Dublado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Dublado (angle: dubbing) kutime celas filmdubladon, nome la aldonon aŭ anstataŭigon de sono (kutime la voĉojn de aktoroj) en alian lingvon dum post-produktado de filmmaterialo.

La vorto dublado povas signifi:

1 - anstataŭigo de la paroloj de la aktoroj en filmo pere de sonregistrado en alia lingvo, provante respekti la longecon de la paroloj, la similecon de voĉoj kaj eĉ la lipmovojn, ĉu pere de post-sinkronigo, voice-overvoice-replacement (voĉa anstataŭigo). Iuj preferas ĝin al subtekstoj, ĉar ĝi permesas al la spektanto enfokusi la ekranan agadon sen legi la subtekstojn.

2 - stuntado (ne en PIV: anstataŭado de (kutime fama) aktoro en filmo per alia aktoro, nomata stunto, en scenoj kiun ne volas (aŭ ne povas) ludi la ĉefa aktoro (ĉar danĝeraj, erotikaj, tro fakaj, ktp). Vidu ankaŭ: voĉoaktorado, japana voĉoaktoro

Kvankam oni povas opinii utila havi du fakajn specifajn vortojn, oni ne povas taksi tiun vorton "ambigua" pro la fakto ke ambaŭkaze, temas pri anstataŭigo de aktoro, jen por la sono, jen por la bildo, far alia aktoro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La silenta filmo estis internacia mediumo facile eksportebla. La alveno de la sonkino fine de la 1920-aj jaroj kreis lingvan baron kaj minacis fragmenti la kinematografian mondon. Krome, oni opiniis ke sonaj filmoj en fremdaj lingvoj en diversaj landoj reprezentas minacon al siaj propraj lingvo kaj kulturo. Italio tuj malpermesis ĉiujn ne-italajn filmojn kaj kelkaj aliaj eŭropaj landoj ankaŭ enkondukis protektismajn mezurojn[1].

La filmindustrio do komencis eksperimenti per diversaj metodoj por allogi internacian spektantaron. Inter la unuaj sonfilmoj estis multaj filmoj kun kantoj kaj dancoj, en kiuj oni apenaŭ parolis. Samtempa produktado celis registri la saman filmon por diversaj landoj kun diversaj aktoroj[1]. Samtempa produktado estis komence konsiderate kiel la solvo de la lingvaj problemoj, sed poste devis cedi al la premo por dublado kaj subtekstigo.

Lingva malegaleco[redakti | redakti fonton]

Subtekstigosupratekstigo permesas ke la spekatanto povas aŭdi ankoraŭ la originale parolatan lingvon en filmo aŭ teatraĵo, tiele helpante ankaŭ en la lernado de fremdaj lingvoj, kvankam 'subtekstoj ne funkcias en ĉiuj merkatoj ekzemple ne kun la usona filmpubliko[2]. Subtekstigo povas esti ankaŭ preferata tekniko pro respekto al la aliaj lingvo kaj kulturo.

Nur kelkaj lingvo(j) superregas en la monda filmomerkato kaj ekonomie profitas el tio. La nombro de filmoj produktitaj en Usono en aliaj lingvoj ol en la angla malkreskis konstante, eĉ por francaj filmoj kiuj parte aŭ tute aperas en la angla lingvo. Novaj distribukanaloj kiel Netflix, kiu pli kaj pli rete ofertas filmojn, ne emas oferti filmojn en aliaj lingvoj ol la angla (unua escepto estas en 2020 kun la filmo Parasite el Sud-Koreo kiu ricevis Oskar-premion), ĉar ilia spektantaro ne plu emas rigardi fremdlingvajn filmojn. Same aliaj tiaj servoj estonte malpli emas preni riskojn kun filmoj en aliaj lingvoj ol la angla [2].

Plejmulte de la landoj en la mondo kun loka(j) lingvo(j) ne sufiĉe parolata(j) ne povas permesi sin multekostan komerce fareblan filmdubladon (alivorte, ne sufiĉas merkato por ĝi) limigas sin al nura subtektstigo aŭ voice-over. Tamen, plej multaj ne-anglingvaj landoj (en Eŭropo ĉefe Germanio, Francio, Italio kaj Hispanio) kun sufiĉe granda enloĝantaro dubligas ĉiujn eksterlandajn filmojn en sian nacian lingvon por kineja distribuado. En tiuj landoj, homoj alkutimiĝas al dublitaj filmoj.

Lingva pedagogio[redakti | redakti fonton]

Post-sinkronigo grandigas la vortprovizon de la propra lingvo de la spektanto. Subtekstoj, aliflanke, taŭgas por legado kaj por la scio de aliaj lingvoj[3]. Pro tio grupo de fakuloj en la kampo de multlingvismo en 2007 konsilis al la Eŭropa Komisiono redukti post-sinkronigon[4].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Post-sinkronigo estas pli sentema al cenzuro kaj manipulado ol subtekstigo ĉar la originala teksto fariĝas tute neatingebla. Kun subtekstoj ĉiam ekzistas la ebleco aŭdi la originalan tekston[3]. Konataj ekzemploj de manipulita dublado estas la germanaj versioj de Casablanca (1942) kaj Notorious (1946), el kiuj oni forigis ĉiujn referencojn al la nazioj[5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sinkronigo

Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Kin-Dza-Dza (specimeno de dublado en Esperanto)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (nl) Karel Dibbets, Sprekende films. De komst van de geluidsfilm in Nederland 1928-1933, Otto Cramwinckel Uitgever 1993, p. 94.
  2. 2,0 2,1 Anthony Kaufman, The Lonely Subtitle: Here’s Why U.S. Audiences Are Abandoning Foreign-Language Films (la soleca subteksto: jen kial usona spektantaro forlasas filmojn en fremdaj lingvoj), 6-a de majo 2014.
  3. 3,0 3,1 (nederlanda) Cees Koolstra, Allerd Peeters en Herman Spinhof, Argumenten voor en tegen ondertitelen en nasynchroniseren van televisieprogramma's. En: Tijdschrift voor Taalbeheersing, jarkolekto 23, n-ro 2, p. 86.
  4. (nl) "Europese kritiek op nasynchroniseren", nrc.nl, la 27-an de septembro 2007.
  5. (germana) Stephan Buchloh, Pervers, jugendgefährdend, staatsfeindlich: Zensur in der Ära Adenauer als Spiegel des gesellschaftlichen Klimas, Campus Verlag 2002, .p. 209