Saltu al enhavo

Casablanca (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casablanca
Oskar-premiito
filmo
Originala titolo Casablanca
Produktadlando Usono
Originala lingvo Angla lingvo
Kina aperdato 26-a de novembro 1942
Daŭro 102 min.
Ĝenro Dramo/Romanco
Kameraado Arthur Edeson
Buĝeto Usona $950.000 (taksata)
Reĝisoro(j) Michael Curtiz
Produktisto(j) Hal B. Wallis
Scenaro Julius J. Epstein, Philip G. Epstein, Howard Koch
Filmita en Usono
Loko de rakonto Kazablanko
Muziko de Hugo W. Friedhofer kaj Max Steiner
Rolantoj Humphrey Bogart  Ingrid Bergman  Paul Henreid  Claude Rains  Conrad Veidt  Sydney Greenstreet  Peter Lorre  Jenő Gerő  Madeleine LeBeau  Dooley Wilson  Joy Page  Helmut Dantine  John Qualen  Frank Puglia  Leonid Kinskey  Curt Bois  Ludwig Stössel  Ilka Grüning  Trude Berliner  Lutz Altschul  Marcel Dalio  Hans Heinrich von Twardowski  Alberto Morin  Barry Norton  Dan Seymour  George Dee  George Meeker  Georges Renavent  Gino Corrado  Jamiel Hasson  Jean De Briac  Jean Del Val  Leo White  Leon Belasco  Norma Varden  Paul Panzer  Paul Porcasi  Richard Ryen  Creighton Hale  George Lewis  Gregory Gaye  Frank Mazzola  Wolfgang Zilzer  Ellinor Vanderveer  Oliver Blake  Adrienne d' Ambricourt  William Edmunds  Louis Mercier  Torben Meyer  Corinna Mura  Gerald Oliver Smith
Produktinta firmao Warner Brothers
Distribuo Warner Brothers
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Casablanca estas filmo de Michael Curtiz, kun Ingrid Bergman, Humphrey Bogart, Sydney Greenstreet, Paul Henreid, Peter Lorre, Claude Rains, Conrad Veidt, Dooley Wilson, S.Z. Sakall k.a. Ĝi aperis la 26-an de novembro 1942.

En la maroka urbo Kazablanko regata de la okupaciita Francio, Rick Blain estas trinkejestro, kiu pozas esti neŭtrala kaj nekoncernata dum la Dua mondmilito. Loka krimulo Ugarte, kaptote de germana polico, donas al li du validajn pasportojn, kiuj rajtigas eliri el la lando. Ilsa, eks-amatino de Rick, petas, ke Rick donu la pasportojn al ŝi kaj ŝia edzo, Viktor Lazlo, estro de ĉeĥoslovakaj rezistantoj. Rick ankoraŭ amas ŝin, kaj proponas al ŝi uzi la pasportojn por foriri kune kun li. Ŝi akceptas, sed enaviadiliĝonte Rick diras, ke la forirado de Lazlo estas pli grava ol la lia.

Kvankam la filmo celas militan propagandon kaj enhavas historiajn erarojn, ĝi ricevis tri oskar-premiojn: plej bona filmo, plej bona reĝisorado, kaj plej bona adapto de manuskripto.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]