Saltu al enhavo

Literatura Foiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Literatura Foiro
periodaĵo
Speco kultura revuo
Formato A5
Periodeco dumonata

Lando   Svislando
Urbo La Chaux-de-Fonds, Kantono Neŭŝatelo
Posedanto LF-koop
Ĉefredaktisto Perla Martinelli, Alessio Giordano
Establodato 1970
Lingvoj

Esperanto

Prezo 56 CHF jare
ISSN 0393-2907

Retejo www.literaturafoiro.com
vdr

Literatura Foiro (LF) estas grava kultura revuo fondita en 1970, la plej longe kaj senpaŭze aperanta en la historio de la Esperanta literaturo, kun pli ol kvindek jaroj da seninterrompa eldoniĝo.

Ekde 1975 ĝi estas la oficiala daŭriganto de Norda Prismo, kaj de 1991 organo de Esperanta PEN-Centro.

La revuo gastigas precipe beletron, sed plie muzikon, teatron, kinon, sociologion, lingvistikon, kulturpolitikon, bildliteraturo, filozofion, esperantologion, leksikografion, recenzojn kaj intervjuojn.

Literatura Foiro estis fondita en 1970 de la literatura rondo La Patrolo en Milano. Ĝiaj fondintoj estis ĉefe junaj intelektuloj el Italio kaj Tiĉino. La nomo estas omaĝo al La Fiera Letteraria, itala revuo fondita en la 1920-aj jaroj.

De tiam ĝi aperas regule ĉiun duan monaton (en 1987 eĉ ĉiumonate), kaj atingis la 335-an numeron (64-paĝan) en Junio 2025 (56-a jarkolekto). Ekde 1980 la revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop.

Unua numero de LF (junio 1970).

Jam de la unua itala periodo (1970-1975) estis rimarkindaj la strebo al aktualeco kaj la atento pri moderna grafiko. Krome necesas mencii la oftajn kontaktojn kun verkistoj neesperantlingvaj, el kiuj interalie ĝermos tre bonaj rilatoj kun la itala intelektularo dum la sekvaj jardekoj (ekzemple kun Umberto Eco kaj Mario Luzi, ambaŭ kandidatoj por la literatura Nobelo). En la finna periodo (1976-1978) en LF rimarkeblis la konkludo de la polemiko pri "la bros-problemo", inter Kálmán Kalocsay kaj István Szerdahelyi, pri la gramatika kategorieco de la radikoj, kaj la apogo al la kanzonistoj el la magia jaro 1977 (Gianfranco Molle, Olivier Tzaut, Johán Valano): pri la lasta ludis rolon ankaŭ la prestiĝo de la premio "La Verko de la Jaro", iniciatita ĝuste de LF tiuepoke. Interesa en tiuj jaroj estis ankaŭ la kunlaboro kun la redakcio de Kontakto.

Raŭmismo

[redakti | redakti fonton]
Fondo de LF-koop (1980).

Kiel organo de Esperanta PEN-Centro ekde 1991, ĝi arigis ĉirkaŭ si plurajn verkistojn kaj publicistojn. Samtempe ĝi estiĝis la centro de la raŭmisma pensoskolo, kiu kondukis ĝis la Pakto por la Esperanta Civito.[1]

En la unua svisa periodo (1978-1984) maturiĝis la kresko de la revuo al tuta eldonejo, unu el ĝiaj efikoj estas la portempa transdono de la interlingvistikaj paĝoj al la nova revuo Planlingvistiko,[2] eldonita de LF-koop inter 1982 kaj 1986, sub la redaktado de Jouko Lindstedt (1982-1983) kaj poste de György Nanovfszky.

Kovrilo de numero de LF (2019).

Dum la ĉefredaktado de Perla Martinelli, LF atingis tre altan nivelon grafike kaj enhave, ankaŭ danke al la evoluo de teknologio. Strategie tiam ĝi forte subtenas la sendependajn kulturcentrojn (LF-koop mem iniciatas unu el ili, La Kvinpetalon en 1985), kaj des pli intense la muzikan kulturon kaj la parolan kulturon. La triopo Silfer, Martinelli, Nemere fondis en 1991 la Esperantan PEN-Centron, kies kvara membro estis Gaston Waringhien. En 1993, dum la PEN Mondkongreso en Santiago de Kampustelo la centro estis oficiale agnoskita, kaj la sekvan jaron LF iĝis la oficiala organo de la Esperanta PEN-Centro.

La transnacieco de la revuo, kun ĉefaj alkroĉaj punktoj kaj okcidente (Italio, Svislando, Francio) kaj oriente (Hungario, Bulgario) kaj en Skandinavio, firmiĝis sub la ĉefredaktado de Ljubomir Trifonĉovski. Samtempe la enhavon eĉ pli influis la rilatado kun la verkistoj de PEN-Klubo Internacia, dum kreskis la atento pri teatro kaj kino.

Literatura Foiro estas delonge la plej kontinua kultura revuo en esperanto: ĝi estas ankaŭ la plej longdaŭra, ĉar neniu alia literatura aŭ kultura revuo superis kvindek jarkolektojn senpaŭze en Esperantio.[3]

La ĉefredaktoroj de LF estas:

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]