Charlie ludas la rolon de fuŝa kaj foje eĉ stulta kelnero en restoracio. Unu el la klientoj estas la kolerema Mr. Stout. Charlie determinas lian pagotan kalkulon ekzamenante tion kio restas sur lia vesto. Kvankam li ne estas granda servisto, Charlie estas elstara sketisto en apuda sketejo. Tie li trafas junulinon kaj savas ŝin el la nedezirata atento de la sama Mr. Stout kiun li ĵus trafis en la restoracio. La dankema junulino invitas Charlie al sketofesto. Charlie akceptas kaj dum la sketado, li denove trafas Mr. Stout kaj hazarde falas sur la junulinon kaj malaltigas ŝian jupon. La sketofesto tuj iĝas ĥaoso. Oni alvokas la policon por refari ordon, sed Charlie fuĝas ligante sian bastonon al la malantaŭo de iranta aŭto.