Saltu al enhavo

Kultura Centro Esperantista

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kultura Centro Esperantista

Centre Culturel Espérantiste

emblemo
Emblemo de KCE
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1968
Geografia situo CH1903: 552325 / 216581 (mapo)47.0985073458656.8106327250177Koordinatoj: 47° 5′ 55″ N, 6° 48′ 38″ O; CH1903: 552325 / 216581 (mapo)
Lando(j) Kantono Neŭŝatelo (Svislando)
Sidejo Ĉaŭdefono
Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds)
Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds)
DEC
Map
Kultura Centro Esperantista
Estro Walter Żelazny
Direkta Komitato Stan Keable, Lorena Bellotti, Giorgio Silfer
vdr

Kultura Centro Esperantista (KCE) (franclingve: Centre Culturel Espérantiste) estas lerna, trejna, ekzamena, konferenca kaj gastiga centro[1], fondita de svisaj esperantistoj en Bielo, Zamenhof-Tage 1968[2]. Claude Gacond estis kunfondinto de KCE kaj direktoro de ĝi de la komenco ĝis 1994. Ekde 1974 ĝi situas en Ĉaŭdefono (Kantono Neŭŝatelo), unu el la plej altaj urboj en Eŭropo (1100 m).

Helvetia Esperanto-Domo, la ĉefstabejo de Kultura Centro Esperantista.

Ekde 1999, funkcianta dum la tuta jaro, ĝi proprietas kvaretaĝan domon kun teraso kaj ĝardeno, en urbo kun ĉiuj modernaj servoj sed apud trankvilaj paŝtejoj. Disponeblas libroservo, biblioteko, kantino, gastejo, kursoj, seminarioj, kongresoj plurnivele, kaj Esperantologia fakultato. Jure ĝi estas asocio kun Komitato kaj Ĝenerala Asembleo. Institucie ĝi estas membro de la Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo (ALTE) kaj grava paktinta establo de la Esperanta Civito.

Kultura Centro Esperantista estis fondita en Bielo, 15 decembro 1968. Ĝia origino estas en la Svisa Esperantista Edukistaro kaj en Romandio, kvankam multaj kunfondintoj devenis el Alemana Svislando kaj nur kelkaj el ili profesie instruis.

1968-1974: la komenco

[redakti | redakti fonton]

Dum la unuaj jaroj KCE situis en la hejmo de la sekretario, Claude Gacond, instruisto en La Sagne. Ĝia estraro koincidis kun tiu de Svisa E-Societo: KCE rolis kvazaŭ faka branĉo. En 1974 en Gwatt la ĝenerala Kunveno de SES draste ŝanĝis la tutan estraron. Ekestis diverĝo inter KCE, subtenata precipe (sed ne komplete) de la romanda kaj edukprofesia esperantistaro, kaj SES, gvidata precipe de alemanoj kaj fervojistoj.

1975-1982: la ekflorado

[redakti | redakti fonton]
Fasado de la Esperanto-Domo.

En junio 1975 KCE inaŭguris sian novan sidejon en Ĉaŭdefono: du apartamentoj teretaĝe de strato Postiers 27, kie KCE daŭre havas siajn kontorojn. Kiam aperis la ŝanco aĉeti la domon mem, kaj eĉ pliajn ses ĝemelajn, por sume 35 apartamentoj, KCE iniciatis fondumon Gastejo Edmond Privat (1977) por kolekti monon. La unuaj du domoj, Postiers 27 kaj Postiers 29, estis aĉetitaj kaj inaŭguritaj en 1978. En 1981 la tria domo estis aĉetita de GEP. Paralele al tiu proprieta kresko, helpe de eminentaj intelektuloj (Tazio Carlevaro, Perla Martinelli, Claude Piron, Giorgio Silfer kaj aliaj), KCE starigis Internacian Ferian Altlernejon, realigis grandiozan ekspozicion pri esperanto kaj interlingvistiko ĉe la nacia biblioteko, aktivis por la enkonduko de nia lingvo en publikajn lernejojn. En majo 1980 en salono Klara Zilbernik-Zamenhof de KCE estis fondita la Kooperativo de Literatura Foiro. La naskiĝo kaj kunlaboro de LF-koop estis grava elemento por akceli la transnaciigon de KCE: la ĉefaj kunlaborantoj de LF iĝis IFA-lekciistoj: Borsboom, Szerdahelyi, Zelazny ktp.

1982-1994: apogeo kaj krizo

[redakti | redakti fonton]

La nemoveblaĵoj, kun la problemoj de aĉeto kaj restrukturigo, pli kaj pli ensorbis la energiojn de KCE. En 1985 estis aĉetitaj, por profiti la favoran opcion, la lastaj kvar domoj, kaj la enŝuldiĝo kreskis. La manaĝerado iĝis pli kaj pli malfacila, kaj en 1988 (sub la prezido de Mireille Grosjean) unuafoje la jarkalkulo estis rifuzita: la librotenisto, René Perrenoud, tuj demisiis. Samtempe Claude Gacond atingis la prezidantecon de SES, tiel ke realiĝis rekonverĝo; sed ne sen problemoj, eĉ kun akra polemiko, kiu kondukis al la eksigo kaj eksiĝo de kelkaj alemanaj aktivuloj. Intertempe la ŝuldaro de GEP fosis nigran truon de 1.800.000 svisaj frankoj. La kunigitaj komitatoj de KCE kaj GEP, sub la prezido de Mireille Grosjean, eksoficigis s-ron Gacond en marto 1991 (li restis komitatano) kaj ekvendis la domojn por pagi la ŝuldojn. Kvin domoj estis venditaj ĝis aŭtuno 1994, kiam la prezidantino anoncis ke la Komitato de KCE retiriĝas kaj, se ne aperos alternativo, KCE mem ĉesos ekzisti.

Partoprenantoj en simpozio de KCE (2024).

1995-2008: savo kaj relanĉo

[redakti | redakti fonton]

La Asembleo elektis novan komitaton, kiu, sub la prezido de Giorgio Silfer, fakte koincidis kun la administra komitato de LF-koop. El tiu simbiozo fontis la relanĉo, bazita sur la firmigo de la jura personeco, la disiĝo el GEP, la aĉeto de la lasta domo (GEP likvidiĝis en 2000), la transformo de la lernejo al Esperantologia Fakultato kaj al konferenca organizejo. KCE organizis plurajn kongresojn, el kiuj la plej rimarkinda estis la sukcesa SAT-kongreso 2003, eniris la cirkviton de ALTE kiel reprezentanto de esperanto, partoprenis aktive kaj multon akiris el la konsorcio de la Esperanta Civito.

Krom lingvokursoj de Esperanto, okazas aliaj kursoj kiel ekzemple beletra tradukado, geopolitiko aŭ parlamenta tekniko[3]. La konsorcia retejo de la Esperanta Civito, Esperanta Kulturservo, enhavas kursojn kaj produktojn de KCE[4].

Fervoja stacio La Chaux-de-Fonds
Fervoja stacio de Ĉaŭdefono.

Rilatoj kun CDELI en Ĉaŭdefono

[redakti | redakti fonton]

La Centro de dokumentado kaj esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) estas la plej riĉa biblioteko-arkivo pri planlingvoj; ĝi apartenas al la Urba Biblioteko de Ĉaŭdefono, sed ekde 2028 situos en grandioza ŝtata arkivejo. Ĝi ne estas esperantista institucio (ĉar interlingve neŭtrala instanco, kun la franca kiel laborlingvo), tamen utilas por staĝanoj de KCE, precipe se esploristoj kun interlingvistika intereso[5].

Franclingva indikilo al KCE.

KCE, (strato) Postiers 27, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando, tel/fakso (41)32 9267407, <kce(ĉe)esperantio.net>, www.esperantio.net.

Atingeblo

[redakti | redakti fonton]

Vojaĝu Ĉaŭdefonen tiel: el Ĝenevo iru trajne al Neŭŝatelo; el ZurikoBazelo iru trajne al Bielo. El Neŭŝatelo estas trajnoj ĉiun duonan horon al Ĉaŭdefono.

KCE estas atingebla de la ĉefa bushaltejo vidalvide de la stacidomo per buso 301 direkto RECORNE ĝis haltejo Lycée Blaise Cendrars kaj de tie sekvi la indikilojn KCE Centre Esperantiste sur la urba ĉefstrato, tute proksime de la bushaltejo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]