Giorgio SILFER (elp. Ĝorĝo Silfer, naskiĝis la 13-an de septembro1949 en Milano, Italio) estas pseŭdonimo de Valerio ARI, doktoro pri modernaj lingvoj (1982) kaj beletristiko (1987). Li estas lingvoinstruisto, organiza konsilisto, verkisto kaj publicisto, kaj unu el la ĉefaj iniciatintoj de la Esperanta Civito.
«[...] la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato»
(Manifesto de Raŭmo, 1980)
Kun la fondo de la Esperanta Civito, li fariĝis proponinto de la manifesto Por nova maldekstro en Esperantio[2]. Silfer estis elektita senatano kaj Konsulo (prezidanto) en la dua mandato (2007-2011)[3], post kiu li oficis kiel vickonsulo pri financoj en la Kapitulo (registaro) gvidita de Marie France Conde-Rey. Li fariĝis Unua Vickonsulo en 2013, post la morto de Ljubomir Trifonĉovski, kaj restis ankaŭ en tiu ofico sub Chamberline Nguefack Zedong, kiun li anstataŭis post ŝia demisio (2017). Komence simpla senatano sub la mandato de Riichi Karibe, li fariĝis denove Unua Vickonsulo en 2023, post la misfarto de Julio Herrero, laŭ la art. 20.4 de la Civita konstitucio[4].
Nuntemple, Silfer estas forumano por Heroldo de Esperanto kaj vickonsulo pri financoj. Kiel forumano de la plej antikva establo, li rajtas prezidi la Forumon kiel dojeno[5].
Giorgio Silfer verkis tri poemarojn, multajn teatraĵojn, romanon, plurajn literatursciencajn kaj interlingvistikajn librojn. Li gajnis interalie Premion "La Verko de la Jaro" en 1977 kaj estis proklamita en 1984 Florluda Majstro, pro la multaj sukcesoj ĉe Internaciaj Floraj Ludoj.
"Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo" (2019) en pluraj naciaj lingvoj, unuavice en la hispana (eldono de Grañen Porrúa en Meksiko), poste en la franca kaj sveda[6]. Tiu verko baziĝas sur "Historio de la esperanta literaturo".
Doktoro Rosales, 1973. Premiero en Sarajevo, 1973: Teatra Stabo de La Patrolo, reĝisoro Emo Marconi. Eldonita libroforme ĉe Literatura Foiro.
Unu persono serĉanta epilogon, 1974. En manuskripto.
Triptiko, 1993. Premiero en Prago, 1996: Bulgara Esperanto-Teatro, reĝisoro Teo Jurukov. Eldonita en la revuo Literatura Foiro kaj en Esperanta Songazeto
La dimanĉa brokantisto, 1996. Eldonita en la revuo Literatura Foiro.
La vorta klaso, 1997. Premiero en Sofio, 1997: Teatrofako de LF-koop, reĝisoro Teo Jurukov. Eldonita en la revuo Literatura Foiro, en Esperanta Songazeto kaj kiel aparta vidbendo ĉe LF-koop.
Dialogo kun la glotologo, 2002. Eldonita en la revuo Literatura Foiro.
La familio de Anto Speri, 2003. Premiero en Ĉaŭdefono, 2003: Nova Torina Teatro, reĝisoro Jordan Slavejkov. Eldonita en la revuo Literatura Foiro.
Parolago pri polaj eventoj, 2004. En manuskripto. Longe restis anonima. Premiero en Ĉaŭdefono, 2004: reĝisoris Bertil Nilsson.
Tre camminate in cima al colle, 2008. Eldonita en la politika blogo de la aŭtoro.
Jouko Lindstedt, la alia verkinto de la Manifesto de Raŭmo, opinias ke Silfer predikas sub la nomo "Raŭmismo" ideologion kun malmulta rilato al tiu Manifesto. Tamen en julio 2006 Lindstedt publike distanciĝis de la Manifesto mem, kondamnante en ĝi du "erarojn". Tial Giorgio Silfer komentariis en HeKo n-ro 306: "Ne estas vere, ke kolego Lindstedt interpretas alimaniere la Manifeston: simple li ne plu konsentas pri ĝia enhavo".