Aktoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aktorino)
Aktoroj

Aktoro estas persono, kiu ludas rolon en filmo, televido, aŭ en teatro kiel sian profesion. Ekzistas ankaŭ amatoraj aktoroj, iam nomataj rolantaj neaktoroj, kiuj aŭ ludas teatraĵojn kiel sian hobion aŭ estis elektitaj en konkurso de filma reĝisoro pro siaj tipaj kvalitoj aŭ tial, ĉar la reĝisoro bezonas simplan, naturan homon sen aktora afekteco. Profesiaj aktoroj studas sian fakon en aktoraj konservatorioj kaj universitatoj, ili distingiĝas per kultivita, karakteriza voĉo, per aktora stilo, kiu ne estas nura ŝajnigado. Aktoro ne volas spektanton trompi, sed rakontas al li draman agadon per aktoraj rimedoj - per regado de voĉo, movoj, korpotenado, mimiko.

Frua historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumento de aktoro ludanta rolon okazis, laŭrakonte, en antikva Ateno, dum la dioniziaj festoj en 534 a.K. Tradicie, estis kutime ĉe ĉi tiuj festoj rakonti pri la heroaj intrigoj de mitologiaj herooj per kantado kaj akompanata de danco. La estro de la koruso en tiu jaro, Tespiso, deviis de la kutimo kiam li decidis prezenti la rolon de la heroo en la unua persono anstataŭ rakonti pri li en la tria persono, tiel kreante la arton aktori por la unua fojo. Pro tio, aktoroj estas foje nomataj ankaŭ "Tespianoj", ĉefe en la angla parolanta mondo.

Dum la tempo de Tespiso, ankoraŭ nur unu aktoro aperis en la teatraĵo, kune kun la koruso. Nur unu generacion poste, ĉe Esĥilo, dua aktoro estis prezentita al la teatraĵo, kiu ludis alternajn rolojn, kaj poste, de Sofoklo, eĉ tria aktoro.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]