Edna Purviance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Edna Purviance
Edna Purviance The Blue Book of the Screen.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 21-an de oktobro 1895 (1895-10-21)
en Paradise Valley
Morto 11-an de januaro 1958 (1958-01-11) (62-jara)
en Holivudo
Kaŭzo de morto kapa-kola kancero, laringa kancero
Tombo Kalifornio
Ŝtataneco Usono
Profesio filmaktoro, aktoro
v  d  r
Information icon.svg

Olga Edna Purviance (/ˈɛdnə pərˈvaɪəns/; 21a de Oktobro, 1895 – 13a de Januaro, 1958) estis usona aktorino dum la epoko de la muta kino. Ŝi estis la ĉefa aktorino en multaj el la komencaj filmoj de Charlie Chaplin kaj en la daŭro de ok jaroj, ŝi aperis en ĉirkaŭ 30 filmoj kun li.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Purviance en la gazeto Photoplay, 1915.

En 1915, Purviance estis laboranta kiel sekretariino en San Francisco kiam la aktoro kaj reĝisoro Charlie Chaplin estis laborante en sia dua filmo kun la Studioj Essanay, ĉe Niles (Kalifornio), 28 mejlojn sudoriente de San Francisco, en la sudo de la Kantono Alameda. Li estis serĉante ĉefan aktorinon por A Night Out. Unu el liaj partneroj notis Purviance en kafejo Tate en San Francisco kaj sentis, ke ŝi devus fari la rolon. Chaplin aranĝis renkonton kun ŝi kaj, kvakam li opiniis ke ŝi estas tro serioza por komikaj roloj, ŝi ricevis la laborpostenon.[1]

Chaplin kaj Purviance vivis amaferon dum la farado de siaj filmoj ĉe Essanay, Mutual, kaj First National de 1915 al 1917. Purviance aperis en 33 el la filmoj de Chaplin, inklude la klasikaĵon de 1921 nome The Kid. Ŝia lasta filmo kun li, A Woman of Paris, estis ankaŭ ŝia ĉefa rolo. Tiu filmo ne estis sukceso kaj efektive markis la finon de la kariero de Purviance. Ŝi aperis en du pliaj filmoj: nome The Sea Gull, konata ankaŭ kiel A Woman of the Sea (kiun Chaplin neniam publikigis) kaj Éducation de Prince, franca filmo publikigita en 1927, ĝuste antaŭ ŝi retiriĝis el aktorado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tamen tiu ne estis lamaniero kiel Purviance renkontiĝis kun Chaplin, laŭ​ la verko de Gerith von Ulm Charlie Chaplin – King of Tragedy, pp. 90–91.