Olivier Tzaut
| Olivier Tzaut | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1934 (91-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Francio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Olivier TZAUT naskiĝis en Parizo, 1935, vivis dum sia infaneco en suda Francio, poste plejparte en Svislando. Li laboris kiel instruisto en elementa lernejo en la berna parto de Ĵuraso. [1] Li estas unu el la du ankoraŭ vivantaj fondintoj de Kultura Centro Esperantista, kiu staras en la urbo La Chaux-de-Fonds.
En 1977 li produktis belkantan 33-turnan diskon kaj kasedon "Tra l' mondo", plejparte el tradukoj de Claude Piron. En 1981 ĉe LF-koop li produktis duan popolmuzikan diskon (kun kaseda varianto) "Karnavaleto", helpe de Gianfranco Molle.
Li luktas kontraŭ la mortpuno kaj specife por akompano kaj liberigo de Roger McGowen, kiu sidas en usona malliberejo sen iu ajn kulpo. Planète + Justice kaj Radio Télévision Suisse produktis filmon de Nicolas Pallay pri Roger McGowen, kie Olivier Tzaut aperas kaj parolas pri siaj kontaktoj kun Roger kaj sia admiro al tiu elstara personeco.
Li vivas en la urbo La Chaux-de-Fonds.
Diskografio
[redakti | redakti fonton]- Tra l' mondo (1977) - aranĝo kaj muzika gvidado: Rory Seidel
- Voĉe de Gitaro Mia.. (meksika popolkanto/Rory Seidel) [1]
- Sur Stepo Moldava (cigana rusa popolkanto/Rory Seidel) [2]
- Dancu, Dancu (slovaka popolkanto/Rory Seidel)
- Malproksime sur la Monto (perua popolkanto/Rory Seidel) [3]
- Tumbalalajka (Juda kanzono el orienta Europo/Rory Seidel) [4]
- Se Mi estus Fraŭlo (Usono: E.G. Huntington/Rory Seidel)
- Buklo, Buklo (cigana rusa popolkanto/Rory Seidel) [5]
- Dekses Tunojn (Usono: M. Travis/Rory Seidel) [6]
- Ni Perdis Liberecon (cigana rusa popolkanto/Rory Seidel)
- Matenkanto (meksika popolkanto/Rory Seidel)
- Fore en Kampo (juda rusa popolkanto/Rory Seidel)
- Elimeleĥ (juda kanzono el orienta Eŭropo/Rory Seidel) [7]
- Karnavaleto (1981)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Muziko en la Sonbanko Esperanta, en la retejo ipernity intertempe morta, arkiviĝis nur la enhava listo (esperante)

