Dictator (La granda dictatoro, 1940), satire bildigis Adolf Hitler. La 1940-aj jaroj estis jardeko markita per polemikoj por Chaplin, kaj lia populareco dekadencis rapide. Li estis akuzita en la epoko de makartiismo pro komunismaj simpatioj, dum lia implikiĝo en procesoj pri patreco kaj edziĝoj al multe pli junaj virinoj okazigis skandalon en la puritanisma usona socio. Esplorado fare de FBI kaŭzis foriron de Chaplin el Usono al Svisio. Li forlasis sian ŝatatan rolulon Tramp en siaj pli lastaj filmoj, kiuj estis Monsieur Verdoux (1947), Limelight (1952), A King in New York (1957), kaj A Countess from Hong Kong (1967).

Chaplin verkis, reĝisoris, produktoris, eldonis, stelulis kaj komponis la muzikon por plejparto de siaj filmoj, ĉar li estis perfektisma, kaj volis kontroli ĉiujn aspektojn de la produktado de sia kino. Lia financa sendependeco permesis al li dediĉi jarojn al la disvolvigo kaj produktado de filmoj. Tiuj filmoj estas karakterizitaj per trogita, populara humoro kombinita kun emociemo, tipigita en la luktoj de lia rolulo Tramp kontraŭ la malfacilaĵoj. Multaj enhavas sociajn kaj politikajn temojn, same kiel membiografiajn elementojn. En 1972, kiel parto de la renovigita aprezo al lia verkaro, Chaplin ricevis Honoran Oskar-premion pro "la nekalkulebla efiko kiun li havis farante filmojn nome la artoformo de tiu jarcento". Li pluestas en tre alta konsidero, kaj liaj filmoj ekzemple The Gold Rush, City Lights, Modern Times, kaj The Great Dictator ofte estas rangigitaj en la listoj de la plej grandaj filmoj de ĉiuj tempoj en la kinindustrio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Juna Chaplin en la teatraĵo Sherlock Holmes, en kiu li aperis inter 1903 kaj 1906.

Charles Chaplin naskiĝis la 16-an de aprilo 1889 en Londono kiel filo de Charles Spencer Chaplin kaj Hannah Harriet Chaplin. Ambaŭ estis artistoj ĉe britaj kabaretoj. Baldaŭ post la naskiĝo de Charles, liaj gepatroj disiĝis. Charles kaj ties kvar jarojn pli maljuna duonfrato Sydney loĝis kun la patrino, kiu ekde 1896 pro psikaj problemoj ne plu povis labori profesie. Ĉar la patro ne regule pagis la subtensumojn por la infanoj, la familio vivis en granda malriĉeco kaj bezonis almozojn kaj subtenon.

En 1894 unuan fojon Charles Chaplin ricevis la eblon sursceniĝi dum kantadspektaklo. Naŭjaraĝa li engaĝiĝis en la kabaretistaro The Eight Lancashire Lads (La ok buboj el Lancashire) laŭ rekomendo de sia patro. Dum la turneoj de la buboj el Lancashire Chaplin ricevis nutradon, loĝadon kaj simplan lernejan edukadon.

Kiam lia patro mortis en 1901 pro alkoholismo, restis nur du familianoj de Chaplin — liaj patrino kaj duonfrato. Chaplin forlasis la bubojn el Lancashire kaj dungiĝis ĉe londonaj scenejoj. Somere 1903 li ludis en la malmulte sukcesa teatraĵo Jim, A Romance of Cockayne sian unuan pli grandan rolon. Sekvis la rolo de la kurieroknabo Billy en versio de Sherlock Holmes scenejen adaptita de William Gillette. Tio havis grandan sukceson kaj Chaplin turneis pro tiu teatraĵo kvarfoje ĝis 1906. Ankaŭ lia frato Sudney kunlaboris en la truparo, sed forlasis ĝin, kiam li signis kontrakton ĉe Fred Karno. Charles sekvis sian fraton kaj subskribis en 1908 dujaran kontrakton ĉe Karno.

Survoje al filmaktoro[redakti | redakti fonton]

Charles Chaplin komence de la 1910-aj jaroj.

Ĉe Fred Karno, kiu kun siaj teatraj trupoj daŭrigis la tradicion de komikaj pantomimoj, Charles rapide iĝis unu el la ĉefaj aktoroj. Lia unua sukceso ĉe Karno estis en la rolo de drinkemulo Swell en la teatraĵo Mumming Birds. En 1910 Chaplin transprenis la ĉefrolon de la nova teatraĵo Jimmy the Fearless (Jimmy la sen-tima), pro kiu li unuan fojon ricevis pozitivajn kritikojn en gazetoj. La Yorkshire Evening Star nomis lin "suprenstrebanta aktoro", kies sursceniĝo montris lin kiel denaskan komikulon.[2]

Post tio Karno proponis al Chaplin turnei kun trupo en Usono. De junio 1910 ĝis junio 1912 la trupo ludis en Usono kaj Kanado. La publiko kaj la gazetaro entuziasmiĝis ĉefe pro la rolo de Chaplin en A Night in an English Music Hall (Nokto en angla kabareto), resurscenaĵo de Mumming Birds. Post nur kvin monatoj en Anglujo, Karno sendis Chaplin al dua turneo en Usonon.

Tiu turneo sukcesis tamen malpli ol la unua, kaj tial Chaplin dankeme reagis al la intereso de la usona filmindustrio pri si. Unua kontakto okazis en majo 1913 fare de Adam Kessel kaj Charles O. Baumann, la posedantoj de la New York Motion Picture Company. La 25-an de septembro 1913 Chaplin fine subskribis kontrakton, per kiu li laboris kiel filmaktoro dum unu jaro ĉe la Keystone Studios de Mack Sennett, la respondeculo pri komedioj de la New York Motion Picture Company. Oni koncedis al Chaplin semajnan salajron de 150 usonaj dolaroj. Chaplin forlasis do la Karno-trupon la 28-an de novembro 1913.

Ĉe Keystone[redakti | redakti fonton]

Chaplin en Mabel’s Busy Day (1914).

Komence de januaro 1914 Charles Chaplin eklaboris ĉe Keystone Studios. En la unuaj semajnoj li havis grandajn malfacilaĵojn elturniĝi pri la kaosaj laborkondiĉoj ĉe Keystone. El sia periodo ĉe Karno Chaplin kutimiĝis al monatlongaj ripetadoj de skeĉoj ĝis ĉiu gesto estis perfekta. Mack Sennett kontraŭe laboris kutime sen scenaro kaj filmis rapide. La stelulo de Sennet estis Ford Sterling, kies sovaĝaj grimacoj kontraŭstaris la pli subtilan komikon de Chaplin.

Nur fine de la monato Chaplin partoprenis en filmo. La unu-aktaĵo Making a Living estiĝis sub reĝisorado de Henry Lehrman, kiu samtempe ludis la heroon de la rakonto. Chaplin estis la malbonulo, kies agado memorigis pri la rolo el la Karno-teatraĵo A Night in an English Music Hall.

Malkontenta pri tiu rolo, Chaplin kreis novan rolfiguron por la sekvaj filmoj. Laŭlegende li prunteprenis malnovan ŝuparon de Ford Sterlling kaj trograndan pantalonon de Roscoe Arbuckle, melonĉapelon de la bopatro de Arbuckle, tromalgrandan jakon de Charles Avery kaj malveran barbon de Mack Swain. Similajn kostumojn jam uzis la komikuloj de anglaj kabaretoj.[3]

La Trampo unuafoje aperis komence de februaro 1914 en la filmoj Kid Auto Races at Venice kaj Mabel’s Strange Predicament.

Ĉe Essanay[redakti | redakti fonton]

Chaplin kaj Edna Purviance, lia regula ĉefa aktorino, en Work (1915).

Novembre de 1914 Charlie Chaplin subskribis kontrakton kun la filmentrepreno Essanay, kiu garantiis al li krom semajna pago de 1.250 dolaroj unuopan monsumon de 10.000 dolaroj.

En januaro de 1915 Chaplin partoprenis sian unuan filmon, His New Job (Lia nova laboro), en la malnoviĝintaj Essanay-studioj en Ĉikago, sed revenis poste al Kalifornio. Tie li starigis fiksan teamon en kiu troviĝis Leo White, Billy Armstrong, la estonta reĝisoro Lloyd Bacon kaj Ben Turpin, poste konata ankaŭ kiel solartisto. Serĉante virinan ĉefrolulinon Chaplin malkovris la 19-jaran Edna Purviance, kiu fine ludis en 35 el liaj filmoj, kaj al kiu li rilatis private ĝis 1917. Chaplin mem elektis pli kaj pli ofte la rolon de trampo, kiu en la sesa Essanay-filmo iĝis eĉ la titolheroo, The Tramp (La trampo).

La unuaj sep filmoj por Essanay estiĝis en nur po kvar monatoj. Poste Chaplin provis sendependiĝi kiel filmkreanto, disiĝis de la rapidaj metodoj, kaj uzis pli da tempo por la sekvaj projektoj. La du lastaj el liaj filmoj por Essanay estis publikigitaj nur printempe de 1916, kiam Chaplin jam subskribis kontrakton kun Mutual Film.

La populareco de Chaplin unuafoje atingis klimakson en 1915. Chaplin iĝis (sen iu ajn ricevo de enspezoj) centra punkto de vasta surmerkatiĝo, kiu temis pri Chaplin-pupoj, komiksoj kaj kantoj pri la trampo. La gazeto Motion Picture Magazine diagnozis gravan kazon de Chaplinitis en la tuta Usono.[4] En Francujo (kaj aliaj landoj) furoris la trampo kiel Charlot. Por profiti de la Chaplinitis eĉ post la foriro de Chaplin, Essanay duobligis la longdaŭron de Burlesque on Carmen per antaŭe ne uzita filmmaterialo. Chaplin vane procesis kontraŭ la publikigo de tiu filmo.

Ĉe Mutual[redakti | redakti fonton]

Chaplin kiel trampo, ĉirkaŭ 1917.

La nova kontrakto kun Mutual Film, kiu garantiis al Chaplin semajnan salajron de 10.000 usonaj dolaroj kaj aldonan unuopan sumon de 150.000 dolaroj, igis lin la plej bone pagata aktoro. Lia populareco ne velkis; kiam li veturis fine de februaro 1916 trajne al Novjorko por subskribi la kontrakton, homamasegoj atendis la alvenon de la stelulo.

Oni pretigis apartan novan studion por Chaplin en Losanĝeleso. Edna Purviance, Leo White kaj Lloyd Bacon sekvis Chaplin de Essanay al Mutual. Roland Totheroh, kiu jam tenis la kameraon ĉe kelkaj Essanay-filmoj, estis dungita de Chaplin. Ĝis 1952 li restis la ĉefa kameraisto de Charlie Chaplin. Kompletigis la teamon Albert Austin kaj la grandega Eric Campbell, kiu rolludis en la plej multaj Mutual-filmoj la malbonulon. Poste aniĝis al la teamo Henry Bergman, kiu akompanis Chaplin kiel aktoro kaj helpanto ĝis sia morto en 1946.

La kontrakto postulis la produktadon de 12 filmoj ene de 12 monatoj. Fakte nur la unuaj ok filmoj pretiĝis antaŭ la fino de 1916. Necesis dek monatoj por la lastaj kvar. Kelkaj inter la filmoj de Mutual estas taksitaj nuntempe inter la plej bonaj filmoj de Chaplin.[5] La plej konataj inter la Mutual-filmoj estas Easy Street (Facila strato) kaj la tragikomedio The Immigrant (La enmigrinto). Parolante pri la epoko ĉe Mutual, Chaplin nomis ĝin la plej feliĉa en sia tuta kariero.[6]

Fine de 1916 necesis proceso por malhelpi la publikigon de la ne-permesata biografio Charlie Chaplin’s Own Story (La propra historio de Charlie Chaplin). Sekve de tio tamen estiĝis kampanjo kontraŭ Chaplin en la brita gazetaro, ĉar paragrafo en la kontrakto kun Mutual Film malpermesis al Chaplin volontuliĝi kiel soldato en la Unua mondmilito. Aŭguste de 1917 Chaplin devis klarigi sian patriotismon en la gazetoj.

Samtempe li devis atenti pri multaj imitistoj kaj kopiistoj. Tiel Chaplin procesis en novembro 1917 kontraŭ pluraj filmstudioj, kiuj produktis filmojn kun Chaplin-imitistoj. La plej fama inter la imitistoj estis Billy West, kiu rolludis en ĉirkaŭ 50 filmoj. Ankaŭ eks-kolego de Chaplin (ĉe Karno), Stan Jefferson, la posta Stan Laurel, sursceniĝis kiel Chaplin.

1918–1922: First National[redakti | redakti fonton]

A Dog's Life (1918). En tiu epoko Chaplin ekpensis Tramp kiel "speco de Pierrot", aŭ trista klaŭno.

Mutual estis pacienca kun la malpliiga indico de Chaplin por produktado, kaj la kontrakto finiĝis amike. Pro la supozata malaltigo de kvalito de liaj filmoj pro la kontraktaj limdataj postuloj, la ĉefa postulo de Chaplin por trovi novan distribuanton estis sendependeco. Sydney Chaplin, tiam lia negoca administranto, diris al la gazetaro, "Charlie [devas] havi la tutan tempon kiun li bezonas kaj la tutan monon por produkti [filmojn] per la maniero kiun li volas... Estas kvalito, ne kvanto, we are after."[7] En junio 1917, Chaplin subskribis kontrakton por kompletigi ok filmojn por First National Exhibitors' Circuit kontraŭ 1 miliono da dolaroj (19.1 milionoj nuntempe).[8] Li decidis konstrui sian propran studion sur kvin akreoj de tereno ĉe Sunset Boulevard, kun produktoraj instalaĵoj de plej alta kvalito.[9] Ĝi estis kompletigita en januaro 1918,[10] kaj Chaplin ricevis liberon por la farado de siaj filmoj.[11]

A Dog's Life, publikigita en aprilo 1918, estis la unua filmo sŭb la nova kontrakto. En ĝi, Chaplin montis sian pliiĝantan emon konstrui la historion kaj sian traktadon de la rolulo Tramp (trampo) kiel "speco de Pierrot".[12] La filmo estis priskribita de Louis Delluc kiel "unua totala kinartaĵo".[13] Chaplin poste engaĝiĝis en kampanjo por la vendado de milit-kuponoj, turneante Usonon dum unu monato por arigi monon por la Aliancanoj en la Unua Mondmilito.[14] Li produktis ankaŭ mallongan propagandan filmon nome The Bond (La kupono), donacitan al la registaro por monkolektado.[15] La venonta publikaĵo de Chaplin estis bazita sur la milito, metante Tramp en la tranĉeojn por Shoulder Arms. Associates avertis lin kontraŭ la farado de komedio pri la milito sed, kiel li poste rememoris: "Danĝera aŭ ne, la ideo ekscitigis min."[16] Li dediĉis kvar monatojn al filmado de 45-minuta filmo, kiu estis publikigita en oktobro 1918 kun granda sukceso.[17]

United Artists, Mildred Harris, kaj The Kid[redakti | redakti fonton]

Post la publikigo de Shoulder Arms, Chaplin postulis pli da mono de First National, kio estis malakceptita. Frustrita pro la malemo de la studio al kvalito, kaj priokupita pro onidiroj pri ebla kunigo inter la kompanio kaj Famous Players-Lasky, Chaplin arigis fortojn kun Douglas Fairbanks, Mary Pickford, kaj D. W. Griffith por formi novan distribu-kompanion United Artists, establitan en januaro 1919.[18] Tiu aranĝo estis revolucia en la kinindustrio, ĉar ĝi permesis al la kvar partneroj — ĉiuj kreivaj artistoj — persone financi siajn filmojn kaj havi kompletan kontrolon super la tuta procezo.[19] Chaplin urĝe startigis la novan kompanion kaj proponis al First National la foraĉeton de sia kontrakto. Ili malakceptis kaj insistis, ke li finkompletigu la finajn ses filmojn ŝulditajn.[20]

The Kid (1921), kun Jackie Coogan, komedio kombinita kun dramo kaj la unua filmo de Chaplin kiu superis unu horon.

Antaŭ la kreo de United Artists, Chaplin edziĝis por la unua fojo. La 16-jaraĝa aktorino Mildred Harris estis anoncinta, ke ŝi estas graveda, kaj en septembro 1918, Chaplin edziĝis al ŝi senbrue en Los-Anĝeleso por eviti polemikon.[21] Tuj poste, la gravedeco rezultis falsa.[22] Chaplin estis malfeliĉa kun tiu unuiĝo kaj, sentante ke la geedzeco bremsis lian kreivon, li dediĉegis sin al la produktado de sia filmo Sunnyside.[23] Harris iĝis poste fakte graveda kaj la 7an de julio 1919, ŝi naskis filon. Norman Spencer Chaplin naskiĝis misformita kaj mortis tri tagojn poste.[24] La geedzeco finis en aprilo 1920, kaj Chaplin klarigis en sia membiografio ke ili estis "nerekunigeble miskunigitaj".[25]

La perdo de la filo, plus siaj propraj infanaĝaj spertoj, ŝajne influis la filmon de Chaplin, kiu turnis la trampon en la zorganto de juna knabo.[11][26] Por tiu nova epizodo, Chaplin ankaŭ​ deziris fari ion pli ol komedio kaj, laŭ Louvish, "fari ŝanĝon al ŝanĝo de la mondo."[27] La filmado de The Kid ekis en aŭgusto 1919, kun la kvar-jaraĝa Jackie Coogan kiel lia kun-stelulo.[28] Ĝi disvolviĝis en longa projekto, kaj tiel por abandoni First National li haltigis la produktadon kaj tuj filmis A Day's Pleasure.[29] The Kid estis en produktado dum naŭ monatoj ĝis majo 1920 kaj, kun 68 minutoj, ĝi estis la plej longa filmo de Chaplin ĝis tiam.[30] Pritraktanta malriĉecon kaj separadon de patro de sia filo, The Kid estis unu el la plej fruaj filmoj kiuj kombinis komedion kaj dramon.[31] Ĝi estis publikigita en januaro 1921 kaj havis tujan sukceson, kaj, ĉirkaŭ 1924, ĝi jam estis projekciita en ĉirkaŭ 50 landoj.[32]

Chaplin dediĉis kvin monatojn al sia venonta filmo The Idle Class.[19] Post ties publikigo en septembro 1921, li decidis reveni al Anglio por la unua fojo en preskaŭ unu jardeko.[33] Li poste laboris por plenumi sian kontrakton kun First National, kaj publikigis Pay Day en februaro 1922. The Pilgrim — lia fina mallonga filmo — estis prokrastita pro distribua malkonsento kun la studio, kaj publikigita unu jaron poste.[34]

1923–1938: Mutaj longaj filmoj[redakti | redakti fonton]

A Woman of Paris kaj The Gold Rush[redakti | redakti fonton]

Plenuminta sian kontrakton kun First National, Chaplin estis libera por fari sian unuan filmon kiel sendependa produktoro. En novembro 1922, li ekfilmis A Woman of Paris, amaferan dramon pri kondamnitaj geamantoj.[35] Chaplin intencis, ke ĝi steluligu Edna Purviance,[36] kaj li mem ne aperis en la filmo krom en mallonga, eksterlista kameo.[37] Li deziris, ke la filmo havu realisman senton kaj reĝisoris sian geaktoraron por atingi netroigan ludadon. En la reala vivo, li klarigis, "viroj kaj virinoj klopodas prefere kaŝi siajn emociojn ol montri ilin".[38] A Woman of Paris premieris en septembro 1923 kaj estis laŭdita pro sia plinoviga, subtila maniero.[39] La publiko, tamen, montriĝis seninteresa pri filmo de Chaplin sen Chaplin, kaj ĝi estis komerca malsukceso.[40] La filmisto suferis pro tio — li delonge volis produkti draman filmon kaj estis fiera pro la rezulto — kaj tuj retiris A Woman of Paris el la cirkulado.[41]

Tramp manĝas sian boton en fama sceno el The Gold Rush (1925).

Chaplin revenis al komedia filmo por sia venonta projekto. Metante alte siajn planojn, li diris al si mem "Tiu venonta filmo devas esti epika! La plej granda!"[42] Inspirita de foto de la Klondike-orimpetego de 1898, kaj poste de la historio de la Donner-grupo de 1846–1847, li faris tion kion Geoffrey Macnab nomas "epika komedio el malpuraĉa temo."[43] En The Gold Rush, Trampo estas izola orserĉulo kiu luktas kontraŭ malfacilaĵoj kaj por amo. Kun Georgia Hale kiel sia nova ĉefa aktorino, Chaplin ekfaris la filmon en februaro 1924.[44] Ties prilaborita produktado, kostanta preskaŭ 1 milionon da dolaroj,[45] inkludis realajn scenejojn en la montaro Truckee kun 600 figurantoj, eksterordinarajn studiojn, kaj specialaj efektoj.[46] La lasta sceno estis filmita en majo 1925 post 15 monatoj de filmado.[47]

Chaplin sentis, ke The Gold Rush estis la plej bona filmo kiun li iam faris.[48] Ĝi publikiĝis en aŭgusto 1925 kaj iĝis unu el la plej grandaj komercaj sukcesoj en la epoko de mutaj filmoj de Usono kun 5 milionoj da dolaroj.[49] Tiu komedia filmo enhavas kelkajn el la plej famaj scenoj de Chaplin, kiel Trampo manĝanta sian boton kaj la "Danco de la brioĉoj".[50] Macnab nomis ĝin "la kvintesenca filmo de Chaplin".[51] Chaplin asertis ĉe ties publikigo, "Tio estas la filmo per kiu mi volas esti memorita".[52]

Lita Grey kaj The Circus[redakti | redakti fonton]

Lita Grey, kies bruiga divorco el Chaplin okazigis skandalon.

Farante The Gold Rush, Chaplin edziĝis por la dua fojo. Ripetiĝis la cirkonstancoj de lia unua geedziĝo, Lita Grey estis juna aktorino, origine elektita por stelulini en la filmo, kies surpriza anonco pri gravedeco devigis Chaplin al nova geedzeco. Ŝi estis 16-jaraĝa kaj li 35-jaraĝa, kio signifas, ke Chaplin povus estis akuzita pri stupro laŭ de juro de Kalifornio.[53] Tiel li aranĝis diskretan geedziĝon en Meksiko la 25an de novembro 1924.[54] Ilia unua filo, Charles Spencer Chaplin, Jr., naskiĝis la 5an de majo 1925, sekve Sydney Earl Chaplin la 30an de marto 1926.[55]

Denove temis pri nefeliĉa geedzeco, kaj Chaplin pasigis multajn horojn en la studio por eviti vidi sian edzinon.[56] Novembre 1926, Grey prenis la gefilojn kaj lasis la familian hejmon.[57] Sekvis komplika divorco, en kiu la pledoj de Grey — akuzantaj Chaplin pro malfideleco, perforto, kaj havado de "koruptitaj seksodeziroj" — estis filtritaj al la gazetaro.[58] En siaj rememoroj, Lita Grey poste klarigis ke multaj el ŝiaj plendoj estis "profesie, gape pligrandigitaj aŭ distorditaj" fare de ŝiaj advokatoj.[59] Oni informis, ke Chaplin estis en stato de nerva atako, ĉar tiu afero iĝis ĉefaĵo en novaĵoj kaj formiĝis grupoj tra tuta Usono alvokantaj al malpermeso de liaj filmoj.[60] Por finigi la kazon sen plia skandalo, la advokatoj de Chaplin interkonsentis pagon de 600,000 dolaroj — la plej granda pago en tribunaloj de Usono ĝis tiam.[61] La bazo de lia sekvantaro estis sufiĉe forta por postvivi tiun aferon, kaj ĝi estis tuj forgesita, sed Chaplin estis tre tuŝita pro ĝi.[62]

Antaǔ la fino de la divorca proceso, Chaplin eklaboris je sia nova filmo, The Circus.[63] Li konstruis historion ĉirkaǔ la ideo piediri sur ekvilibriga ŝnuro estante ĉikanita de simioj, kaj revenis al Trampo kiel porokaza stelulo de cirko.[64] La filmado estis suspendita dum 10 monatoj dum li devis trakti la divorcan skandalon,[65] kaj ĝi estis ĝenerale problemega produktorado.[66] Finfine kompletigita en oktobro 1927, The Circus estis publikigita en januaro 1928 kaj havis pozitivan akcepton.[67] En 1929 en la unua ceremonio de disdonado de la Oskar-premioj, Chaplin ricevis specialan trofeon "Pro plur-talenteco kaj genio en aktorado, verkado, reĝisorado kaj produktorado de The Circus".[68] Spite tiun sukceson, li konstante asociigis tiun filmon kun la streso de ties produktado; Chaplin nuligis The Circus el sia membiografio, kaj klopodis prilabori ĝin kiam li registris la memoron en siaj lastaj jaroj.[69]

City Lights[redakti | redakti fonton]

En la epoko kiam estis publikigita The Circus, Holivudo jam alfrontis la enkondukon de sonkino. Chaplin estis skeptika pri tiu nova rimedo kaj pri la teknikaj mankoj kiujn ĝi estis prezentinta, en la opinio ke mankis al la sonfilmoj la arteco de la sonkino.[70] Li ankaŭ hezitis ŝanĝi la formulon kiu portis al li tiom da sukceso,[71] kaj timis, ke doni al Trampo voĉon limigus lian internacian altiron.[72] Do li malakceptis la novan Holivudan modfrenezecon kaj eklaboris por nova muta filmo. Chaplin tamen ne estis certega pri tiu decido kaj liaj duboj daŭris dum la filma produktado.[73]

City Lights (1931), konsiderita kiel unu el la plej fajnaj filmoj de Chaplin.

Kiam ekis la filmado fine de 1928, Chaplin estis laborinta por la historio dum preskaǔ unu jaro.[74] City Lights temis pri la amo de Trampo por blinda florvendistino (ludita de Virginia Cherrill) kaj liaj klopodoj arigi monon por ŝia vidrekupera operacio. Ĝi estis defia produktado kiu daǔris 21 monatojn,[75] kaj Chaplin poste konfesis, ke li "laboregis en nervozega stato por atingi perfekton".[76] Unu avantaĝo kiun Chaplin trovis en sonteknologio estis la oportuno registri muzikan fonon por la filmo, kiun li mem komponis.[76][77]

Chaplin finigis la eldonadon de City Lights en decembro 1930, kiam la mutaj filmoj estis jam anakronismo.[78] Antaǔspektado por neatendita publiko estis malsukcesa,[79] sed montrado por la gazetaro ja produktis pozitivajn rezencojn. Unu ĵurnalisto skribis: "Neniu en la mondo escepte Charlie Chaplin povus fari tion. Li estas la sola persono kiu havas tion pekuliaran nome 'publika altiro' en sufiĉa kvalito por defii la popularan tendencon al la filmoj kiuj parolas."[80] Post ties ĝenerala publikigo en januaro 1931, City Lights montriĝis kaj populara kaj financa sukceso — biletaj vendoj sumiĝis je proksimume 3 milionoj da dolaroj.[81] The British Film Institute citas ĝin kiel la plej fajna atingo de Chaplin, kaj la kritikisto James Agee indikas la finan scenon kiel "la plej granda peco de aktorado kaj la plej alta momento en filmoj".[82][83] City Lights iĝis la persone por Chaplin favorita el liaj filmoj kaj tia ĝi restis por lia tuta vivo.[84]

Veturoj, Paulette Goddard, kaj Modern Times[redakti | redakti fonton]

City Lights estis sukceso, sed Chaplin estis necerta ĉu li povos fari alian filmon sen dialogo. Li restis konvinkita, ke sono ne funkcius en liaj filmoj, sed li estis ankaŭ "obsedita per deprima timo iĝi ekstermoda."[85] En tiu stato de necerteco, frue en 1931, la komikisto decidis ferii kaj finfine li veturis dum 16 monatoj.[86] Chaplin lasis Usonon la 31an de januaro 1931, kaj revenis la 10an de junio 1932.[87] Li pasigis monatojn veturanta tra Okcidenta Eǔropo, inklude longajn restadojn en Francio kaj Svisio, kaj spontane decidis viziti Japanion.[88] Unu tagon post lia alveno en Japanion, ties ĉefministro Inukai Cuĝoŝi estis murdita fare be ultra-naciistoj dum la okazaĵo de la 15a de majo. La origina plano de la grupo inkludis provoki militon kontraǔ Usono pere de la murdo de Chaplin dum la bonveniga akceptado organizita de la ĉefministro, sed tiu parto de la plano estis malsukcesigita pro la prokrasto de la publika anonco de la dato de la evento.[89] Kiam la ĉefministro estis murdita, lia filo Inukai Takeru spektis matĉon de sumoo kun Charlie Chaplin, kio probable savis la vivojn de ambaǔ.

Modern Times (1936), priskribita de Jérôme Larcher kiel "tristiga kontemplo de la aǔtomatigo de individuo".[90]

En sia membiografio, Chaplin rememoris tiun momenton je sia reveno al Los-Anĝeleso, "Mi estis konfuza kaj senplana, senripoza kaj konscia pri tre granda soleco". Li por mallonge konsideris retiriĝon kaj translokigon al Ĉinio.[91] La soleco de Chaplin malaperis kiam li renkontiĝis kun la 21-jaraĝa aktorino Paulette Goddard en julio 1932, kaj la paro startis amrilaton.[92] Li ne estis preta alfronti novan filmon, tamen, kaj dediĉis sin al la verkado de felietono pri siaj veturoj (publikigita en la gazeto Woman's Home Companion).[93] Fakte la veturo estis stimula sperto por Chaplin, inklude kunsidojn kun kelkaj elstaraj pensuloj, kaj li ĉiam pli interesiĝis pri mondaj eventoj.[94] La stato de la laboristoj en Usono priokupigis lin, kaj li timis, ke kapitalismo kaj maŝinaro en la laborejoj pliigos la nivelojn de sendungado. Tiuj temoj stimulis Chaplin fari novan filmon.[95]

Modern Times estis anoncita de Chaplin kiel "satiro pri kelkaj fazoj de nia industria vivo."[96] La filmo montras Trampon kaj Goddard dum ili alfrontas la malfacilaĵojn de la Granda Depresio, kaj necesis 10,5 monatoj por la filmado.[97] Chaplin intencis uzi parolan dialogon sed ŝanĝis opinion dum la provludoj, Kiel ties antaǔaĵo, Modern Times uzis sonefektojn sed apenaǔ parolon.[98] La ludado fare de Chaplin de ĵargona kanto tamen donis al Trampo voĉon por la unua fojo en filmo.[99] Post registri la muzikon, Chaplin publikigis Modern Times en Februaro 1936.[100] Ĝi estis lia unua filmo en 15 jaroj kiu adoptis politikajn referencojn kaj socian realismon,[101] nome faktoro kiu altiris konsiderindan atenton de la gazetaro spite la klopodojn de Chaplin por minimumigi la aferon.[102] La filmo havigis malpli da ekonomia profito ol la antaǔaj filmoj kaj ricevis miksajn rezencojn, ĉar kelkaj spektantoj malŝatis la politikigon.[103] Nuntempe, Modern Times estas konsiderita de la Brita Filminstituto kiel unu el la plej "grandaj filmoj" de Chaplin,[82] dum David Robinson diris, ke ĝi montras la filmiston je "sia senrivala pinto kiel kreinto de vida komedio."[104]

Post la publikigo de Modern Times, Chaplin foriris kun Goddard por veturo al Orienta Azio.[105] La paro estis malakceptinta paroli pri la naturo de sia rilato, kaj oni ne sciis ĉu ili estas geedzoj aǔ ne.[106] Iom da tempo poste, Chaplin konfesis ke ili estis geedziĝintaj en Kantono dum sia veturo.[107] Ĉirkaǔ 1938, la paro jam estis apartiĝinta, ĉar ambaǔ ege centriĝis en sia laboro, kvankam Goddard estis denove la ĉefa aktorino en lia venonta filmo, nome The Great Dictator (La granda diktatoro). Ŝi finfine divorcis el Chaplin en Meksiko en 1942, laǔ plendoj de malkongrueco kaj separado dum pli ol unu jaro.[108]

1939–1952: Polemikoj kaj malpliiĝo de populareco[redakti | redakti fonton]

The Great Dictator[redakti | redakti fonton]

Chaplin satire al Adolf Hitler en The Great Dictator (1940).

Dum la 1940-aj jaroj Chaplin devis alfronti serion de polemikoj, kaj en sia laboro kaj en sia persona vivo, kio ŝanĝis lian sorton kaj ege tuŝis lian popularecon en Usono. La unua el tiuj estis lia pliiĝanta kuraĝo esprimi siajn politikajn kredojn. Profunde zorgita pro la apero de militista naciismo en la monda politiko de la 1930-aj jaroj,[109] Chaplin sentis, ke li ne povas lasi tiujn aferojn ekster sia laboro.[110] Paraleloj inter li kaj Adolf Hitler jam estis amplekse notitaj: ambaǔ naskiĝis nur kvar tagojn aparte, ambaǔ kreskis el malriĉo al la tutmonda elstareco kaj Hitler portis la saman brosliphararon kiel Chaplin. Estis la fizika simileco kio havigis la intrigon por la venonta filmo de Chaplin The Great Dictator (La granda diktatoro), kiu rekte mokis Hitleron kaj atakis faŝismon.[111]

Chaplin dediĉis du jarojn al la disvolvigo de la scenaro,[112] kaj ekfilmis en septembro 1939 — ses tagojn post Britio deklaris la militon al Germanio.[113] Li jam estis akceptinta la uzadon de parola dialogo, parte pro la kompreno, ke li ne havas alian eblon, sed ankaŭ ĉar li rekonis, ke tio estas pli bona metodo por elsendi politikan mesaĝon.[114] Fari komedion pri Hitlero estis rigardita kiel io polemikiga, sed la financa sendependeco de Chaplin permesis al li alfronti tiun riskon.[115] "Mi estis determinita iri antaǔen," li verkis poste, "kaj ridegi pri Hitlero."[116] Chaplin mem poste diris, ke sciinte pri la etendo de la agado de la Nazia Partio li ne estus farinta la filmon; "Se mi estus koninta la faktajn hororojn de la koncentrejoj, mi ne estus farinta The Great Dictator; mi ne estus ridinta pro la murdega frenezeco de la nazioj."[112] Chaplin anstataǔis la Trampon (kvankam montranta similan aspekton) per "Juda Barbiro", reference al la kredo de la Nazia Partio, ke li estas judo. Spekulado pri la etna deveno de Chaplin ekzistis el la plej fruaj tagoj de lia famo, kaj foje oni eĉ informis, ke li estas judo. Esplorado tute ne malkovris pruvaron pri tio, kaj kiam ĵurnalisto demandis en 1915 ĉu tio veras, Chaplin respondis: "Mi ne havas tiun bonan sorton." La Nazia Partio tamen kredis, ke li estas judo kaj pro tio malpermesis The Gold Rush. Chaplin respondis per la ludado de judo en The Great Dictator kaj anoncis: "Mi faris tiun filmon por la judoj de la tuta mondo."[117][118] En duobla ludado, li ludis ankaŭ la rolon de la diktatoro "Adenoid Hynkel", kiu estis parodio de Hitlero.[119]

Charlie Chaplin parodias la hitleran saluton Heil Hitler en la filmo The Great Dictator, Usono, 1940 (la filmo havas kvazaŭ-Esperantajn signojn/ŝildojn) (1940).

Produktado de The Great Dictator daŭris unu jaron kaj la filmo estis publikigita en oktobro 1940.[120] La filmo generis ampleksan kvanton de reklamdo, kun kritiko en The New York Times nomianta ĝin "la plej entuziasme atendita filmo de la jaro", kaj ĝi estis unu el la plej multekosta de la epoko.[121] La fino tamen estis nepopulara kaj generis polemikon.[122] Chaplin finigis la filmon per kvin-minuta diskurso en kiu li lasis sian barbiran rolulon, rigardante rekte al la kamerao, kaj pledis kontraǔ milito kaj faŝismo.[123] Charles J. Maland identigis tiun malferman predikon kiel komencon de la malpliigo de la populareco de Chaplin, kaj skribis: "Ekde tiam, neniu filmemulo povos separi la dimension de politiko de [sia] stelula bildo".[124] Tamen, kaj Winston Churchill kaj Prezidento Roosevelt ŝatis la filmon, kiun ili spektis en privataj projekcioj antaǔ ties publikigo. Roosevelt poste invitis Chaplin legi la filmfinan diskurson per radio dum lia inaǔguro en januaro 1941, kie tiu parolado iĝis "gravaĵo" de la celebro.[125] Chaplin estis ofte invitita al aliaj patriotaj eventoj por legi la diskurson al publikoj dum la milito.[125] The Great Dictator ricevis kvin nomumojn al Oskar-premioj, inklude por la Plej Bonkvalita Filmo, por la Plej Bonkvalita Originala Scenaro kaj por la Plej Bonkvalita Aktoro.[126]

En la filmo oni povas vidi sur ŝildoj de vendejoj en la juda kvartalo esperantajn vortojn. Multaj el ili estis ŝanĝitaj por igi ilin aspekti pli polecaj aŭ pli germanecaj. Oni supozas, ke la celo de Chaplin estis unuflanke montri ekzotan aspekton de la juda komunumo, aliflanke vidigi la realon de la esperanta lingvo kiel ekzistanta almenaǔ en la fikcio. Ili estas jenaj: Piedvestejok (Botisto); Barber: Razn, Haru Tondadoz, Lipharoj Tondadoz; Drinkumz; Tabakbutiky: Cigaroj Cigarizoj; Restoraciz; Kafejo: Bierr, Kafü; Papervendissn; Ĉambroj; Legomo & Fruktü Vendejü: Rapoj, Terpumoj; Solej Fresaj Legomaj; Vestajoj Malnovaj.

Juraj problemoj kaj Oona O'Neill[redakti | redakti fonton]

Meze de la 1940-aj jaroj, Chaplin estis enplektita en serio de procesoj kiuj okupis plej el sia tempo kaj ege grave tuŝis lian publikan bildon.[127] La problemoj komencis el lia afero kun aspiranta aktorino nome Joan Barry, kun kiu li estis nekontinue engaĝita inter Junio 1941 kaj aǔtuno 1942.[128] Barry, kiu montris obsedan konduton kaj estis dufoje arestita post ili separiĝis,[129][130] reaperis la venontan jaron kaj anoncis, ke ŝi estas graveda de filo de Chaplin. Ĉar Chaplin malakceptis la plendon, Barry procesis pro patreco kontraǔ li.[130]

La direktoro de la Federal Bureau of Investigation (FBI), nome J. Edgar Hoover, kiu delonge suspektis pri la politika klino de Chaplin, uzis tiun oportunon por generi negativan informaron pri li. Kiel parto de malprestiĝa kampanjo por damaĝi la reputacion de Chaplin,[131] la FBI alvokis lin per kvar indictments rilate al la kazo Barry. Plej serioza el tiuj estis supozita rompo de la leĝo Mann Act, kiu malpermesas la transporton de virinoj trans ŝtataj limoj por seksaj celoj. Laǔ la akuzisto, Chaplin estis malobeanta la leĝon kiam li pagis la veturon de Barry al Novjorko en Oktobro 1942, kiam ankaŭ li estis vizitanta la urbon. Kaj Chaplin kaj Barry interkonsentis, ke ili estis renkontiĝintaj tie por mallonge, kaj laǔ Barry, ili ankaŭ havis seksan rilaton.[132] Chaplin plendis, ke la lasta fojo kiam li intimiĝis kun Barry okazis en Majo 1942.[133] La historiisto Otto Friedrich nomis tion "absurda persekutado" laǔ "antikva statuto",[134] kaj krome se Chaplin estus kulpigita, li frontus 23 jarojn en prizono.[135] Tri akuzoj ne havis sufiĉan pruvaron por procesi al la tribunalo, sed la proceso pro la Mann Act ekis en Marto 1944. Chaplin estis senkulpigita post du semajnoj.[132] Tiu kazo estis ofte ĉefa novaĵo en gazetaro, kaj Newsweek nomis ĝin la "plej granda skandalo en publikaj rilatoj ekde la proceso pro murdo kontraǔ Fatty Arbuckle en 1921."[136]

La kvara edzino de Chaplin nome Oona O'Neill, kun kiu li estis edziĝinta el 1943 ĝis sia morto. La paro havis ok gefilojn.

La filo de Barry, nome Carol Ann, naskiĝis en Oktobro 1944, kaj la patreca plendo venis al tribunalo en Februaro 1945. Post du ardaj juĝoj, en kiuj la akuzisto akuzis lin pro "malmoraleco",[137] Chaplin estis deklarita la patro. Pruvaro el sangekzameno kiu indikis aliel ne estis akceptita. La sangogrupo de Carol Ann estis B, tiu de Barry estis A, kaj tiu de Chaplin estis O. En Kalifornio tiam, sangekzameno ne estis akceptita kiel pruvo en juraj procesoj.[138], kaj la juĝisto ordonis Chaplin pagi la filan subtenon ĝis Carol Ann estos 21jaraĝa. La traktado de la pripatra proceso fare de la gazetaro estis influita de la FBI, ĉar la informaro estis havigita al la elstara klaĉema ĵurnalistino Hedda Hopper, kaj tiele Chaplin estis portretita per tro kritika montrado.[139]

La polemikaro ĉirkaǔ Chaplin pliiĝis kiam, nur du semajnojn post la patreca proceso, oni anoncis, ke li estis edziĝinta al sia plej nova protektitulino, 18-jaraĝa Oona O'Neill – filino de la usona dramaturgo Eugene O'Neill.[140] Chaplin, tiam 54-jaraĝa, estis prezentita al ŝi de filmagento sep monatojn antaǔe. Chaplin kaj O'Neill renkontiĝis la 30an de Oktobro 1942 kaj geedziĝis la 16an de Junio 1943 en Carpinteria (Kalifornio).[141] Eugene O'Neill forneis sian filinon kiel rezulto.[142] En sia membiografio, Chaplin priskribis sian renkonton de O'Neill kiel "la plej feliĉa okazaĵo de mia vivo", kaj asertis, ke li estis trovinta "perfektan amon".[143] La filo de Chaplin, Charles Jr., informis, ke Oona "sorĉis" sian patron.[144] La paro restis geedzoj ĝis la morto de Chaplin, kaj havis ok gefilojn laǔlonge de 18 jaroj: Geraldine Leigh (n. Julio 1944), Michael John (n. Marto 1946), Josephine Hannah (n. Marto 1949), Victoria (n. Majo 1951), Eugene Anthony (n. Aǔgusto 1953), Jane Cecil (n. Majo 1957), Annette Emily (n. Decembro 1959), kaj Christopher James (n. Julio 1962).[145]

Monsieur Verdoux kaj komunistaj akuzoj[redakti | redakti fonton]

Monsieur Verdoux (1947), trista komedio pri seria murdisto, markis gravan ŝanĝon por Chaplin. Li estis tiom nepopulara en la epoko de la publikigo ke ĝi malsukcesegis en Usono.

Chaplin plendis, ke la procesoj kun Joan Barry estis "kripliginta [sian] kreivon", kaj pasis iom da tempo antaǔ li eklaboris denove.[146] En Aprilo 1946, li finfine ekfilms projekton kiu estis disvolvigita ekde 1942.[147] Monsieur Verdoux estis nigra komedio, nome la historio de franca bankolaboristo, Verdoux (Chaplin), kiu perdas sian laborpostenon kaj komencas edzinigi kaj murdi riĉajn vidvinojn por subteni sian familion. La inspiro de Chaplin por tiu projekto venis el Orson Welles, kiu volis lin kiel stelulo por filmo pri la franca seria murdisto Henri Désiré Landru. Chaplin decidis, ke la koncepto "farus mirindan komedion",[148] kaj pagis al Welles 5,000 dolarojn por la ideo.[149]

Chaplin denove paroligis siajn politikajn ideojn en Monsieur Verdoux, kritikante kapitalismon kaj asertis, ke la mondo kuraĝigas amasmurdado pere de militoj kaj de armiloj de amasdetruo.[150] Pro tio, la filmo trafis polemikon kiam ĝi estis publikigita en Aprilo[151] Chaplin estis prifajfita en la premiero, kaj estis alvokoj por bojkoto.[152] Monsieur Verdoux estis la unua publikigo de Chaplin kiu malsukcesis kaj por kritikistoj kaj por la publiko en Usono.[153] Ĝi estis pli sukcese eksterlande,[154] kaj la scenaro de Chaplin estis nomumita por la Oskar-premio.[155] Li estis fiera pro la filmo, kaj li verkis en sia membiografio, "Monsieur Verdoux estas la plej inteligenta kaj plej brila filmo kiun mi iam faris."[156]

La negativa reago al Monsieur Verdoux estis granda rezulto de ŝanĝoj en la publika bildo de Chaplin.[157] Krom la damaĝo fare de la skandalo kun Joan Barry, li estis publike akuzita je komunisto.[158] Lia politika agado plifortiĝis dum la Dua Mondmilito, kiam li kampanjis por la kreo de Dua Fronto por helpi la Sovetunion kaj subtenis variajn Sovet–usonajn amikecajn grupojn.[159] Li estis ankaŭ amiko de kelkaj supozitaj komunistoj, kaj partoprenis en agado fare de sovetaj diplomatoj en Los Angeles.[160] En la politika klimato de la 1940-aj jaroj de Usono, tia agado signifas, ke Chaplin estis konsiderata, kiel Larcher verkas, "danĝere progresisma kaj nemorala."[161] La FBI volis, ke li estu for de la lando,[162] kaj lanĉis oficialan esploron en la komenco de 1947.[163] Chaplin jam estis altirante la atenton de la FBI longe antaǔ la 1940-aj jaroj, pri kio estas mencio en liaj slipoj el 1922. J. Edgar Hoover unue postulis, ke oni plenumu Security Index Card por Chaplin en Septembro 1946, sed la oficejo de Los Angeles ne rapide reagis kaj komencis aktivan esploradon nur la venontan printempon.[163] La FBI ankaŭ postulis kaj ricevis helpon el MI5, partikulare esplorante la falsajn akuzojn ke Chaplin ne naskiĝis en Anglio sed en Francio aǔ en Orienta Eǔropo, kaj ke lia reala nomo estis Israel Thornstein. La MI5 ne trovis pruvaron ke Chaplin estis engaĝiĝinta en la Komunista Partio.[164]

Chaplin malakceptis esti komunisto, kaj anstataǔe nomis sin "pacisto",[165] sed li sentis, ke la klopodoj de la registaro por subpremi la ideologion estis neakceptebla malobservo de la civilaj liberecoj.[166] Malkapabla esti silentema pri la afero, li malferme protestis kontraǔ la juĝoj de membroj de la Komunisma Partio kaj kontraǔ la agado de la Kontraŭmalusona Komitato (HUAC).[167] Chaplin estis alvokita al tribunalo de HUAC sed finfine li ne estsi alvokita atesti.[168] Ĉar lia agado estis amplekse disvastigita fare de la gazetaro, kaj la timoj pro la Malvarma Milito kreskis, oni vekis demandojn pri la afero, ke li ne akiris la usonan civitanecon.[169] Oni faris alvokojn por ke li estus ellandigita; ekstreme kaj amplekse disvastigite ekzemple, la Reprezentanto John E. Rankin, kiu helpis establi la HUAC, diris al la Kongreso en Junio 1947: "La propra vivo [de Chaplin] en Holivudo estas damaĝa al la morala fabriko de Usono. [Se li estas ellandigita] ... liaj abomenindaj filmoj devas esti tenitaj for el la okuloj de la usona junularo. Li devas esti ellandigita kaj tiel ni liberiĝos el li finfine."[170]

Limelight kaj foriro el Usono[redakti | redakti fonton]

Limelight (1952) estis seriza kaj membiografia filmo de Chaplin: lia rolulo, Calvero, estas eks-stelulo de music hall (priskribita en la afiŝo kiel "Tramp Comedian") devigita pritrakti sian perdon de populareco.

Chaplin restis politike aktiva en la jaroj post la malsukceso de Monsieur Verdoux. En Novembro 1947, Chaplin petis al Pablo Picasso organizi manifestacion ĉe la usona ambasadejo en Parizo por protesti la ellandigan proceson de Hanns Eisler, kaj en Decembro, li partoprenis en peticio petante la nuligon de la ellandiga proceso. En 1948, Chaplin subtenis la nesukcesan prezidentan kampanjon de Henry Wallace; kaj en 1949 li subtenis du packonferencojn kaj subskribis peticion protestante kontraǔ la tumultoj de Peekskill.[171] Tamen lia venonta filmo, pri forgesita vodevila komikisto kaj juna dancistino en Eduarda Londono, estis sena je politikaj temoj. Limelight estis ege membiografia, alude ne nur al la infanaĝo de Chaplin kaj al la vivoj de liaj gepatroj, sed ankaŭ al lia perdo de populareco en Usono.[172] La geaktoraro inkludis kelkajn membrojn de lia familio, kiel liaj kvin plej aĝaj filoj kaj lia duon-frato, Wheeler Dryden.[173]

La filmado komencis en Novembro 1951, kaj ĉirkaǔ tiam Chaplin jam estis pasiginta tri jarojn laborante pri la historio.[174] Limelight estis konceptita kiel romano, kiun Chaplin verkis sed neniam intencis publikigi.[175] Li klopodis pli seriozan tonon ol en ajna el siaj antaǔaj filmoj, regule uzante la vorton "melankolio" kiam klarigis siajn planojn al sia kun-stelulino Claire Bloom.[176] Limelight inkludis kamean aperon de Buster Keaton, kiun Chaplin aktorigis kiel sia kunscenano en pantomima sceno. Tio estis la nura momento kiam la komikistoj laboris kune.[177]

Chaplin decidis fari la tutmondan premieron de Limelight en Londono, ĉar ĝi estis la scenejo de la filmo.[178] Kiam li eliris el Los Angeles, li esprimis antaǔsenton ke li ne revenos.[179] En Novjorko, li enŝipiĝis en la ŝipo "Queen Elizabeth" kun sia familio la 18an de Septembro 1952.[180] La venontan tagon, la Ĝenerala Akuzisto James P. McGranery nuligis la reeniran permeson de Chaplin kaj asertis, ke li devos trapasi intervjuon pri siaj politikaj ideoj kaj morala konduto por re-eniri en Usono.[180] Kvankam McGranery diris al la gazetaro ke li havas "belan bonan kazon kontraǔ Chaplin", Maland konkludis, sur la bazo de la arkivoj de FBI kiuj estis publikigitaj en la 1980-aj jaroj, ke la Usona registaro ne havis realan pruvaron por eviti la reeniron de Chaplin. Plej verŝajne li estus atinginta la enirpermeson se li estus postulinta ĝin.[181] Tamen, kiam Chaplin ricevis kablogramon informante lin pri la novaĵoj, li private decidis fortranĉi siajn ligilojn kun Usono:

Citaĵo
 Ne estis grava por mi ĉu mi re-eniris tiun malfeliĉan landon aǔ ne. Mi estus ŝatinta diri al ili ke ju pli antaǔe mi liberiĝos el tiu hat-sieĝita atmosfero, des pli antaǔe mi liberiĝos el la usonaj insultoj kaj morala pompo...[182] 

Ĉar ĉiuj liaj propraĵoj restis en Usono, Chaplin evitis diri ajnon negativan pri la afero al la gazetaro.[183] La skandalo altiris ampleksan atenton,[184] sed Chaplin kaj lia filmo estis varme akceptitaj en Eǔropo.[180] En Usono, pluis la malalmikecon kontraǔ li, kaj, kvankam ĝi ricevis kelkajn pozitivajn rezencojn, Limelight estis submetita al ampleksa bojkoto.[185] Tiukadre, Maland verkis, ke la falo de Chaplin el "senprecedenca" nivelo de populareco, "povus estis la plej granda en la historio de steluloj en Usono".[186]

1953–1977: Eǔropaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Translokiĝo al Svisio kaj A King in New York[redakti | redakti fonton]

Chaplin ne klopodis reveni al Usono post la nuligo de sia re-enira permesilo, kaj anstataǔe li sendis sian edzino aranĝi liajn aferojn. Antaǔ lasi Usonon, Chaplin certigis, ke Oona havas aliron al liaj havaĵoj.[187] La paro decidis setliĝi en Svisio kaj en Januaro 1953 la familio translokiĝis al sia porĉiama hejmo: Manoir de Ban, 14-hektara (35-akrea) bieno[188] kun rigardo al la Lago Ĝenevo en Corsier-sur-Vevey.[189] Robinson spekulacias, ke Svisio estis probable elektita ĉar ĝi "plej verŝajne estis la plej oportuna el financa vidpunkto."[190] Chaplin metis sian hejmon de Beverly Hills kaj sian studion por vendo en Marto, kaj lasis sian re-eniran permesilon en Aprilo. La venontan jaron, lia edzino rezignis sian usonan ŝtatanecon kaj iĝis brita civitano.[191] Chaplin fortranĉis la lastajn el siaj profesiaj ligiloj kun Usono en 1955, kiam li vendis la restaĵojn de sia parto en United Artists, kiu estis en financa malfacilaĵo ekde komenco de la 1940-aj jaroj.[192]

Manoir de Ban, hejmo de Chaplin en Corsier-sur-Vevey, Svisio.

Chaplin pluestis polemika figuro laǔlonge de la 1950-aj jaroj, speciale post li ricevis la premion de la Internacia Paco el la komunist-ema Monda Pac-Konsilio, kaj post liaj renkontoj kun Zhou Enlai kaj kun Nikita Ĥruŝĉov.[193] Li komencis labori por sia unua filmo en Eǔropo, A King in New York, en 1954.[194] Li aktorigis sin mem kiel ekzilita reĝo kiu serĉas rifuĝon en Usono, kaj inkludis kelkajn el siaj ĵusaj spertoj en la scenaron. Lia filo, Michael, aperis kiel knabo kies gepatroj estas celoj de la FBI, dum la rolulo de Chaplin frontas akuzojn de komunismo.[195] La politika satiro parodiiis HUAC kaj atakis elementojn de la kulturo de la 1950-aj jaroj – kiel konsumismo, plastika kirurgio, kaj kino de granda ekrano.[196] En recenzo, la dramaturgo John Osborne nomis la filmon de Chaplin "la plej amara" kaj "la plej malferme persona".[197]

Chaplin fondis novan produktoran kompanion, Attica, kaj uzis la instalaĵojn de la Studioj Shepperton por la filmado.[194] Filmado en Anglio montriĝis malfacila tasko, ĉar li jam estis alkutimiĝinta al sia propra Holivuda studio kaj familia geaktoraro, kaj jam ne plu havis senliman produktortempon. Laǔ Robinson, tio havis efiko sur la kvalito de la filmo.[198] A King in New York estis publikigita en Septembro 1957, kaj rivevis malsimilajn rezencojn.[199] Chaplin malpermesis usonajn ĵurnalistojn el sia Pariza premiero kaj decidis ne publikigi la filmon en Usono. Tio akre limigis siajn enspezojn, kvankam ĝi atingis moderan komercan sukceson en Eǔropo.[200] A King in New York ne estis montrita en Usono ĝis 1973.[201][202]

Finaj verkoj kaj renovigita aprezado[redakti | redakti fonton]

Chaplin kun sia edzino Oona kaj ses filoj en 1961.

En la lastaj du jardekoj de sia kariero, Chaplin koncentriĝis en la re-eldonado kaj muzikigo de siaj malnovaj filmoj por re-publikigo, kaj al sekurigo de siaj rajtoj pri posedo kaj distribuado.[203] En intervjuo de 1959, la jaro de sia 70a naskiĝtago, Chaplin asertis, ke estis ankoraŭ "loko por Hometo en la atoma epoko".[204] La unua el tiuj re-publikigoj estis The Chaplin Revue (1959), kiu inkludis novajn versiojn de A Dog's Life, Shoulder Arms, kaj The Pilgrim.[204]

En Usono, la politika atmosfero ekŝanĝiĝis kaj atento estis denove direktita al la filmoj de Chaplin anstataǔ al siaj ideoj.[203] En Julio 1962, The New York Times publikigis ĉefartikolon asertanta, ke "ni ne kredas, ke la Respubliko estos en danĝero se la hieraǔa neforgesita trampeto rajtus malsupreniri la surterigejon de ŝipo aǔ aviadilo en usona haveno".[205] La saman monaton, Chaplin iĝis honora doktoro en la universitatoj de Oksfordo kaj Durham.[206] En Novembro 1963, La Teatrejo Plaza en Novjorko startis unujaran serion de la filmoj de Chaplin, inklude Monsieur Verdoux kaj Limelight, kiu atingis elstarigajn rezendojn el la usona kritikistaro.[207] En Septembro 1964 okazis la publikigo de la memorlibro de Chaplin, nome My Autobiography, por kio li estis laboranta ekde 1957.[208] La 500-paĝa libro, kiu fokusiĝis al siaj fruaj jaroj kaj persona vivo, iĝis tutmonde sukcesa verko, spite la kritikojn pri la manko de informaro pri lia kinkariero.[209]

Tuj post la publikigo de sia memorlibro, Chaplin eklaboris por A Countess from Hong Kong (Grafino el Hongkongo, 1967), romantika komedio bazita sur scenaro kiun li estis verkinta por Paulette Goddard en la 1930-aj jaroj.[210] La agado okazas sur ocean-ŝipo, kun steluloj Marlon Brando kiel usona ambasadoro kaj Sophia Loren kiel kaŝ-pasaĝerino trovita en lia kajuto.[210] La filmo diferencas el la fruaj produktoj de Chaplin en kelkaj aspektoj. Estis la unua fojo kiam li uzis la novajn teknikojn de Technicolor kaj de larĝa ekrano, dum li koncentriĝis en la reĝisorado kaj aperis sur ekrano nur en kamea rolo kiel marmalsana kelnero.[211] Li ankaŭ subskribis kontrakton kun Universal Pictures kaj numis sian asistanton, Jerome Epstein, kiel produktoro.[212] Chaplin ricevos pagon de 600,000 dolaroj kiel salajro de reĝisoro same kiel procenton de la enspezoj.[213] A Countess from Hong Kong premieris en Januaro 1967, kun nefavoraj recenzoj, kaj estis malsukceso en la biletvendejoj.[214][215] Chaplin ege suferis pro la negativa reago de la filmo, kiu rezultis lia lasta filmo.[214]

Chaplin suferia serion de minoraj atakoj fine de la 1960-aj jaroj, kiuj markis la komencon de malrapida dekadenco de lia sano.[216] Spite la malfacilaĵojn, li tuj ekverkis novan filmon scenaron, The Freak, nome historion de flugilhava junulino trovita en Sudameriko, kiun li intencis kiel steluliga vehiklo por sia filino, Victoria.[216] Lia nur mezbona sano malhelpis la realigon de tiu projekto.[217] En la komenco de la 1970-aj jaroj, Chaplin koncentriĝis por la re-eldonado de siaj malnovaj filmoj, inklude The Kid kaj The Circus.[218] En 1971, li iĝis komandoro de la Nacia Ordo de la Honora legio ĉe la Festivalo de Cannes.[219] La venontan jaron, li estis honorita per speciala premio de la Festivalo de Venecio.[220]

Chaplin (dekstre) ricevanta sian Honoran Oskaron el Jack Lemmon en 1972. Estis la unua fojo ke li estis en Usono en 20 jaroj.

En 1972, la Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj proponis al Chaplin Honoran Oskaron, kion Robinson vidis kiel signalo ke Usono "volis fari kompensojn". Chaplin dekomence hezitis ĉu akcepti, sed li decidis reveni al Usono por la unua fojo en 20 jaroj.[219] La vizito allogis grandan kvanton de gazeta intereso kaj, dum la ceremonio de la Oskar-premioj, li ricevis dekdu-minutan staran plaǔdon, nome la plej longa en la Akademia historio.[221][222] Videble emociita, Chaplin akceptis sian premion pro "la nekalkulebla efiko kion li faris por ke kino estu la arta formo de tiu jarcento".[223]

Kvankam Chaplin ankoraŭ havis planojn por futuraj kinprojektoj, meze de la 1970-aj jaroj li estis tre malsana.[224] Li suferis kelkajn pliajn atakojn, kio malfaciligis al li komunikadon, kaj li devis ekuzi rulseĝon.[225][226] Liaj finaj projektoj estis kompilado de bilda membiografio, My Life in Pictures (1974), kaj la muzikigo de A Woman of Paris por re-publikigo en 1976.[227] Li ankaŭ aperis en dokumenta filmo pri sia vivo, nome The Gentleman Tramp (1975), reĝisorita de Richard Patterson.[228] En la ceremonio de la 1975-aj Novjaraj Honoroj, Chaplin ricevis la kavalirecon el la reĝino Elizabeto la 2-a,[227][229] kvankam li estis tro malforta por surgenuiĝi kaj ricevis la honoron el sia rulseĝo.[230] Tiu honoro jam estis proponita en 1931 kaj 1956, sed ĝi estis vetoita post informo de la Brita Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj levis dubojn pri la politikaj ideoj kaj privata vivo de Chaplin. Ili timis, ke tiu ago damaĝus la reputacion de la Brita honorsistemo kaj la rilatojn kun Usono,[231]

Morto[redakti | redakti fonton]

La tombo de Chaplin en Corsier-sur-Vevey, Svisio.

Ĉirkaǔ Oktobro 1977, la sano de Chaplin estis malpliiĝinta ĝis la punkto ke li bezonis konstantan zorgon.[232] Frumatene de la 25a de Decembro 1977, Chaplin mortis hejme post suferi atakon dumdorme.[226] Li estis 88.jaraĝa. La funebro, la 27an de Decembro, estis malgranda kaj privata anglikana ceremonio, laǔ liaj deziroj.[233] Spite sian deziron por anglikana funebro, Chaplin ŝajne estis agnostika. En sia membiografio li verkis, "Mi ne estas religia en la dogma sensco... Mi nek kredas nek malkredas je io ajn... Mia kredo estas en tio nekonata, en ĉio kion oni ne komprenas pere de la racio; mi kredas... en la regno de tio nekonata kie estas senfina povo por la bono."[234] Chaplin estis entombigita en la tombejo de Corsier-sur-Vevey.[232] Inter laomaĝoj de la kinindustrio, la reĝisoro René Clair verkis, "Li estis monumento de kinarto, el ĉiuj landoj kaj el ĉiuj epokoj... la plej bela donaco kiun la kino faris al oni."[235] La aktoro Bob Hope deklaris, "Ni havis sorton esti vivantaj en sia epoko."[236]

La 1an de Marto 1978, la ĉerko de Chaplin estis elfosita kaj ŝtelita el ties tombo fare de du enmigrantaj senlaboruloj, nome Roman Wardas, el Pollando, kaj Ganĉo Ganev, el Bulgario. La korpo estis retenita kiel kloposo por atingi elaĉeton el Oona Chaplin. La ŝtelistoj estis kaptita pre de granda policoperacio en Majo, kaj la ĉerko de Chaplin estis trovita enterigita en kampo en la najbara vilaĝo Noville. Ĝi estis re-enterigita en la tombejo de Corsier ĉirkaǔita per plifortigita cemento.[237][238]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Charlie Chaplin en "The Kid" (1921)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cousins, p. 72; Kemp, pp. 8, 22; Gunning, p. 41; Sarris, p. 139; Hansmeyer, p. 3; #CITEREF.
  2. Citita en: David Robinson: Chaplin. Sein Leben, seine Kunst., p. 114.
  3. David Robinson: Chaplin. Sein Leben, seine Kunst., p. 145.
  4. Charles J. McGuirk: Chaplinitis. Motion Picture Magazine 9, numero 6 (julio/aŭgusto 1915), p. 87.
  5. Ekzemple ĉe Kyp Harness: The Art of Charlie Chaplin: A Film-by-Film Analysis. McFarland, Jefferson 2008, ISBN 978-0-7864-3193-9, S. 58; Jeffrey Vance: Chaplin: Genius of the Cinema. Abrams, New York 2003, ISBN 0-8109-4532-0, S. 56.
  6. Charles Chaplin: My Autobiography. Simon & Schuster, 1964, p. 188.
  7. Robinson, p. 221.
  8. Schickel, p. 8.
  9. Chaplin, p. 203; Robinson, pp. 225–226.
  10. Robinson, p. 228.
  11. 11,0 11,1 Independence Won: First National. Charlie Chaplin. British Film Institute. Arkivita el la originalo je 24 March 2012. Alirita 5a de Majo 2012.
  12. Chaplin, p. 208.
  13. Robinson, p. 229.
  14. Robinson, pp. 237, 241.
  15. Robinson, p. 244.
  16. Chaplin, p. 218.
  17. Robinson, pp. 241–245.
  18. Chaplin, pp. 219–220; Balio, p. 12; Robinson, p. 267.
  19. 19,0 19,1 Robinson, p. 269.
  20. Chaplin, p. 223.
  21. Robinson, p. 246.
  22. Robinson, p. 248.
  23. Robinson, pp. 246–249; Louvish, p. 141.
  24. Robinson, p. 251.
  25. Chaplin, p. 235; Robinson, p. 259.
  26. Robinson, p. 252; Louvish, p. 148.
  27. Louvish, p. 146.
  28. Robinson, p. 253.
  29. Chaplin, pp. 255–253.
  30. Robinson, p. 261.
  31. Chaplin, pp. 233–234.
  32. Robinson, p. 265.
  33. Robinson, p. 282.
  34. Robinson, pp. 295–300.
  35. Robinson, p. 310.
  36. Robinson, p. 302.
  37. Robinson, pp. 311–312.
  38. Robinson, pp. 319–321.
  39. Robinson, pp. 318–321.
  40. Louvish, p. 193.
  41. Robinson, pp. 302, 322.
  42. Louvish, p. 195.
  43. Kemp, p. 64; Chaplin, p. 299.
  44. Robinson, p. 337.
  45. Robinson, p. 358.
  46. Robinson, pp. 340–345.
  47. Robinson, p. 354.
  48. Robinson, p. 357.
  49. Robinson, p. 358; Kemp, p. 63.
  50. Kemp, pp. 63–64; Robinson, pp. 339, 353; Louvish, p. 200; Schickel, p. 19.
  51. Kemp, p. 64.
  52. Vance (2003), p. 154.
  53. Robinson, p. 346.
  54. Chaplin kaj Vance, p. 53; Vance & (2003), p. 170.
  55. Robinson, pp. 355, 368.
  56. Robinson, pp. 350, 368.
  57. Robinson, p. 371.
  58. Louvish, p. 220; Robinson, pp. 372–374.
  59. Maland & (1989), p. 96.
  60. Robinson, pp. 372–374; Louvish, pp. 220–221.
  61. Robinson, p. 378.
  62. Maland & (1989), pp. 99–105; Robinson, p. 383.
  63. Robinson, p. 360.
  64. Robinson, p. 361.
  65. Robinson, pp. 371, 381.
  66. Louvish, p. 215.
  67. Robinson, pp. 382.
  68. “The Circus – Film by Chaplin [1928]”, Encyclopædia Britannica.
  69. Brownlow, p. 73; Louvish, p. 224.
  70. Robinson, p. 389; Chaplin, p. 321.
  71. Robinson, p. 465; Chaplin, p. 322; Maland & (2007), p. 29.
  72. Robinson, p. 389; Maland & (2007), p. 29.
  73. Robinson, p. 398; Maland & (2007), pp. 33–34, 41.
  74. Robinson, p. 398; Maland & (2007), pp. 33–34, 41.
  75. Robinson, p. 409, informoj pri la dato de la filmofino estis por la 22a de septembro 1930.
  76. 76,0 76,1 Chaplin, p. 324.
  77. Chaplin as a composer. CharlieChaplin.com. Arkivita el la originalo je 5a de Julio 2011.
  78. Robinson, p. 410.
  79. Chaplin, p. 325.
  80. Robinson, p. 413.
  81. Maland & (2007), pp. 108–110; Chaplin, p. 328; Robinson, p. 415.
  82. 82,0 82,1 United Artists and the Great Features. Charlie Chaplin. British Film Institute. Arkivita el la originalo je 6a de Aprilo 2012. Alirita 21a de Junio 2012.
  83. Maland (2007), pp. 10–11.
  84. Vance, p. 208.
  85. Chaplin, p. 360.
  86. Louvish, p. 243; Robinson, p. 420.
  87. Robinson, pp. 664–666.
  88. Robinson, pp. 429–441.
  89. Silverberg 2006, pp. 1–2.
  90. Larcher, p. 64.
  91. Chaplin, pp. 372, 375.
  92. Robinson, p. 453; Maland & (1989), p. 147.
  93. Robinson, p. 451.
  94. Louvish, p. 256.
  95. Larcher, p. 63; Robinson, pp. 457–458.
  96. Louvish, p. 257.
  97. Robinson, p. 465.
  98. Robinson, p. 466.
  99. Robinson, p. 468.
  100. Robinson, pp. 469–472, 474.
  101. Maland (1989), p. 150.
  102. Maland (1989), pp. 144–147.
  103. Maland & (1989), p. 157; Robinson, p. 473.
  104. Schneider, p. 125.
  105. Robinson, p. 479.
  106. Robinson, p. 469.
  107. Robinson, p. 483.
  108. Robinson, pp. 509–510.
  109. Robinson, p. 485; Maland & (1989), p. 159.
  110. Chaplin, p. 386.
  111. Schickel, p. 28; Maland & (1989), pp. 165, 170; Louvish, p. 271; Robinson, p. 490; Larcher, p. 67; Kemp, p. 158.
  112. 112,0 112,1 Chaplin, p. 388.
  113. Robinson, p. 496.
  114. Maland (1989), p. 165.
  115. Maland (1989), p. 164.
  116. Chaplin, p. 387.
  117. Robinson, pp. 154–155.
  118. . Chaplin: a little tramp through Charlie's love affairs (2012-11-22). Alirita 2018-02-19.
  119. Maland (1989), pp. 172–173.
  120. Robinson, pp. 505, 507.
  121. Maland (1989), pp. 169, 178–179.
  122. Maland & (1989), p. 176; Schickel, pp. 30–31.
  123. Maland, p. 181; Louvish, p. 282; Robinson, p. 504.
  124. Maland (1989), pp. 178–179.
  125. 125,0 125,1 Gehring, p. 133.
  126. “The Great Dictator”, Encyclopædia Britannica.
  127. Maland (1989), pp. 197–198.
  128. Maland (1989), p. 200.
  129. En Decembro 1942, Barry enrompis en la hejmo de Chaplin havante pafilon kaj minacis pri memmortigo dum ŝi celis al li pafile. Tio daǔris ĝis la venonta mateno, kiam Chaplin kapablis elpreni la pafilon el ŝi. Barry enrompis en la hejmo de Chaplin duan fojon poste tiun saman monaton, kaj li arestigis ŝin. Ŝi estis poste akuzita kiel vaganta (senhejmulo) en Januaro 1943 – Barry ne kapablis pagi ŝiajn hotelfakturojn, kaj ŝi estis trovita vaganta sur la stratoj de Beverly Hills post engluti troan dozon de barbituratoj.
  130. 130,0 130,1 Maland (1989), pp. 198–201.
  131. Nowell-Smith, p. 85.
  132. 132,0 132,1 Maland (1989), pp. 204–205.
  133. Robinson, pp. 523–524.
  134. Friedrich, pp. 190, 393.
  135. Maland (1989), p. 215.
  136. Maland (1989), pp. 214–215.
  137. Louvish, p. xiii.
  138. Maland (1989), pp. 205–206.
  139. Frost, pp. 74–88; Maland & (1989), pp. 207–213; Sbardellati kaj Shaw, p. 508; Friedrich, p. 393.
  140. Louvish, p. 135.
  141. Chaplin, pp. 423–444; Robinson, p. 670.
  142. Sheaffer, pp. 623, 658.
  143. Chaplin, pp. 423, 477.
  144. Robinson, p. 519.
  145. Robinson, pp. 671–675.
  146. Chaplin, p. 426.
  147. Robinson, p. 520.
  148. Chaplin, p. 412.
  149. Robinson, pp. 519–520.
  150. Louvish, p. 304; Sbardellati and Shaw, p. 501.
  151. Louvish, pp. 296–297; Robinson, pp. 538–543; Larcher, p. 77.
  152. Louvish, pp. 296–297; Sbardellati kaj Shaw, p. 503.
  153. Maland (1989), pp. 235–245, 250.
  154. Maland (1989), p. 250.
  155. Louvish, p. 297.
  156. Chaplin, p. 444.
  157. Maland (1989), p. 251.
  158. Robinson, pp. 538–539; Friedrich, p. 287.
  159. Maland (1989), p. 253.
  160. Maland (1989), pp. 221–226, 253–254.
  161. Larcher, p. 75; Sbardellati kaj Shaw, p. 506; Louvish, p. xiii.
  162. Sbardellati, p. 152.
  163. 163,0 163,1 Maland (1989), pp. 265–266.
  164. Norton-Taylor, Richard, "MI5 Spied on Charlie Chaplin after the FBI Asked for Help to Banish Him from US", 17a de Februaro 2012. Kontrolita 17a de Februaro 2012.
  165. Louvish, pp. xiv, 310; Chaplin, p. 458; Maland & (1989), p. 238.
  166. Robinson, p. 544.
  167. Maland (1989), pp. 255–256.
  168. Friedrich, p. 286; Maland & (1989), p. 261.
  169. Larcher, p. 80; Sbardellati and Shaw, p. 510; Louvish, p. xiii; Robinson, p. 545.
  170. Robinson, p. 545.
  171. Maland (1989), pp. 256–257.
  172. Maland & (1989), pp. 288–290; Robinson, pp. 551–552; Louvish, p. 312.
  173. Maland (1989), p. 293.
  174. Louvish, p. 317.
  175. Robinson, pp. 549–570.
  176. Robinson, p. 562.
  177. Robinson, pp. 567–568.
  178. Louvish, p. 326.
  179. Robinson, p. 570.
  180. 180,0 180,1 180,2 Maland (1989), p. 280.
  181. Maland & (1989), pp. 280–287; Sbardellati kaj Shaw, pp. 520–521.
  182. Chaplin, p. 455.
  183. Robinson, p. 573.
  184. Louvish, p. 330.
  185. Maland (1989), pp. 295–298, 307–311.
  186. Maland (1989), p. 189.
  187. Robinson, p. 580.
  188. Dale Bechtel (2002)Film Legend Found Peace on Lake Geneva. Vevey. Arkivita el la originalo je 9a de Decembro 2014. Alirita 5a de Decembro 2014.
  189. Robinson, pp. 580–581.
  190. Robinson, p. 581.
  191. Robinson, pp. 584, 674.
  192. Lynn, pp. 466–467; Robinson, p. 584; Balio, pp. 17–21.
  193. Maland & (1989), p. 318; Robinson, p. 584.
  194. 194,0 194,1 Robinson, p. 585.
  195. Louvish, pp. xiv–xv.
  196. Louvish, p. 341; Maland & (1989), pp. 320–321; Robinson, pp. 588–589; Larcher, pp. 89–90.
  197. Robinson, pp. 587–589.
  198. Epstein, p. 137; Robinson, p. 587.
  199. Lynn, p. 506; Louvish, p. 342; Maland & (1989), p. 322.
  200. Robinson, p. 591.
  201. Louvish, p. 347.
  202. Vance (2003), p. 329.
  203. 203,0 203,1 Maland (1989), p. 326.
  204. 204,0 204,1 Robinson, pp. 594–595.
  205. Lynn, pp. 507–508.
  206. Robinson, pp. 598–599.
  207. Lynn, p. 509; Maland & (1989), p. 330.
  208. Robinson, pp. 602–605.
  209. Robinson, pp. 605–607; Lynn, pp. 510–512.
  210. 210,0 210,1 Robinson, pp. 608–609.
  211. Robinson, p. 612.
  212. Robinson, p. 607.
  213. Vance (2003), p. 330.
  214. 214,0 214,1 Epstein, pp. 192–196.
  215. Lynn, p. 518; Maland & (1989), p. 335.
  216. 216,0 216,1 Robinson, p. 619.
  217. Epstein, p. 203.
  218. Robinson, pp. 620–621.
  219. 219,0 219,1 Robinson, p. 621.
  220. Robinson, p. 625.
  221. Charlie Chaplin Prepares for Return to United States after Two Decades. A&E Television Networks. Arkivita el la originalo je 18a de Novembro 2010. Alirita 7a de Junio 2010.
  222. Maland (1989), p. 347.
  223. Robinson, pp. 623–625.
  224. Robinson, pp. 627–628.
  225. Robinson, p. 626.
  226. 226,0 226,1 Thomas, David, "When Chaplin Played Father", 26a de Decembro 2002. Kontrolita 26a de Junio 2012.
  227. 227,0 227,1 Robinson, pp. 626–628.
  228. Lynn, pp. 534–536.
  229. "To be Ordinary Knights Commanders ..." The London Gazette (1a suplemento). No. 46444. 31a de Decembro 1974. p. 8. Alirita la 14an de Septembro 2018.
  230. "Little Tramp Becomes Sir Charles", 5a de Marto 1975.
  231. Reynolds, Paul, "Chaplin Knighthood Blocked", BBC, 21a de Julio 2002. Kontrolita 15a de Februaro 2010.
  232. 232,0 232,1 Robinson, p. 629.
  233. Vance (2003), p. 359.
  234. Chaplin, p. 287.
  235. Robinson, p. 631.
  236. Robinson, p. 632.
  237. "Yasser Arafat: 10 Other People Who Have Been Exhumed", BBC, 27a de Novembro 2012. Kontrolita 27a de Novembro 2012.
  238. Robinson, pp. 629–631.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Balio, Tino (1979). "Charles Chaplin, Entrepreneur: A United Artist". Journal of the University Film Association. University of Illinois Press. 31 (1): 11–21.
  • Brownlow, Kevin (2010) [2005]. The Search for Charlie Chaplin. London: UKA Press. ISBN 978-1-905796-24-3.
  • Chaplin, Charles (2003) [1964]. My Autobiography. London: Penguin Classics. ISBN 0-14-101147-5.
  • Chaplin, Lita Grey; Vance, Jeffrey (1998). Wife of the Life of the Party. Lanham, MD: Scarecrow Press. ISBN 0-8108-3432-4.
  • Cousins, Mark (2004). The Story of Film: An Odyssey. London: Pavilion Books. ISBN 978-1-86205-574-2.
  • Epstein, Jerry (1988). Remembering Charlie. London: Bloomsbury. ISBN 0-7475-0266-8.
  • Friedrich, Otto (1986). City of Nets: A Portrait of Hollywood in the 1940's. Berkeley, CA: University of California Press. ISBN 978-0-520-20949-7.
  • Frost, Jennifer (2007). "'Good Riddance to Bad Company': Hedda Hopper, Hollywood Gossip, and the Campaign against Charlie Chaplin, 1940–1952". Australasian Journal of American Studies. Australia and New Zealand American Studies Association. 26 (2): 74–88.
  • Gehring, Wes D. (2014). Chaplin's War Trilogy: An Evolving Lens in Three Dark Comedies, 1918–1947. Jefferson, NC: McFarland. ISBN 978-0-7864-7465-3.
  • Gunning, Tom (1990). "Chaplin and American Culture: The Evolution of a Star Image by Charles J. Maland". Film Quarterly. University of California Press. 43 (3): 41–43. doi:10.2307/1212638. JSTOR 1212638.
  • Hansmeyer, Christian (1999). Charlie Chaplin's Techniques for the Creation of Comic Effect in his Films. Portsmouth: University of Portsmouth. ISBN 978-3-638-78719-2.
  • Kemp, Philip, eld. (2011). Cinema: The Whole Story. London: Thames & Hudson. ISBN 978-0-500-28947-1.
  • Larcher, Jérôme (2011). Masters of Cinema: Charlie Chaplin. London: Cahiers du Cinéma. ISBN 978-2-86642-606-4.
  • Louvish, Simon (2010) [2009]. Chaplin: The Tramp's Odyssey. London: Faber and Faber. ISBN 978-0-571-23769-2.
  • Lynn, Kenneth S. (1997). Charlie Chaplin and His Times. New York, NY: Simon & Schuster. ISBN 0-684-80851-X.
  • Maland, Charles J. (1989). Chaplin and American Culture. Princeton, NJ: Princeton University Press. ISBN 0-691-02860-5.
  • Maland, Charles J. (2007). City Lights. London: British Film Institute. ISBN 978-1-84457-175-8.
  • Nowell-Smith, Geoffrey, eld. (1997). Oxford History of World Cinema. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-874242-5.
  • Robinson, David (1986) [1985]. Chaplin: His Life and Art. London: Paladin. ISBN 0-586-08544-0.
  • Sarris, Andrew (1998). You Ain't Heard Nothin' Yet: The American Talking Film – History and Memory, 1927–1949. New York City, NY: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-503883-5.
  • Sbardellati, John; Shaw, Tony (2003)."Booting a Tramp: Charlie Chaplin, the FBI, and the Construction of the Subversive Image in Red Scare America" (PDF). Pacific Historical Review. University of California Press. 72 (4): 495–530. doi:10.1525/phr.2003.72.4.495.
  • Schickel, Richard, eld. (2006). The Essential Chaplin – Perspectives on the Life and Art of the Great Comedian. Chicago, Illinois: Ivan R. Dee. ISBN 1-56663-682-5.
  • Schneider, Steven Jay, eld. (2009). 1001 Movies You Must See Before You Die. London: Quintessence. ISBN 978-1-84403-680-6.
  • Sheaffer, Louis (1973). O'Neill: Son and Artist. Boston and Toronto: Little, Brown & Company. ISBN 0-316-78336-6.
  • Silverberg, Miriam (2006). Erotic Grotesque Nonsense: The Mass Culture of Japanese Modern Times. Berkeley, Los Angeles and London: University of California Press. ISBN 978-0-520-26008-5.
  • Vance, Jeffrey (1996). "The Circus: A Chaplin Masterpiece". Film History. Indiana University Press. 8 (2): 186–208. JSTOR 3815334.
  • Vance, Jeffrey (2000). Introduction. Making Music with Charlie Chaplin. By James, Eric. Lanham, MD: Scarecrow Press. ISBN 0-8108-3741-2.
  • Vance, Jeffrey (2003). Chaplin: Genius of the Cinema. New York: Harry N. Abrams. ISBN 0-8109-4532-0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Charlie Chaplin » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Charlie Chaplin en la angla Vikipedio.